Novaĵoj  (Oktobro 31)

(GMT+08:00) 2019-10-31 14:55:20     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas Jaŭdo, la 31a de oktobro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio urĝas Usonon kaj Brition ĉesi distordi faktojn pri Xinjiang-rilataj demandoj; ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun altranguloj el Etiopio kaj Kubo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio merkrede urĝis landojn, inkluzive de Usono kaj Britio, ĉesi distordi faktojn pri Xinjiang-rilataj demandoj kaj fari efektivajn kaj konkretajn klopodojn por subteni la sanan disvolviĝon de la internacia afero de homaj rajtoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, faris la rimarkojn en gazetara raportado, kiam li estis petita komenti tion, kio okazis dum la dialogo inter la Tria Komitato de la Ĝenerala Asembleo de la UN kaj la Komitato pri Elimino de Rasa Diskriminacio.

Marde, kelkaj okcidentaj landoj inkluzive de Usono kaj Britio faris komunan paroladon dum la dialogo, kritikante la Xinjiang-an politikon de Ĉinio, dum ankaŭ pli ol 60 aliaj landoj faris komunajn paroladojn subtenante la pozicion de Ĉinio pri Xinjiang, laŭdante ĝian grandan progreson en protekto de homaj rajtoj kaj oponante interferon en la internajn aferojn de Ĉinio sub la preteksto de homaj rajtoj.

Geng diris, ke la kontraŭ-ĉina spektaklo surscenigita de iuj okcidentaj landoj estis skandala malsukceso. Li diris, ke la institucioj de profesia kaj eduka trejnado en Xinjiang estis starigitaj kiel preventaj rimedoj por bati terorismon kaj radikalismon, kiuj returnis la sekurecan situacion. Li aldonis, ke dum tri jaroj, neniu perforta aŭ terorisma okazaĵo aperis en Xinjiang, kaj la regiono nun ĝuas socian stabilecon kaj unuecon inter ĉiuj etnogrupoj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun eksa etiopa prezidento Mulatu Teshome kaj eksiĝonta kuba ambasadoro al Ĉinio Miguel Angel Ramirez Ramos merkrede en du apartaj okazoj.

Renkontiĝante kun Teshome, kiu vizitis Ĉinion kiel speciala sendito de etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, Wang diris, ke la du flankoj devas bonigi reciprokan politikan fidon, firme subteni unu la alian pri demandoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj. Li diris, ke por grandigi pragmatan kunlaboron, Ĉinio instigos pli multajn siajn kompaniojn investi en Etiopio kaj antaŭenpuŝos kunlaboron en infrastruktura konstruado. Li aldonis, ke la du flankoj devas intensigi kunordigon pri regionaj kaj mondaj demandoj kaj kune protekti la interesojn de evoluantaj landoj.

La etiopa gasto atendis cementi interŝanĝojn kun Ĉinio pri regado kaj fortigi kunlaboron kaj kunordigon.

Renkontiĝante kun la eksiĝonta kuba ambasadoro, Wang diris, ke venontjare estos festata la 60a datreveno de la duflankaj diplomatiaj rilatoj, kaj la du flankoj devas pliigi altnivelajn vizitojn kaj interŝanĝojn sur ĉiuj niveloj kaj levi la kunlaboron al nova alto.

Ramirez esprimis dankon al Ĉinio por ĝia subteno, dirante, ke la kuba flanko kaptos la okazon de la venonta 60a datreveno de duflankaj diplomatiaj rilatoj por antaŭenpuŝi kunlaboron.

Proparolanto de la Ministerio pri Komerco diris ĵaŭde, ke ĉinaj kaj usonaj ekonomiaj kaj komercaj teamoj subtenas intensan kontakton kaj faras glatan progreson en la intertraktado.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la du flankoj plu antaŭenigas konsiliĝon laŭ la plano, kaj la ĉina kaj usona estroj pri la intertraktado denove okazigos telefonan konversacion vendrede.

Marde en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, la Gvida Komitato de la Fondaĵo de Ĉinio kaj la UN por Paco kaj Disvolvado okazigis sian kvaran kunvenon. Maria Luiza Ribeiro Viotti, direktoro de la ocicejo de ĝenerala sekretario de la UN, prezidis la kunvenon kun la ĉeesto de ĉina konstanta reprezentanto al la UN Zhang Jun kaj ĝeneral-vicsekretario de la UN pri ekonomiaj kaj sociaj aferoj Liu Zhenmin.

La kunveno retrorigardis la efektivigon de programoj de la fondaĵo en la periodo de 2010 ĝis 2018, aprobis planitajn programojn por 2019, konfirmis prioritatajn kampojn de la fondaĵo port 2020 kaj ekzamenis la financan staton de la fondaĵo.

Zhang diris, ke sub la komuna klopodo de la ĉina flanko kaj la sekretariejo, programoj de la fondaĵo estis stabile efektivigitaj, kio forte akcelis la afrikan aferon de paco kaj sekureco, la Tagordon 2030 de la UN pri Daŭripova Disvolvado kaj konstruadon de la Zono kaj Vojo, profitigis la plej multajn evoluantajn landojn, precipe afrikajn landojn, kaj reflektis la solenan promeson de Ĉinio pri firma subteno al multflankeco kaj la laboro de ĝenerala sekretario de la UN.

Viotti dankis la ĉinan registaron por ĝia financa helpo kaj diris, ke la direkto de la fondaĵo konformas al la vizio de la ĝenerala sekretario, kaj la sekretariejo volas labori kune kun la ĉina flanko por puŝi la fondaĵon ludi pli gravan rolon en konservo de internacia paco kaj akcelado de komuna disvolviĝo.

Ĉilia prezidento Sebastian Pinera anoncis merkrede, ke lia lando ne plu gastigos du gravajn internaciajn pintkunvenojn pro daŭra socia krizo.

Pinera diris en parolado de la prezidenta palaco en Santiago, "Nia registaro, profunde afliktita ... decidis ne gastigi la pintkunvenon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro planitan por novembro nek la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, planitan por decembro. Ni profunde bedaŭras la problemojn kaj maloportunaĵojn, kiujn ĉi tiu decido kaŭzos al la du kunvenoj."

La sudamerika registaro preparis gastigi la forumon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo en novembro kaj decembro respektive.

Protestoj furiozis ĉie en Santiago kaj aliaj gravaj urboj dum preskaŭ du semajnoj, estigitaj pro altigo de subfervoja veturprezo. La prezidento diris, ke lia ĉefa zorgo nun estas restarigi publikan ordon kaj trankviliĝi por la sekureco de la civitanoj.

La irana novaĵ-televido raportis, ke la irana plej alta gvidanto Ayatollah Ali Khamenei merkrede kulpigis Usonon kaj okcidentajn spionservojn pri instigado al malkvietigo en la regiono. Li diris, ke Usono kaj la okcidentaj informservoj, financitaj de iuj reakciaj landoj de la regiono, estas malantaŭ tiaj okazaĵoj.

Khamenei vokis la landojn en la regiono esti viglatentaj, dirante, ke la intrigoj de la malamikoj celas forrabi sekurecon de regionaj landoj. Li faris la rimarkojn en la diplomiĝa ceremonio de armeaj kadetoj en la Aerdefenda Akademio de Khatam al-Anbia en la ĉefurbo Teherano merkrede.

Dum la pasintaj semajnoj, manifestacioj okazis en Irako kaj Libano, alvokante reformon, kaj plibonigon de publikaj servoj kaj laborpostenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin