Sur boato en luna nokto
Dai Fugu (1167 – 1252?)
Tradukis Minosun
La boato saturita de lunlumo
Dronas kvazaŭ en etero.
La lazura akvo glate senondeta
Spiras froston en aero.
Mia poezia patosemo flosas
Ombre de la mastoj hante,
Kaj la lirikismo drivas en la plaŭdo
De remiloj sonĝolande.
Tiuj surĉielaj steloj sin spegulas
Sur freŝverda lago sole;
Krias sovaĝaj anseroj en akv-herboj
Kontraŭ la vento gakplore.
Kelkaj ŝiplanternoj flagras ĉe l' pramejo,
Kiu de pratemp' ekzistas;
Gutas rosoj de platanoj ĉe l' rompita
Ponto, kiu ja persistas.