Fokusoj de la Semajno (Nov. 01)

(GMT+08:00) 2019-10-31 15:10:09     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Laŭ administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang en la 16a de oktobro, Ĉinio enkondukos pli multajn rimedojn kaj nutros pli favoran komercan medion por faciligi fremdan investon. La kunveno decidis malfermi pli multajn kampojn. Restriktaj rimedoj ekster negativaj listoj de la naciaj kaj eksperimentaj liberkomercaj zonoj pri merkata aliro de fremda investo estos nuligitaj. La dokumento "Opinioj pri klopodoj por altiro de fremda investo" estis principe adoptita en la kunveno.

Ĉi-jare Ĉinio publikigis la Leĝon pri Fremda Investo kaj novan Negativan Liston de Fremda Investo kaj prenis aliajn rimedojn por stabiligi la skalon de fremda investo kaj plibonigi la kvaliton de fremda investo. Ĉina vicministro pri komerco Wang Shouwen diris merkrede en gazetara konferenco de la Ŝtata Konsilio, ke Ĉinio plu intensigos la akcelon kaj protekton de fremda investo.

Wang diris, ke tiuj rimedoj celas plu redukti negativajn listojn de la naciaj kaj eksperimentaj liberkomercaj zonoj pri merkata aliro de fremdaj investantoj, komplete nuligos restriktojn ekster la negativaj listoj, rapidigos la paŝon al malfermo de financa merkato kaj plibonigos politikon pri aŭto-rilataj entreprenoj kun kapitaloj investitaj de alilandaj kompanioj.

Ĉilia prezidento Sebastian Pinera anoncis merkrede, ke lia lando ne plu gastigos du gravajn internaciajn pintkunvenojn pro daŭra socia krizo.

Pinera diris en parolado de la prezidenta palaco en Santiago, "Nia registaro, profunde afliktita ... decidis ne gastigi la pintkunvenon de la Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro planitan por novembro nek la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo, planitan por decembro. Ni profunde bedaŭras la problemojn kaj maloportunaĵojn, kiujn ĉi tiu decido kaŭzos al la du kunvenoj."

La sud-amerika registaro preparis gastigi la forumon de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK) kaj la kunvenon de partoprenantaj partioj de la Kadra Konvencio de la UN pri Klimatŝanĝiĝo en novembro kaj decembro respektive.

Protestoj furiozis ĉie en Santiago kaj aliaj gravaj urboj dum preskaŭ du semajnoj, estigitaj pro altigo de subfervoja veturprezo. La prezidento diris, ke lia ĉefa zorgo nun estas restarigi publikan ordon kaj trankviliĝi por la sekureco de la civitanoj.

Usona prezidento Donald Trump diris dimanĉe, ke la estro de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato, Abu Bakr al-Baghdadi, mortis en usona milita operaco en Sirio.

Parolante en la Blanka Domo, Trump diris, ke la usona Speciala Trupo faris atakon sabate nokte celante al-Baghdadi en nordokcidenta Sirio, dum kiu al-Baghdadi sin mortigis per eksplodigo de sinmortiga veŝto. Li diris, "Hieraŭ vespere, Usono kondukis la unuan terorisman gvidanton de la mondo al justeco. Abu Bakr al-Baghdadi mortis." Li aldonis, ke la morto de al-Baghdadi pruvas la usonan promeson pri la daŭra kaj kompleta malvenko de la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj organizoj.

Al-Baghdadi, 48-jara, kies vera nomo estas Ibrahim Awad al-Badri, anoncis la fondiĝon de kaliflando, aŭ la tiel nomata Islama Ŝtato, en junio 2014. En 2016, la usona Ŝtata Departemento proponis rekompencon de 25 milionoj da usonaj dolaroj por informoj kondukantaj al lia kapto aŭ morto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin