Ĉinio publikigis blankan libron pri Ĉinio kaj la Mondo en la nova epoko

(GMT+08:00) 2019-09-27 12:04:22     Redaktoro:Xiong

Ĉinio vendrede publikigis blankan libron pri Ĉinio kaj la Mondo en la nova epoko. Xu Lin, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), diris, ke la blanka libro sisteme konigis disvolvajn fruktojn, disvolvan vojon kaj disvolvan direkton de Ĉinio kaj profunde klarigis la rilatojn inter Ĉinio kaj la Mondo por akceli konon kaj komprenon de ĉina disvolvado por la internacia socio.

La blanka libro diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj, sub gvido de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio travivis grandegajn ŝanĝiĝojn kaj kreis senprecedencan disvolvan miraklon en la historio de la homaro. Precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en 2012, Ĉinio akiris historian atingon kaj faris historian reformon.

La blanka libro konigis grandegan atingon, gravan signifon kaj mondajn kontribuojn de la disvolvo de Ĉinio dum la pasintaj sep jardekoj per multaj donitaĵoj kaj faktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin