Ĉina prezidanto Xi faros tonikan paroladon en dua ĈIIE

(GMT+08:00) 2019-10-29 13:47:07     Redaktoro:Yu

Laboristoj de la kompanio Dole estas okupitaj pri la prepara laboro por la ekspozicio

Ĉina vicministro pri komerco Wang Bingnan anoncis marde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros tonikan paroladon en la malferma ceremonio de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en la 5a de novembro en Ŝanhajo.

Wang, ankaŭ direktoro de la oficejo de la organiza komitato de la ekspozicio, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio okazigas la importan ekspozicion por antaŭenigi plu altnivelan pordmalfermon, kio estas grava rimedo de Ĉinio por memvole malfermi sian merkaton al la ekstero kaj helpos akceli altkvalitan disvolvadon de la ĉina ekonomio kaj kontentigi bezonojn de la popolo pri bela vivo. La ĉeesto de prezidanto Xi en sinsekvaj du ekspozicioj reflektas grandan gravecon donitan de la ĉina regisatro al la ekspozicio kaj enkorpigas la konsekvencan pozicion de Ĉinio pri subteno al multflanka komerca sistemo kaj antaŭenigo de liberigo kaj faciligo de komerco kaj ankaŭ la klopodojn de Ĉinio por konstruado de malferma ekonomio kaj la homa komunumo kun komuna estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin