Ĉinio plue profundigos multflankan kaj duflankan kunlaboron

(GMT+08:00) 2019-11-05 11:19:00     Redaktoro:祃璟琳

En la inaŭguro de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio en Ŝanhajo marde, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio estas iniciatinto de internacia kunlaboro kaj subtenanto de multflankeco kaj plue profundigos multflankan kaj duflankan kunlaboron.

Li diris, ke Ĉinio subtenas necesajn reformojn de la Monda Komerca Organizo kaj multigos aŭtoritatecon kaj efikecon de la multflanka komerca sistemo. Ĉinio volas subskribi altnivelajn interkonsentojn de libera komerco kun pluaj landoj kaj aktive partoprenos en kunlaboro kun UN, Grupo 20, Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro, BRIKS kaj aliaj mekanismoj. Ĉinio plue akcelos konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj klopodos por altkvalita disvolviĝo de la kuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Nun Ĉinio jam subskribis 197 kunlaborajn dokumentojn de la Zono kaj Vojo kun 137 landoj kaj 30 internaciaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin