La unua alserbia eksprestrajno inter Ĉinio kaj Eŭropo atingis Beogradon

(GMT+08:00) 2019-10-28 12:44:00     Redaktoro:Xiong

La unua alserbia eksprestrajno, kiu ekveturis de Jinan de Shandong en Ĉinio, en la 24a de oktobro atingis Beogradon. La trajno transportis ĉefe elektrajn ekipaĵojn bezonatajn de Serbio por ties fervoja konstruado, kaj ĝi veturis tra Mongolio, Rusio, Belorusio, Pollando kaj Hungario, kaj post unu monato atingis Serbion.

Kiam la trajno atingis, oni aranĝis ceremonion por ĝin akcepti. La serba prezidento Aleksandar Vučić kaj la ĉina komerca vicministro Qian Keming ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon respektive.

La unua alserbia eksprestrajno Qilu inter Ĉinio kaj Eŭropo atingis Beogradon.

La serba prezidento Aleksandar Vučić faras paroladon en la ceremonio akcepti la trajnon.

La ĉina komerca vicministro Qian Keming faras paroladon en la ceremonio akcepti la trajnon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin