Novaĵoj (Oktobro 23)

(GMT+08:00) 2019-10-23 20:31:44     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de oktobro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio antaŭenigos energi-revolucion kaj fortigos tutmondan kunlaboron; finiĝis la naŭa Pekina Xiangshan-Forumo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vicĉefministro Han Zheng diris marde, ke Ĉinio plu antaŭenpuŝos la revolucion de energisektoro kaj kune akcelos tutmondan daŭrigeblan disvolviĝon de energio kun aliaj landoj.

Han faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la Taiyuan-a Forumo pri Energi-Malaltkarbona Disvolvado en la ĉefurbo de la ĉina norda provinco Shanxi.

Antaŭ sia tonika parolado, Han voĉlegis la gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi Jinping al la forumo, dirante, ke la letero pruvas la grandan gravecon, kiun Ĉinio donas al la energi-malaltkarbona disvolviĝo.

La forumo kun la temo "Energi-revolucio, Internacia Kunlaboro" altiris pli ol 800 partoprenantojn el pli ol 20 landoj kaj kelkaj internaciaj organizoj.

Han diris, ke Ĉinio antaŭenpuŝis la revolucion en produktado kaj konsumado de energio kaj rapidigis transiron de pura kaj malalt-karbona energio, kaj rimarkindaj atingoj estis akiritaj en energisektoro de la lando sub la gvidado de la novenergia sekureca strategio de Xi. Li aldonis, ke kiel la plej granda monda produktanto kaj konsumanto de energio, Ĉinio plu antaŭenpuŝos energi-revolucion en la kampoj de energi-konsumo, energi-livero, energi-teknologia novigado kaj prezmekanismoj.

Prezidanto de la Svisa Federacio, Ueli Maurer, renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi marde en Berno.

Maurer diris, ke Svisio admiras la grandan atingon de Ĉinio en disvolvado, plene subtenas la iniciaton Zono kaj Vojo de prezidanto Xi Jinping kaj kredas, ke la iniciato fariĝos la ponto de kunlaboro inter Eŭropo kaj Ĉinio, helpos plialtigi la kvaliton de eŭropa-ĉina kunlaboro kaj alportos gravajn oportunojn al Svisio kaj Eŭropo. Li diris, ke la svisa flanko volas labori kun la ĉina flanko por firmigi politikan reciprokan fidon kaj profundigi kunlaboron en komerco, investado, financo, mediprotekto kaj novigado. Li aldonis, ke svisaj kompanioj jam fariĝis profitantoj de la plua pordmalfermo de Ĉinio, kaj lia lando bonvenigas ĉinajn investantojn.

Wang diris, ke Svisio estas pionira kaj ĉiam precize kaptas la direkton de historio kaj disvolvado en komunikado kun Ĉinio. Wang aldonis, ke okaze de la 70a datreveno de la starigo de ĉina-svisaj diplomatiaj rilatoj, Ĉinio volas labori kune kun Svisio por bone kombini la merkatan potencialon de Ĉinio kun la avantaĝoj de Svisio en fabrikado profite de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj plialtigi la nivelon de duflanka kunlaboro bazita sur komuna gajno.

La 9a Pekina Xiangshan-Forumo finiĝs marde en Pekino. Pli ol 1 300 homoj, inkluzive de 76 oficialaj delegacioj, ministroj pri defendo de 23 landoj, reprezentantoj kaj kleruloj de internaciaj organizoj, kaj observantoj de diversaj landoj ĉeestis la forumon.

Kun la temo "Konservi Internacian Ordon kaj Antaŭenigi Pacon en Azi-Pacifiko", la forumo tuŝis multajn temojn, inkluzive de rilatoj inter grandaj landoj, interesoj de malgrandaj kaj mezgrandaj landoj kaj internacia sekureco, mara sekureco, artefarita intelekto kaj estonta milito.

Ĉina sendito marde refutis la senbazajn akuzojn pri la homaj rajtoj de Ĉinio fare de Usono kaj kelkaj aliaj landoj.

Zhang Jun, la konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn al la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, konata ankaŭ kiel la Socia, Humanitara, kaj Kultura Komitato. Zhang diris, ke Usono kaj kelkaj aliaj landoj, laŭ siaj malnovaj kutimoj, klopodis uzi homajn rajtojn por enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio, kion Ĉinio plene malakceptas.

Responde al la akuzoj kontraŭ Ĉinio pri aferoj rilataj al Xinjiang kaj Honkongo antaŭ nelonge faritaj de Usono kaj kelkaj aliaj landoj, Zhang refutis iliajn deklarojn kaj malĝustajn agojn intervenantajn en la internajn aferojn de Ĉinio kun la preteksto de homaj rajtoj kaj provoko de konfrontado en la UN. Li diris, ke estas kelkaj el iuj landoj, kiuj ŝatas kritiki evoluantajn landojn kaj doni ordonojn pri homaj rajtoj. Ĉinio urĝas ĉi tiujn landojn forlasi hegemoniismon kaj politikon de potenco, ĉesigi ĉiujn malĝustajn agojn, kiuj iras kontraŭ la tendenco de la historio. Ĉinio trairis la vojon en pluraj jardekoj, por kiu evoluintaj landoj elspezis plurajn jarcentojn. Sur la teritorio de 9,6 milionoj da kvadrataj kilometroj, estas neniu timo pri milito aŭ senhejmiĝo. Preskaŭ 1 400 milionoj da homoj vivas en paco, libereco kaj feliĉo. Li aldonis, ke ĉi tio estas protekto de homaj rajtoj en la plej bona senco kaj la plej bona praktiko de protekto de homaj rajtoj.

Marde antaŭtagmeze en Zhuhai, Guangdong-provinco en suda Ĉinio, inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Internacia Komunika Forumo de "Mara Silkvojo de la 21a Jarcento", organizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj registaro de Guangdong. La ĉeftemo de la forumo estas "Konstruado de Grandgolfa Regiono Akcelas Kunligon de la Mara Silkvojo". Provincestro Ma Xingrui diris, ke Guangdong estas granda ekonomia provinco de Ĉinio kaj grava nodo de la Zono kaj Vojo. Guangdong plue profundigos reformon, grandigos malfermon, vastigos merkatojn laŭ la Zono kaj Vojo kaj klopodos por fariĝi du gravaj fenestroj.

Hu Bangsheng, membro de la redaktara grupo de Ĉina Komunikila Grupo, diris en la inaŭguro, ke Ĉina Komunikila Grupo subtenas konstruadon de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao kaj establos stabejon de la Grandgolfa Regiono kaj ĝeneralan stacion de Guangdong en Kantono kaj grandgolfan centron en Shenzhen kaj volas fortigi kunlaboron kun alilandaj amaskomunikiloj por plibonigi internacian disvastigan medion, profundigi pragmatan kunlaboron kaj akceli kunligitan disvolvadon de mediatoj.

Marde vespere, la malsupera ĉambro de la brita parlamento voĉdone malakceptis la leĝdonan horaron, kiun ĉefministro Boris Johnson proponis por rapide akceli adopton de la interkonsento pri foriro de Britio el la Eŭropa Unio (EU). Tio signifas grandiĝon de la ebleco prokrasti plu la foriron el la EU.

En la 17a de oktobro, la brita registaro atingis kun la EU novan interkonsenton pri la foriro de Britio en la unio. Laŭ reviziita leĝprojekto adoptita de la malsupera ĉambro en la 19a de tiu ĉi monato, la brita registaro povas submeti la interkonsenton al voĉdono de la parlamento, nur post kiam ĝi unue finos la leĝdonan procedon pri la interkonsento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin