Novaĵoj (Oktobro 14)

(GMT+08:00) 2019-10-14 16:41:04     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 14a de oktobro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi revenis al Pekino post neoficiala kunveno kun hinda ĉefministro kaj vizito al Nepalo; ĉina eksterlanda komerco kreskis per 2,8% en la antaŭaj naŭ monatoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping revenis al Pekino dimanĉe vespere post sia dua neoficiala kunveno kun hinda ĉefministro Narendra Modi en Hindio kaj ŝtata vizito al Nepalo.

Ĉinio kaj Nepalo sabate konsentis altgradigi siajn rilatojn ĝis strategia partnereco de kunlaboro kun longedaŭra amikeco por disvolviĝo kaj prospero. La konsento estis atingita kaj anoncita, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia nepala paralelulo Bidya Devi Bhandari.

Xi diris, ke li vidis sinceran rideton sur la vizaĝoj de la nepala popolo kaj sentis la amikecon el la fundo de ilia koro al la ĉina popolo, kaj ke li refoje perceptas, ke la ĉina-nepala amikeco ĝuas vastan konsenton kaj solidan fundamenton en Nepalo. Xi vokis la du flankojn firmigi la politikan fundamenton de interrilatoj kaj preni la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco kiel longtempan celon por disvolvado de la ĉina-nepalaj rilatoj.

La ĉina prezidanto aprezis la firman persiston de Nepalo en la politiko de unu Ĉinio, dirante, ke Ĉinio plu subtenos Nepalon en konservo de nacia sendependeco, suvereneco kaj teritoria integreco. Li aldonis, ke la du flankoj devas starigi reĝimon de ĉiuflanka kunlaboro, efektivigi konstruadon de trans-Himalaja konekta reto, kaj vastigi interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj kampoj.

Bhandari varme bonvenigis Xi fari ŝtatan viziton al Nepalo kaj esprimis gratulon okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, dirante ke Nepalo volas lerni la sukcesan sperton de Ĉinio en disvolvado. Bhandari diris, ke ŝi kredas, ke la ĉina popolo, sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, realigos la ĉinan revon pri nacia rejuniĝo, kiu sendube alportos profiton al Nepalo, kaj helpos akceli pacon, disvolvadon kaj prosperon de la regiono.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dimanĉe, ke la vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hindio kaj Nepalo injektis novan impulson en la rilatojn de Ĉinio kun la du landoj, starigis novan platformon por bonnajbareco en Sud-Azio kaj malfermis novajn perspektivojn por regiona praktika kunlaboro.

Xi revenis al Pekino dimanĉe vespere post sia dua neoficiala kunveno kun hinda ĉefministro Narendra Modi en la hinda suda urbo Chennai kaj ŝtata vizito al Nepalo.

Wang diris, ke dum la restado en Hindio, Xi havis longan kaj profundan interŝanĝon de opinioj kun Modi. La du gvidantoj rememoris la historion de flank-ĉe-flanka batalo de Ĉinio kaj Hindio por naciaj sendependeco kaj liberiĝo kaj ilian iniciaton de la Kvin Principoj de Paca Kunekzisto, kaj antaŭvidis la estontecon de la du landoj kune realigi siajn proprajn naciajn revojn. Li diris, ke la du gvidantoj konsentis vastigi la kunlaboron "Ĉinio-Hindio Plus", antaŭenpuŝi faciligon de regiona interkonekto kaj kunlabori kun aliaj rilataj partioj por konkludi la interkonsenton pri Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kiel eble plej frue. Krome, Ĉinio kaj Hindio konsentis plifortigi kunordigon en la kadro de multflankaj mekanismoj inkluzive de la Grupo 20, BRICS-landoj, Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj ĉina-rusa-hinda kunlaboro, kaj protekti internacian sistemon kun UN kiel ĝia kerno kaj Internacian ordon bazitan sur internacia leĝo. La du landoj ankaŭ promesis persisti en multflankeco kaj subteni multflankan komercan sistemon.

Wang diris, ke la vizito de Xi al Nepalo profundigis tradician ĉina-nepalan amikecon. En la unua ŝtata vizito de ĉina ŝtatestro al Nepalo en 23 jaroj, Xi kaj gvidantoj de Nepalo kune planis la pluan disvolvadon de duflankaj rilatoj, kaj atestis subskribon de 20 dokumentoj de kunlaboro en diversaj kampoj koncernaj al la naciaj interesoj kaj popola vivteno. Li aldonis, ke ankaŭ rilatoj inter la du landoj altiĝis al nova alto. Ĉinio kaj Nepalo konsentis altgradigi siajn rilatojn ĝis strategia partnereco de kunlaboro kun longedaŭra amikeco por disvolviĝo kaj prospero.

La tria kunveno de seslandaj parlamentaj prezidantoj okazis vendrede kaj sabate en la turka urbo Istambulo. La kunveno okazigis diskutojn pri ekonomia konektiteco kaj batalo kontraŭ terorismo en la regiono kaj adoptis la Istambulan Deklaracion. La ĉeestantoj alte taksis la gravan rolon de la iniciato Zono kaj Vojo en faciligo de ekonomia konektiteco kaj batalo kontraŭ terorismo en la regiono.

Wang Dongming, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, gvidis la ĉinan delegacion. Wang diris en la malferma ceremonio, ke akceli sekurecon per disvolvado kaj antaŭenpuŝi disvolvadon per konektiteco fariĝas vasta konsento de la internacia komunumo. Li diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, injektis novan impulson en klopodojn por regiona konektiteco, kaj en la pasintaj ses jaroj, pli ol 160 landoj, inkluzive de Rusio, Pakistano, Irano, Turkio kaj Afganio, kaj internaciaj organizoj subskribis interkonsentojn kun Ĉinio pri kunlaboro de la Zono kaj Vojo, kaj fundamente formiĝis la reto kun ses koridoroj, ses itineroj, multaj landoj kaj havenoj.

Saleem Mandviwalla, vicprezidanto de la pakistana senato, diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo ne nur fortigis la ligitecon de Ĉinio kun landoj laŭ la Zono kaj Vojo, sed ankaŭ mildigis la terorisman premon de landoj laŭ la Silka Vojo.

La Ĝenerala Dogana Administracio diris lunde, ke la ĉina eksterlanda komerco tenis stabilan kreskon en la antaŭaj naŭ monatoj de ĉi tiu jaro per pliigo de 2,8% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Donitaĵoj de la Ĝenerala Dogana Administracio montris, ke la totala kvanto de eksterlanda komerco atingis 22,91 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 3,23 duilionoj da usonaj dolaroj) en la unuaj naŭ monatoj. Eksportado kreskis je 5,2%, dum importado falis je 0,1%.

Favora saldo de Ĉinio en eksterlanda komerco pliiĝis je 44,2% kaj kalkuliĝis al 2,05 duilionoj da juanoj dum ĉi tiu periodo.

Tibeta delegacio de la Nacia Popola Kongreso (NPK) de Ĉinio vizitis Svision de merkredo ĝis dimanĉo kaj informis svisajn parlamentanojn kaj oficialulojn pri historiaj atingoj de Tibeto en ekonomia kaj socia disvolviĝo.

La delegacio, gvidata de Nyima Cering, vicdirektoro de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, renkontiĝis kun la unua vicprezidanto de la Svisa Konsilio de Ŝtatoj Hans Stockli, vicŝtatestro de Berno, Pierre Alain Schnegg, parlamenta prezidanto de Zuriko, Heinz Schatt, kaj lokaj ĉinaj samlandanoj.

Surbaze de sia persona sperto kaj detalaj donitaĵoj, Nyima Cering rakontis la gravan ekonomian kaj socian disvolviĝon en Tibeto en la pasintaj 60 jaroj ekde la demokratia reformo tie, danke al plena subteno de la centra registaro, helpo de la tuta lando, kaj konkretajn klopodojn de ĉiuj etnogrupoj en Tibeto.

Stockli aplaŭdis la gravan ekonomian kaj socian disvolviĝon en Tibeto, kaj esprimis la volon plibonigi reciprokan komprenon por akceli ĉina-svisajn interŝanĝojn kaj kunlaboron inter leĝdonaj instancoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin