Fokusoj de la Semajno (Okt. 18)

(GMT+08:00) 2019-10-17 16:35:23     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio lunde publikigis blankan libron pri nutraĵa sekureco, detalante klopodojn de la lando por plialtigo de nutraĵa sekureco kaj vastigo de internacia kunlaboro en la kampo.

La blanka libro sub la titolo Nutraĵa Sekureco en Ĉinio estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio. Ĝi diris, ke la nutraĵa produkto de Ĉinio stabile kreskis, kaj la pokapa kvanto estis pli granda ol la monda averaĝo. En la pasinta jaro, Ĉinio produktis 660 milionojn da tunoj da nutraĵoj, pli multe je 116% kompare kun 300 milionoj da tunoj en 1978. Nun la pokapa nutraĵa posedo de Ĉinio kalkuliĝis al ĉirkaŭ 470 kilogramoj, pli multe je 126% ol tiu de 209 kilogramoj en 1949, kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko.

La blanka libro rimarkigis, ke Ĉinio kun proksimume kvinono de la monda loĝantaro okupas ĉirkaŭ kvaronon de la monda nutraĵa produkto. La ĉina popolo sin apoganta sur propraj fortoj vivtenas sin. Tio estas granda atingo de Ĉinio en disvolvado kaj ankaŭ ĝia grava kontribuo al la monda nutraĵa sekureco. La libro aldonis, ke Ĉinio volas labori kune kun la tuta mondo por certigi nutraĵan sekurecon.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio vokas Turkion haltigi militajn operacojn kaj reveni al la ĝusta vojo por serĉi politikajn solvojn.

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam oponas uzon de armita forto en internaciaj rilatoj, kaj subtenas, ke ĉiuj partioj serioze observu la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, kaj solvu problemojn per politikaj kaj diplomatiaj rimedoj en la kadro de internacia leĝo.

Geng faris la rimarkojn, kiam li estis petita komenti la militajn operacojn de Turkio en nordorienta Sirio, kiuj komenciĝis la 9an de oktobro kaj jam estigis viktimojn. Li diris, ke la suvereneco, sendependeco, unueco kaj teritoria integreco de Sirio devas esti respektataj kaj protektataj. La kontraŭterorisma situacio en Sirio restas severa, kaj rilataj militaj operacoj eble kaŭzos la fuĝon de teroristoj kaj revigliĝon de la grupo Islama Ŝtato. Li aldonis, ke Ĉinio urĝas Turkion surŝultrigi sian respondecon kaj kune bati terorismon kun la internacia komunumo.

Usona prezidento Donald Trump lunde subskribis ordonon rajtigi efektivigon de sankcioj kontraŭ Turkio kaj altigi tarifojn sur ŝtalaj importaĵoj el la lando por reagi al ĝiaj militaj operacoj en Sirio.

Post la rajtigo, la usona Ministerio de Financo anoncis tiutage, ke ĝi determinis, ke turkaj ministro pri nacia defendo, ministro pri energio kaj naturaj rimedoj, estroj de la du ministerioj kaj ministro pri internaj aferoj partoprenis en la agadoj de Turkio, kiuj plue difektas pacon, sekurecon kaj stabilecon de la regiono, kaj diris, ke ĝi pretas efektivigi aldonajn sankciojn kontraŭ turkaj oficialuloj kaj entoj laŭbezone.

Trump diris en deklaro publikigita lunde posttagmeze, ke Usono tuj ĉesigos intertraktadon pri komerca interkonsento kun la valoro de 100 miliardoj da usonaj dolaroj kun Turkio kaj altigos tarifojn sur ŝtalaj importaĵoj el Turkio ĝis 50%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin