Novaĵoj (Oktobro 22)

(GMT+08:00) 2019-10-22 17:07:55     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22-a de oktobro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron al la 83a ĝenerala kunveno de Internacia Elektroteknika Komisiono; Ĉina ŝtatkonsilanto ĉeestis malferman ceremonion de la Ĉina-Franca Civilizacia Dialogo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 83a ĝenerala kunveno de Internacia Elektroteknika Komisiono (IEK), kies malferma ceremonio estis okazigita lunde en Ŝanhajo.

Internacia Elektroteknika Komisiono, fondita en 1906, estas la gvida organizo de la mondo pri ellaboro kaj publikigo de internaciaj normoj de ĉiuj elektraj, elektronikaj kaj rilataj teknologioj.

Xi diris, ke la profunda integriĝa disvolvado de novaj teknologioj kun sektoroj inkluzive de novenergia elektroprodukto kaj elektraj veturiloj postulas la tujan ellaboron kaj aplikadon de internaciaj normoj en rilataj kampoj kaj ankaŭ plifortigon de internacia kunlaboro. Xi emfazis, ke Ĉinio plu subtenos al kaj partoprenos en internaciaj normaligaj agadoj, kaj laboros kun aliaj landoj por plibonigi la sistemon kaj regadan strukturon de internaciaj normoj, kaj doni plenan ludadon al la rolo de internaciaj normoj en internacia komerco kaj tutmonda regado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron ankaŭ al la Taiyuan-a Forumo pri Energi-Malaltkarbona Disvolvado 2019, kiu malfermiĝis marde en Taiyuan, ĉefurbo de la ĉina norda provinco Shanxi.

Xi diris, ke malaltkarbona disvolvado de energio koncernas la estontecon de la homaro, kaj ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al malalt-karbona disvolvado de energio kaj aktive akcelas konsumon, liveradon, teknologion kaj institucian transformiĝon de energio. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun la internacia komunumo por fortigi prienergian kunlaboron en ĉiuj kampoj, konservi sekurecon de energio, trakti klimatŝanĝiĝon, protekti ekologion kaj medion, akceli daŭripovan disvolvadon kaj alporti pli multajn avantaĝojn al popoloj de la mondo.

Lunde ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis la inaŭguron de la Ĉina-Franca Civilizacia Dialogo kaj donis paroladon.

Wang diris, ke kiel gravaj reprezentantoj de orientaj kaj okcidentaj civilizacioj, Ĉinio kaj Francio kreis eminentajn kulturojn. La kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj havas longan historion kaj la du flankoj aprezis unu la alian kaj lernis unu de la alia kaj fariĝis ekzemploj de kulturaj interŝanĝoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Francio devas, kun grandanimeco pli vasta ol la maro kaj la tero, briligi la civilizacion de egaleco, inkluzivo kaj kunlaboro. La du flankoj persiste egale trakti unu la alian kaj ebligi kunekziston de diversaj civilizacioj. La du flankoj devas persisti en malfermo kaj inkluzivo kaj ebligi prosperon de aliaj kulturoj. La du flankoj devas persisti en kunlaboro kaj kuna progreso kaj ebligi komunan disvolvadon de ĉiuj civilizacioj.

Antaŭ tio Wang ĉeestis malferman ceremonion de la dokumenta filmo "Enkonduko de la Analektoj de Konfuceo", produktita de Ĉina Komunikila Grupo, Internacia Kanalo 5 de Francio kaj Franca Filmtelevida Grupo Mediawan.

Lunde en Parizo, franca prezidento Emmanuel Macron renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Macron petis Wang transdoni liajn sincerajn salutojn kaj bondezirojn al ĉina prezidanto Xi Jinping kaj diris, ke en la lasta semajno li kaj Xi telefone konversaciis kaj interŝanĝis opiniojn pri franc-ĉinaj rilatoj kaj pragmata kunlaboro, kaj ke li arde atendas baldaŭan ŝtatan viziton al Ĉinio kaj ĉeesti la duan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion por puŝi la duflankan ampleksan strategian partnerecon al nova nivelo kaj progresigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, agrikulturo, financo, civila nukleenergio kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Wang transdiris al Macron sincerajn salutojn de prezidanto Xi kaj diris, ke la ĉina flanko varme bonvenigas lin fari ŝtatan viziton, kiu fariĝos refoja grava strategia dialogo inter la du grandaj landoj de la mondo, konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj reprezentantoj de orientaj kaj okcidentaj civilizacioj. Wang aldonis, ke Ĉinio larĝigos sian malfermon al diversaj landoj, inkluzive de Francio, kaj bonvenigas Macron ĉeesti la duan Ĉinan Internacian Importan Ekspozicion kaj rekomendi pli da bonkvalitajn francajn produktojn.

La plej alta leĝdona instanco de Ĉinio komencis sian novan sesion lunde por ekzameni multajn projektojn de leĝoj kaj revizioj.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), prezidis la unuan plenan kunvenon de la sesio lunde posttagmeze. Entute 166 membroj de la Konstanta Komitato de la NPK ĉeestis la kunvenon.

leĝprojektoj prezentitaj al la leĝdona instanco inkluzivas la leĝon pri kriptografio, kiu estis en sia dua ekzameno. La Komitato pri Konstitucio kaj Leĝo de la NPK sugestis, ke la projekto estu submetita al voĉdono por adopto en la sesio.

Nova projekto de la geedziĝa kaj familia sekcio de la civila kodo estis submetita al la sesio, proponante novan klaŭzon, ke familioj starigu bonajn familiajn tradiciojn, praktiku antaŭajn familiajn virtojn kaj donu gravecon al akcelo de familia kulturo.

Leĝdonantoj ankaŭ aŭdis raportojn pri inspektado de la efektivigo de la leĝo pri supera edukado kaj pri la ekzamenoj de pluraj komitatoj de la NPK kaj ekzamenis raporton pri la vizitoj de Li Zhanshu al Azerbajĝano, Kazaĥio kaj Rusio.

Entute 64 landoj kaj tri internaciaj organizaĵoj konfirmis sian partoprenon en la landaj ekspozicioj en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE).

La ekspozicioj sur la areo de 30 000 kvadrataj metroj montros la disvolviĝon kaj atingojn de la landoj en komerco kaj investo. La Ĉina Pavilono estos starigita ĉi-jare por honori la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj elmontri la ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj oportunojn en la nova epoko.

La dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio okazos de la 5a ĝis la 10a de novembro en Ŝanhajo, post kiu la landaj ekspozicioj estos plilongigitaj por ok tagoj kaj malfermiĝos senpage al la publiko de la 13a ĝis la 20a de novembro.

Prezidanto de la malsupera ĉambro de la brita parlamento John Bercow lunde malakceptis mocion prezentitan de la registaro pri refoja voĉdono de nova interkonsento pri foriro de Britio el la Eŭropa Unio (EU), asertante, ke refoja voĉdono kondukos al ripeto kaj senordeco.

Bercow diris, ke li rifuzis la mocion laŭ tradicio de la malsupera ĉambro, ĉar antaŭe la malsupera ĉambro okazigis debaton pri simila mocio de la registaro.

La publiko opiniis, ke la rifuzo de prezidanto de la malsupera ĉambro montris gravan malsukceson de la registaro gvidata de Boris Johnson sur la vojo al foriro de Britio el la EU, tial grandiĝas la ebleco de denova prokrasto de la foriro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin