Kanton-stila fonduso

(GMT+08:00) 2019-10-11 16:54:07     Redaktoro:Shanshan

Fonduso originis el Ĉinio. Antaŭ pli ol 1 900 jaroj, homoj de Donghan-dinastio, jam komencis uzi ĝin brogi manĝaĵojn. Pasas tempo, la fonduso grande disvolviĝas. En norda Ĉinio, homoj uzas fonduson por brogi ŝafaĵon kaj bovaĵon; en okcidenta Ĉinio, precipe en Sichuan-provinco, oni kutime metas pikan supon en la fonduso por brogi internaĵojn de bestoj; kaj en Kantono kaj Honkongo, la supo en la fonduso estas boligita de ostoj kaj estas pli nutra. Hodiaŭ mi prezentas al vi restoracion de la Kanton-stila fonduso en Pekino.

Jen estas la densa kaj bongusta supo de la fonduso, kiu estis kuirita dum 8 horoj ekde matene ĝis posttagmeze. Antaŭ ol brogi manĝaĵojn, vi devas unue gustumi la bongustan supon.

Homoj kutime brogas maraĵojn. Jen estas tre freŝaj fiŝoj, langusto, ostroj, kaj bonkvalitaj bovaĵoj. Ĵetu ilin en la boligitan supon kaj post kelkaj sekundoj vi povas manĝi ilin. Vera bongusto.

Bonan apetiton!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin