Novaĵoj  (Oktobro 07)

(GMT+08:00) 2019-10-04 18:44:55     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia lunda elsendo. Estas la 7a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina prezidanto Xi Jinping sendis festajn bondezirojn al maljunuloj; Verda Ĉinio plialtigas nivelon de tutmonda ekologia civilizacio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis festajn bondezirojn al maljunaj civitanoj de Ĉinio okaze de la Festo de Duobla Naŭo (la 9-a de la 9-a monato laŭ la luna kalendaro), kiu falis en lundo.

Xi esprimis la bondezirojn kiam li respondis 30 maljunajn civitanojn de Makao.

Tiuj maljunuloj servas en iu profesia centro pri zorgo de maljunuloj, kiu fondiĝis en 2007. En januaro de 2009, kiel vicprezidanto, Xi iam vizitis la centron.

Xi diris en la letero, ke ili travivis sukceson de la sistemo "unu lando, du sistemoj" en Makao, kaj li tre ĝojas, ke ili sin dediĉas al bonfarto post emeritiĝo.

Xi esperas, ke ili sciigos al lokaj junuloj rakontojn pri reveno de Makao al patrolando, kuraĝigos tiujn junulojn daŭrigi tradicion pri amo al la patrolando kaj Makao kaj klopodi por kontribui al disvolvado de la Grandgolfa Regiono Guangdong-Honkongo-Makao.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying lunde anoncis, ke laŭ invito de ĉina ĉefministro Li Keqiang, la ĉefministro de Salomonoj Manasseh Sogavare faros oficialan viziton al Ĉinio de 8a ĝis 13a de tiu ĉi monato. Dum la vizito, li ĉeestos la fermon de la Monda Hortikultura Ekspozicio 2019 en Pekino.

En februaro de 2019, NASA publikigis donitaĵon el du satelitoj, montrante, ke la terglobo estas pli verda! La kialo estas pro arbarumo kaj agrikultura intensigo en Ĉinio kaj Hindio. De 2000 ĝis 2017, areo de tutmondaj verdaj zonoj kreskis je 5%, kaj inter ili la kovro de pliigita vegetalaro en Ĉinio okupas pli ol 25% de tiu en la mondo. Meze de la ĉina kontribuaĵo, 42% estas el plantado de arboj, floroj ktp.

Klopodoj de Ĉinio por garantii verdan disvolvadon estas agnoskitaj de la Programo de UN pri Medio. Programo pri konstruado de ŝirma forsto en okcidentnorda, norda kaj orientnorda landpartoj de Ĉinio estis starigita de la Programo de UN pri Medio kiel "demonstra regiono de ekologia ekonomio". En septembro de 2019, disdona komitato de Ĉampionoj de la Tero, la plej alta premio de la UN pri mediprotekto, donis premion de "Instigo kaj Agado" al ĉina interreta mediprotekta programo "formika arbaro". Tio estas la tria fojo por Ĉinio akiri la premion.

En pintkunveno de la UN pri mediprotekta agado en la fino de septembro, Ĉinio klare montris, ke ĝi serioze plenumos devon en la Kadra Konvencio de UN pri Klimatŝanĝiĝo kaj Pariza Interkonsento kaj atingos fiksitajn celojn. Samtempe kun tio, Ĉinio akcentis, ke por trakti klimatŝanĝiĝon, multflankismo devas esti subtenata, kaj principo pri plenumo de komuna sed diferenca devo devas esti observata. Tio estis la dua fojo, ke Ĉinio klare montras sian promeson pri klimatŝanĝiĝo al la internacia komunumo kaj eksplikas sian rekomendon pri tutmonda media regado, kio enkorpigas decidon kaj respondecon de Ĉinio kiel granda respondeca lando.

Lastatempe ĝenerala direktoro de la teamo Houston Rockets sub la Usona Nacia Basketbala Asocio (NBA) Daryl Morey dissendis la sloganojn tra sia konto de soacia mediato por subteni la honkongajn ekstremajn perfortulojn. Tio suferis vastan kritikon en Ĉinio. La ĉina Ĝenerala Konsulejo en Hustono jam postulis seriozan traktadon rekte kun la teamo. La ĉina basketbala asocio kaj Ĉina Komunikila Grupo deklaris ĉesigon de interŝanĝo, kunlaboro kaj transelsendo rilataj kun la teamo. Alie, kelkaj ĉinaj subtenantoj de la teamo jam faris oficialan deklaron, ke ili ĉesigos aŭ haltigos koncernajn kunlaborojn kun la teamo.

Morey kaj lia teamo devas ĝuste konscii la vundiĝon de la ĉina popolo, peti pardonon al la ĉina popolo, tuj korekti la eraron kaj nuligi la malbonan influon. Ĉinio havas firman decidon por konservi la nacian suverenecon, sekurecon kaj profiton, kaj ankaŭ stabilecon kaj prosperon de Honkongo.

Multaj maskitajn perfortuloj dimanĉe obstrukcis la pasejon, detruis metrajn staciojn, celitajn bankojn, butikojn, kaj aliajn publikajn instalaĵojn en Hongonga Insulo kaj Kowloon. Ili metis fajron, ĵetis napalmobombon al policanoj, kaj senskrupule atakis aliajn civitanojn.

Pri tio, proparolanto de la registaro de Honkonga Speciala Administra Regiono diris, ke la perfortaj agoj en la sinsekvaj tagoj jam kaŭzis krizon kaj malordigon de la honkonga socio kaj influis publikajn servojn. Pro maltrankvilo kaj konsidero pri sekureco, multaj bazaroj kaj butikoj ĉesigis siajn laborojn kaj multaj civitanoj ne kuraĝis eksteran iradon. En la lastaj tagoj la perfortuloj atakis aliajn civitanojn, kio kaŭzis severan vundiĝon. La detruado al metraj instalaĵoj malfaciligis tagvivon de civitanoj.

La proparolanto montris ankaŭ, ke la Regularo pri Malpermeso al Vizaĝa Kovrado celas preventon de plua perforto kaj tumulto kaj restarigi pacon kaj stabilecon de Honkongo. HKSAR alvokis la civitanojn ne provoki la leĝon per propra ago.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin