Novaĵoj (Oktobro 15)

(GMT+08:00) 2019-10-15 16:54:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke speciala sendito de prezidanto Xi ĉeestos enoficiĝan ceremonion de indonezia prezidento kaj surtroniĝan ceremonion de japana imperiestro; Ĉinio akiris grandan atingon en certigo de nutraĵa sekureco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Wang Qishan, speciala sendito de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉeestos la enoficiĝan ceremonion de indonezia prezidento Joko Widodo kaj la surtroniĝan ceremonion de japana imperiestro Naruhito ĉi-monate.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, diris lunde en gazetara konferenco, ke la enoficiĝa ceremonio de Joko okazos en Ĝakarto, ĉefurbo de Indonezio, la 20an de oktobro, kaj la surtroniĝa ceremonio okazos en Tokio en la 22a de oktobro.

Geng diris, ke Wang, ankaŭ vicprezidanto de Ĉinio, faros amikajn vizitojn al la du landoj laŭ la invito de la indonezia registaro kaj la japana registaro.

Lunde en Xi'an, urbo de Shaanxi-provinco, okcidenta Ĉinio, Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ĉina ĉefministro, prezidis kunsidon de ĉefaj respondeculoj de iuj provincoj pri ekonomia situacio, kaj aŭskultis opiniojn pri la nuna ekonomia situacio kaj la venonta ekonomia laboro.

Dum la kunsido, tiuj provincaj respondeculoj raportis lokan ekonomian situacion kaj estontajn laborplanojn kaj faris proponojn. Li profunde diskutis kun ĉiuj.

Li diris, ke ĉi-jare la internacia situacio estas pli komplika kaj severa. Kresko de monda ekonomio malrapidiĝas kaj enlanda ekonomio alfrontas multajn defiojn kaj malfacilojn. Por bone plenumi la estontan ekonomian laboron, ĉiuj devas persisti en la gvidado de la penso de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj en la Nova Epoko, fortigi urĝecon kaj respondecon, koncentri energion sur proprajn aferojn, bone disvolvi ekonomion, kaj stabiligi kaj konservi ekonomian funkciadon en konvena amplekso.

Blanka libro pri nutraĵa sekureco lunde publikigita diris, ke per manĝigo al preskaŭ 1 400 milionoj da loĝantoj, Ĉinio rimarkinde plibonigis la nutradon kaj vivkvaliton de la popolo, kaj ĝia nutraĵa sekureco estas sukceso kun tutmonda signifo.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris, ke Ĉinio kun kvinono de la monda loĝantaro okupas kvaronon de la monda nutraĵa produkto. Ĉinio sin apogas sur propraj fortoj en certigo de sia nutraĵa provizado, kaj ĝia popolo nun havas ne nur sufiĉajn nutraĵojn, sed ankaŭ pli da elektoj.

Nun la pokapa nutraĵa produkto de Ĉinio kalkuliĝas al ĉirkaŭ 470 kilogramoj, kreskante je 14% surbaze de 414 kilogramoj ekde 1996, kiam Ĉinio publikigis sian unuan blankan libron pri nutraĵo - La Demando pri Greno en Ĉinio, kaj je 126% surbaze de 209 kilogramoj en 1949, kiam la Ĉina Popola Respubliko fondiĝis.

La blanka libro diris, ke Ĉinio certigas absolutan sekurecon de ĉefaj grajnoj. Ekde la lastaj jaroj, kun riza kaj tritika produkto kontentiganta enlandajn bezonojn, Ĉinio komplete sin provizas per propraj produktoj, kaj la ĉefa motoro de importado kaj eksportado de nutraĵoj estas kontentigi diversajn bezonojn.

La dokumento diris ankaŭ, ke malriĉaj homoj en Ĉinio ne plu bezonas zorgi pri nutraĵoj. Ĝis la fino de 2018 restis 16,6 milionoj da homoj vivantaj en malriĉeco en Ĉinio, pli malmulte je 82,39 milionoj kompare kun 2012.

La Tutmonda Turism-Ekonomia Forumo, organizita de la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono (SAR) de Ĉinio, komenciĝis lunde en Makao.

La dutaga okazaĵo, sub la temo "Turismo kaj Libertempo: Vojmapo al Bela Vivo", altiris industriajn gvidantojn kaj fakulojn por dividi akravidajn perspektivojn en serio da kunsidoj.

Chui Sai On, ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono, diris en sia inaŭgura parolado, ke la forumo estas altnivela platformo por internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro en turismo, kaj utiligas la instituciajn, kulturajn kaj geografiajn avantaĝojn de Makao por antaŭenpuŝi daŭripovan turismon kaj ekonomian disvolviĝon.

Zurab Pololikashvili, ĝenerala sekretario de Monda Turisma Organizo, akcentis en sia inaŭgura parolado, ke turismo estas ne nur pri nombroj kaj ekonomiaj profitoj, sed ankaŭ pri sanaj vivstiloj kaj bonfarto de la socio.

La Nacia Statistika Buroo diris marde, ke en septembro la konsumantara prezindico de Ĉinio, ĉefa mezurilo de inflacio, altiĝis je 3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Procento de la kresko leviĝis de 2,8% en aŭgusto ĝis la plej alta nivelo de tiu ĉi jaro. Manĝaĵoj prezaltiĝis je 11,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli alte ol 10% en aŭgusto, dum ne-manĝaĵaj varoj prezaltiĝis je 1%, malpli je 0,1-procentpunkto ol tiu de aŭgusto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis lunde, ke Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉeestos la 9-an Kunvenon de BRICS-landaj Altaj Reprezentantoj pri Sekurecaj Demandoj en Braziljo, ĉefurbo de Brazilo.

Geng diris en gazetara konferenco, ke Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, estos en Braziljo de la 17a ĝis la 18a de oktobro por la kunveno laŭ la invito de brazila ministro pri institucia sekureco Augusto Heleno.

La Disput-Kvietiga Instanco de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) lunde konsentis aprobi la peton de Usono pri rajtigo al efektivigo de reprezaliaj rimedoj kontraŭ la Eŭropa Unio (EU) kaj kvar membroŝtatoj de la EU en la kazo de Aerbuso (Airbus).

La rajtigo estas farita laŭ pli frua decido de la Monda Organizo pri Komerco, kiu kredis, ke la EU kaj la kvar membroŝtatoj - nome Francio, Germanio, Hispanio kaj Britio – ne povis forigi subvenciojn al la eŭropa aviadila fabrikanto Aerbuso, kio kaŭzis damaĝon al Boeing, la usona rivalo de Aerbuso.

Laŭ la cifero decidita per la arbitracia juĝdecido de la Monda Organizo pri Komerco en la 2a de oktobro, Usono povas efektivigi kontraŭrimedojn al varoj kaj servoj de la EU ĝis valoro de preskaŭ 7,5 miliardoj da usonaj dolaroj ĉiujare.

En deklaro publikigita pli frue ĉi-monate, ankaŭ la EU diris, ke laŭ la Disput-Kvietiga Instanco de la Monda Organizo pri Komerco, ambaŭ la EU kaj Usono estas kulpaj pri kontinua livero de certaj kontraŭleĝaj subvencioj al siaj aviadilaj fabrikantoj, kaj en la paralela kazo de Boeing, ankaŭ la EU en kelkaj monatoj estos rajtigita preni kontraŭrimedojn kontraŭ Usono pro ĝia daŭra malobservo de reguloj de la Monda Organizo pri Komerco

Ankaŭ pli frue ĉi-monate Usono diris, ke ĝi metos tarifojn sur vastan amplekson de eŭropuniaj varoj ekde la 18a de oktobro.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin