Ĉinio daŭre plivastigos merkatan malfermon

(GMT+08:00) 2019-11-05 10:44:15     Redaktoro:Ĝoja

La 5-an de novembro ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio daŭre plivastigos merkatan malfermon. Li citis vortojn de popolanoj: "La mondo estas tiel granda, mi volas iri rigardi" kaj diris, ke la ĉina merkato estas tiel granda, bonvenon al la ĉina merkato.

Li diris, ke Ĉinio pliigos la bazan rolon de enlanda konsumado por ekonomia disvolvo, pozitive konstruos pli viglan enlandan merkaton, donos apogon al ĉina ekonomia disvolvo kaj plivastigos spacon por monda ekonomia kresko. Ĉinio pli multe atentos la rolon de importo, pluapaŝe reduktos imposton kaj sisteman koston, kultivos kvanton da demonstrejoj pri importaj komercoj kaj pligrandigos importon de diverslandaj altkvalitaj produktoj kaj servoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin