Okazis ceremonio por doni Amikecan Premion

(GMT+08:00) 2019-10-01 09:40:46     Redaktoro:Selena

En la 30a de septembro en la Popola Halo, okazis ceremonio por doni Amikecan Premion de la ĉina registaro 2019. Liu He, membro de la politika buroo de la centra komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina vicĉefministro, aljuĝis premiojn al alilandaj fakuloj kaj faris paroladon.

Liu, en la nomo de la ĉina registaro, gratulis cent premiitajn fakuloj el 31 landoj kaj donis sincerajn salutojn kaj elkorajn dankojn al ili kaj iliaj familianoj. Li montris, ke depost fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, precipe post reformado kaj malfermo, multaj alilandaj fakuloj aktive sin dediĉis al la ĉina moderniga konstruado, faris multajn penojn por disvolviĝo kaj progreso de Ĉinio, faris gravan kontribuon kaj forĝis profundan amikecon kun la ĉina popolo, kaj pri tio la ĉina popolo ĉiam memoros.

Liu diris, ke en la nova epoko, Ĉinio senŝanceliĝe, forte antaŭenpuŝos malfermon kaj kunlaboron en novigo, serioze protektos intelektan proprieton kaj liveros pli da oportuno por alilandanoj en ilia laboro kaj vivado en Ĉinio.

Amikeca Premio de la ĉina registaro estas plej alta honoro por alilandaj fakuloj, kiuj faris rimarkindajn kontribuojn por la ĉina moderniga konstruado. Sume 1699 alilandaj fakuloj estis premiitaj post starigo de la premio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin