Novaĵoj (Oktobro 16)

(GMT+08:00) 2019-10-16 17:14:05     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 16-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi kaj Macron konsentis kune subteni multflankecon kaj trakti tutmondajn defiojn; Ĉinio kondamnas aprobon de la usona Ĉambro de Reprezentantoj pri Honkong-rilataj leĝprojekto. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron konsentis marde en telefona konversacio kunigi manojn por subteni multflankecon kaj trakti tutmondajn defiojn.

Xi diris al Macron, ke Ĉinio senŝanceliĝe sekvos malferman strategion de reciproka profito kaj laboros kune kun popoloj de la mondo, inkluzive de la franca popolo, por antaŭenpuŝi konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro. Xi dankis Macron pro lia varma gratula mesaĝo okaze de la 70-jariĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

La ĉina prezidanto diris, ke li volas subteni interŝanĝojn kaj komunikadon kun Macron, kaj kunigi manojn kun la franca prezidento por puŝi duflankan kunlaboron rikolti pli altkvalitajn rezultojn, subteni multflankecon, oponi unuflankecon, antaŭenigi malferman mondan ekonomion kaj trakti tutmondajn defiojn. Li aldonis, ke la ĉina flanko aktive subtenas Francion en okazigo de la dua Pariza Forumo pri Paco, kaj bonvenigas Francion partopreni en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio kiel honora gasto.

Macron diris, ke la ŝtata vizito de Xi al Francio en marto efike antaŭenpuŝis la disvolvadon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Li diris, ke Francio volas profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, civila nukleenergio, aviado kaj kulturo, revigligi multflankecon kaj labori kune kun Ĉinio por trakti ĉefajn tutmondajn problemojn inkluzive de la medio kaj klimatŝanĝiĝo. Li aldonis, ke li volas subteni proksimajn interŝanĝojn kun Xi kaj atendas viziti Ĉinion refoje baldaŭ.

Ĉina Xi sendis gratulan leteron al la 1a Monda Forumo pri Sciencteknika Disvolvado, kiu malfermiĝis merkrede en Pekino. Li diris en la letero, ke la novaj sciencteknika revolucio kaj industria transformado havas profundan influon sur la evoluo de homa civilizacio kaj disvolvado de la tutmonda regada sistemo.

Proparolanto de la Oficejo de la Ŝtata Konsilio pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj Yang Guang merkrede esprimis seriozan proteston kontraŭ kaj fortan kondamnon al adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis la akton, proponitan de iuj kongresanoj, marde laŭ loka tempo malgraŭ forta opono de la ĉina registaro.

Yang diris, ke la movo estas kruda interveno en la internajn aferojn de Ĉinio, publika subteno al la honkongaj opozicio kaj perfortaj radikaluloj, kaj plena malkaŝo de la politikaj kalkuloj de la usona Ĉambro de Reprezentantoj kaj iuj politikistoj, kiuj intencas malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio per ludado de "Honkonga karto". Li atentigis, ke iuj perfortaj radikaluloj senbride atakis policanojn, detruis publikajn instalaĵojn kaj rabis publikajn posedaĵojn, kaŭzante gravan obstrukcon al la trafiko.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj konfirmis marde, ke Ĉinio jam komencis aĉeti usonajn agrikulturajn produktojn kaj rapidigos aĉetojn.

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke surbaze de enlanda merkata postulado kaj laŭ siaj propraj iniciatoj, ĉinaj kompanioj aĉetis usonajn agrikulturajn produktojn en merkat-orientita maniero.

Geng diris ankaŭ, ke la aĉetado de usonaj agrikulturaj produktoj ĝis nun ĉi-jare inkluzivas 20 milionojn da tunoj da sojfabo, 700 000 tunojn da porkaĵo, 700 000 tunojn da sorgo, 230 000 tunojn da tritiko kaj 320 000 tunojn da kotono.

La saman tagon Geng diris, ke Ĉinio vokas Turkion haltigi militajn operacojn kaj reveni al la ĝusta vojo por serĉi politikajn solvojn.

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam oponas uzon de armita forto en internaciaj rilatoj, kaj subtenas, ke ĉiuj partioj serioze observu la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, kaj solvu problemojn per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj en la kadro de internacia leĝo.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis ordonon rajtigi efektivigon de sankcioj kontraŭ Turkio kaj altigi tarifojn sur ŝtalaj importaĵoj el la lando por reagi al ĝiaj militaj operacoj en Sirio.

Post la rajtigo, la usona Ministerio de Financo anoncis tiutage, ke ĝi determinis, ke turkaj ministro pri nacia defendo, ministro pri energio kaj naturaj rimedoj, estroj de la du ministerioj kaj ministro pri internaj aferoj partoprenis en la agadoj de Turkio, kiuj plue difektas pacon, sekurecon kaj stabilecon de la regiono, kaj diris, ke ĝi pretas efektivigi aldonajn sankciojn kontraŭ turkaj oficialuloj kaj entoj laŭbezone.

Trump diris en deklaro publikigita lunde posttagmeze, ke Usono tuj ĉesigos intertraktadon pri komerca interkonsento kun la valoro de 100 miliardoj da usonaj dolaroj kun Turkio kaj altigos tarifojn sur ŝtalaj importaĵoj el Turkio ĝis 50%.

De la 13a ĝis la 15a de oktobro, Nyima Cering, vicdirektoro de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, gvidis delegacion viziti eŭropan parlamenton. Dum la vizito la delegacio renkontiĝis kun iuj membroj de la Eŭropa Parlamento kaj kunsidis kun kleruloj de lokaj pensfabrikoj.

Cering informis ilin pri politikoj de la Centra Registaro pri Tibeto, la sistemo de la Popola Kongreso kaj sukcesa praktiko de aŭtonomeco en Tibeto. Li diris, ke ĉi-jare estas la 60a datreveno de la demokratia reformo en Tibeto. Sub la plenforta subteno de la Centra Registaro, forta helpo de la tutlanda popolo, kaj klopodo de homoj de ĉiuj etnogrupoj en Tibeto, la aŭtonoma regiono rapide progresis, riĉiĝis kaj sin malfermis en nur kelkdek jaroj. La socia sistemo de Tibeto akiris historian progreson kaj socia aspekto rimarkinde pliboniĝis. Surbaze de siaj propraj spertoj, li detale rakontis politikon, ekonomion, heredadon de lingvo kaj kulturo, kaj mediprotekton.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin