Novaĵoj (Oktobro 08)

(GMT+08:00) 2019-10-08 16:47:40     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi interŝanĝis gratulojn kun ses centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj; Ĉina vicĉefministro iros al Usono por ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping interŝanĝis gratulajn mesaĝojn de vendredo ĝis lundo respektive kun siaj praleluloj de Bulgario, Rumanio, Ĉeĥio, Slovakio, Hungario kaj Pollando okaze de la 70a datreveno de la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis varmajn gratulojn kaj bondezirojn al registaroj kaj popoloj de la ses centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kiuj estas inter la unuaj landoj rekoni kaj starigi diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko post ĝia fondiĝo en la 1a de oktobro 1949.

La ĉina prezidanto rimarkigis, ke dum la pasintaj sep jardekoj, Ĉinio kaj la ses landoj antaŭenpuŝis siajn rilatojn konforme al la principoj de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka profito, kaj alportis palpeblajn avantaĝojn al siaj popoloj. Nun ili ĝuas striktajn altnivelajn interŝanĝojn, fruktodonan kunlaboron en diversaj kampoj kaj buntajn interpopolajn interŝanĝojn. Xi aldonis, ke en la nova epoko la rilatoj inter Ĉinio kaj la ses landoj alfrontas novajn kaj pli vastajn perspektivojn. Li reasertis, ke li donas grandan gravecon al la disvolvado de la rilatoj kun la ses landoj, kaj volas kunigi manojn kun siaj paraleluloj por preni la 70an datrevenon kiel novan deirpunkton, kapti la ŝancojn kreitajn de la iniciato Zono kaj Vojo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la ses landoj, kaj levi la tradiciajn amikajn kaj kunlaborajn rilatojn al pli alta nivelo.

La ŝtatestroj de la ses centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj la rilatoj inter iliaj respektivaj landoj kaj Ĉinio eltenis la provojn de tempo kaj sortoŝanĝo en la internacia tereno, kaj atingis grandan disvolviĝon kaj fruktodonajn rezultojn.

Samtempe, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun siaj paraleluloj de la ses landoj. Li diris, ke Ĉinio volas kunlabori kun la ses landoj por preni la 70an datrevenon kiel okazon por profundigi reciprokan politikan fidon, akceli praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi pli grandan progreson en kunlaboro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj la ses landoj kaj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

De la 10a ĝis la 11a de oktobro, ĉina vicĉefministro Liu He vizitos Usonon por la nova ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Liu, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko por la ĉina-usona ampleksa ekonomia dialogo, faros la viziton laŭ la invito de usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj ministro pri financo Steven Mnuchin.

La ĉina delegacio inkluzivas ministron pri komerco Zhong Shan, prezidanton de la Ĉina Popola Banko Yi Gang, vicdirektoron de la Nacia Komitato pri Disvolvado kaj Reformo Ning Jizhe, vicministron pri financo Liao Min, vicministron pri eksterlandaj aferoj Zheng Zeguang, vicministron pri industrio kaj informadika teknologio Wang Zhijun, vicministron pri agrikulturo kaj kamparo Han Jun, kaj vicministron pri komerco Wang Shouwen.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis lunde, ke pakistana ĉefministro Imran Khan vizitos Ĉinion de mardo ĝis merkredo.

Hua diris, ke laŭ la invito de ĉina ĉefministro Li Keqiang, Khan faros laboran viziton al Ĉinio kaj ĉeestos la ferman ceremonion de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio.

Ĉina delegito diris lunde en konferenco de la UN en Vieno, ke nuklea energio ludas neanstataŭigeblan rolon en traktado de klimatŝanĝiĝo kaj konstruado de verda, malalt-karbona kaj daŭripova energisistemo.

Zhang Kejian, direktoro de la Ĉina Atom-Energia Aŭtoritato, diris tion en la Internacia Konferenco pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Rolo de Nuklea Energio, kunokazigita de la Internacia Atom-Energia Agentejo kaj la Nukleenergia Agentejo de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado. Zhang diris, ke nuklea energio estas pura, malaltkarbona kaj altefika. Ĝi ludas tre gravan rolon en la tagordo 2030 de la UN pri daŭripova disvolvado kaj ankaŭ helpas al Ĉinio certigi liveradon de energio, optimumigi ĝian energistrukturon kaj trakti klimatŝanĝiĝon. Li aldonis, ke Ĉinio ĉiam estas aktiva partoprenanto en la tutmondaj klopodoj por batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo kaj senĉese malpliigas uzon de fosiliaj brulaĵoj kaj ekspluatas verdan energion.

Komisarejo de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) diris lunde, ke la lastatempaj rimarkoj de eksa gubernatoro de Honkongo Chris Patten pri la antimaska regularo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono tute ignoris la alvokon en Honkongo por ĉesigo de perforto kaj la fakton, ke Britio estas pioniro de malpermeso de maskoj.

Proparolanto de la komisarejo diris, ke la rimarkoj de Patten, koncernaj al la leĝprojekto pri Malpermeso de Vizaĝa Kovrilo tute ignoris la alvokon de la plimulto de honkongaj civitanoj por ĉesigo de perforto kaj kaoso, kaj la fakton, ke Britio estas pioniro en malpermeso de maskoj. Ĉinio forte kondamnas la rimarkojn, kiuj estas plenaj de hipokriteco, antaŭjuĝo kaj senindulgeco kaj plene montris la veran koloron de Chris Patten.

La proparolanto diris, ke la leĝprojekto pri Regado de Vizaĝa Kovrilo, kiun promulgis la honkonga registaro, estas tute laŭleĝa, racia, justa kaj necesa.

La proparolanto diris ankaŭ, ke dum la pasintaj kvar monatoj, maskitaj tumultuloj en Honkongo furiozis. Ili faris detruojn kaj incendiojn, kaj atakis la policon kaj senkulpajn civitanojn, grave minacante publikan sekurecon kaj laŭleĝan regadon. La honkonga publiko, kiu plene suferis de la tumulto, alvokis tuj ĉesigi perforton, fini la kaoson kaj restarigi ordon, kaj montris firman subtenon al la registaro en adopto de la regularo.

La Nobel-Komitato anoncis lunde, ke tri sciencistoj dividas ĉi-jaran Nobel-premion pri Fiziko aŭ Medicino.

La Nobel-Asembleo de la Karolinska Instituto diris, ke la premio estis aljuĝita al William G. Kaelin Jr, Peter J. Ratcliffe kaj Gregg L. Semenza pro iliaj malkovroj, kiel ĉeloj sensas oksigenan haveblecon kaj adaptiĝas al tio.

La komitato diris, ke la tri medicinaj laureatoj de la jaro 2019 identigis molekulan mekanismon, kiu reguligas la aktivecon de genoj por reagi al diversaj niveloj de oksigeno.

Thomas Perlmann, ĝenerala sekretario de la Nobel-Komitato kaj la Nobel-Asembleo, diris en gazetara konferenco, ke li kontaktis ĉiujn tri laureatojn, kaj ili estis vere feliĉaj kaj ĝojis dividi la premion.

La komitato diris, ke oksigena senso estas centro por multaj malsanoj. La malkovroj faritaj de ĉi-jaraj laureatoj havas fundamentan gravecon por fiziologio kaj pavimis la vojon por promesplenaj novaj strategioj pri batalo kontraŭ anemio, kancero kaj multaj aliaj malsanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin