Peng Liyuan kaj franca unua sinjorino vizitis mez-lernejon en Ŝanhajo

(GMT+08:00) 2019-11-06 13:15:27     Redaktoro:Li

Marde en Ŝanhajo, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, invitis Brigitte Macron, edzinon de franca prezidento Emmanuel Macron, viziti lokan mez-lernejon.

Kiam ili atingis la Ŝanhajan Fremdlingvan Mezlernejon sub la Ŝanhaja Universitato de Internaciaj Studoj, lernantoj svingis naciajn flagojn de la du landoj kaj prezentis florojn al ili.

Dum leciono pri franca lingvo, la du sinjorinoj respondis demandojn de lernantoj. En la klaso, ili rigardis lernantojn fari farunaĵojn, papertondaĵojn ktp.

Peng diris, ke kulturo povas rompi limojn de tempo kaj spaco kaj kunligi korojn, kaj ŝi esperas, ke la dulandaj junuloj povos havi kompletan komprenon pri siaj kulturoj por daŭrigi kaj plu disvolvi ĉina-francan amikecon.

Brigitte diris, ke ŝi estas profunde impresita de talentoj de la lernantoj, ilia amo al franca kulturo kaj heredo de la ĉina tradicia kulturo. Ŝi kuraĝigis dulandajn junulojn fortigi interŝanĝiĝojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin