Fokusoj de la Semajno (Sep. 27)

(GMT+08:00) 2019-09-26 16:33:59     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio ĵaŭde bedaŭris kaj forte oponis la adopton de la tiel nomata Leĝprojekto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de usonaj kongresaj komitatoj merkrede, urĝante Usonon ĉesi interveni en honkongajn aferojn. La usona ago estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, serioze tretas internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn.

Honkongo apartenas al Ĉinio, kaj aferoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono estas tute internaj aferoj de Ĉinio. Iu ajn ekstera forto ne devas interveni en honkongajn aferojn. Ajna ago, kiu danĝerigas la nacian suverenecon de Ĉinio, defias la potencon de la centra registaro kaj aŭtoritaton de la Baza Leĝo, kaj uzas Honkongon por detruaj aktivecoj kontraŭ la landinterno, estas provoko al la bazlinio de "unu lando, du sistemoj". La ĉina popolo, inkluzive de honkongaj samlandanoj, neniel permesas tiajn agojn.

Ĉinio forte urĝas la Kongreson kaj iujn politikistojn de Usono ĉesi krude interveni en honkongajn aferojn, eviti agojn, kiuj difektas la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj fari tion, kio utilas al longtempa disvolviĝo kaj bazaj interesoj de la du landoj.

Politika deklaracio estis adoptita en la Pintkunveno de la UN pri Celoj de Daŭripova Disvolvado en la stabejo de la UN en Nov-Jorko marde. La membroŝtatoj promesis en la deklaracio kolekti monon en la venontaj jaroj kaj atingi la celojn de daŭripova disvolvado kun neniu postlasita antaŭ 2030.

Tijjani Muhammad-Bande, prezidanto de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, diris en la malferma kunveno, ke la Tagordo de Daŭripova Disvolvado 2030 estas la rezulto de multflankeco, kaj akceli multflankecon estas la sola elekto de la homaro por trakti nunajn kaj venontajn kompleksajn tutmondajn defiojn.

Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres diris, ke la homaro jam deviis de la vojo de daŭripova disvolvado. Letalaj konfliktoj, klimataj krizoj, seksperforto, neekvilibra ekonomia kresko, senĉesa plialtigo de la nivelo de ŝuldo kaj akriĝo de komerca streĉeco kreas novajn obstaklojn al atingo de la celoj.

Guterres vokis la tutan mondon preni rimedojn, inkluzive de tiuj por ĉesigo de konfliktoj kaj malebligo de perfortaĵoj, grandigi longperiodan investon por daŭripova disvolvado, kaj bati kontraŭleĝan kapital-fluadon, monlavadon kaj eviton de impostoj, por pli bone subteni evoluantajn landojn en politikaj kaj ekonomiaj reformoj.

La nove publikigita Azia Raporto pri Redukto de Malriĉeco montris, ke de post kiam la ĉina registaro komencis la decidan kampanjon por redukto de malriĉeco en 2013, evidente malpliiĝis kamparanoj en absoluta malriĉeco. La nombro de kamparaj malriĉuloj reduktiĝis de 165,67 milionoj en 2010 ĝis 16,6 milionoj en 2018.

La raporto publikigita de Boao-Forumo por Azio unuafoje sisteme resumis klopodojn de aziaj landoj por redukto de malriĉeco kaj ĉiuflanke analizis malriĉecon kaj defiojn, rezultojn kaj spertojn de malriĉec-redukto. Ĝi menciis, ke la atingo de Ĉinio en redukto de malriĉeco estas universale agnoskita. Ĉinio finkonstruos modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj antaŭ 2020 kaj fariĝos la unua evoluanta lando sen absoluta malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin