Ĉinio plibonigos plu negocan medion

(GMT+08:00) 2019-11-05 11:10:20     Redaktoro:Ĝoja
La 5-an de novembro en la malfermo de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio daŭre rapidigos en ŝlosilaj ĉenoj kaj gravaj kampoj reformadon direktitan kontraŭ elstaraj kontraŭdiroj, kiuj bremsas ekonomian disvolvon.

Li diris, ke Ĉinio senĉese perfektigos merkatigan, leĝigan kaj internacian negocan medion, reduktos merkatajn limojn pri eniro de eksteraj kapitaloj, malpliigos negativajn listojn, perfektigos mekanismojn pri akcelo kaj protekto de investoj kaj raporto de informoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin