Novaĵoj (Novembro 07)

(GMT+08:00) 2019-11-07 15:25:50     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina kaj franca ŝtatestroj interparolis en Pekino; Adaptiĝo al "tri kampoj" montras direkton por ĉina-franca kunlaboro. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, "Ni faris reciprokajn vizitojn al niaj respektivaj landoj okaze de la 55a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj levis ĉina-francajn rilatojn al pli alta nivelo."

Xi promesis labori kun Macron por plu antaŭenpuŝi la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon adaptiĝan al la mondo, la estonteco kaj la popolo, kaj konservi la partnerecon ĉe la avangardo de rilatoj inter grandaj landoj. Li diris, ke ĉina-francaj rilatoj montris fortan tendencon de disvolvado, kaj ke la konsento atingita de li kaj Macron estis aktive efektivigita de post lia sukcesa ŝtata vizito al Francio en marto. La ĉina registaro ĵus sukcese emisiis 4 miliardojn da eŭrovaloraj suverenaj obligacioj en Parizo. La du landoj ankaŭ finis intertraktadon pri interkonsento de geografiaj indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li esprimis sian esperon, ke pli da efektivaj rezultoj de kunlaboro estos atingitaj. Li emfazis la gravecon konservi kaj plifortigi politikan reciprokan fidon, kaj vokis ambaŭ flankojn meti al efektivigo siajn vortojn de respekto unu al la alia pri suvereneco, teritoria integreco, kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Macron diris, ke Francio kaj Ĉinio havas la saman pozicion pri multaj gravaj internaciaj demandoj, kaj ili kiel grandaj landoj surŝultrigas aparte gravajn respondecojn sub la nuna internacia situacio. Macron diris, ke Francio ludas gravan ekzemplan rolon per fortigitaj dialogo kaj kunlaboro kun Ĉinio, kaj volas konvene solvi la malkonsentojn inter la du flankoj surbaze de reciproka respekto. Li aldonis, ke francaj kompanioj arde atendas la oportunon de la pli vastigita malfermo de Ĉinio, plu enirante la ĉinan merkaton, vastigante eksportojn de agrikulturaj produktoj al Ĉinio, kaj fortigante kunlaboron en kampoj de aviado, aerokosmo kaj civila nukleenergio, sciencteknika novigado kaj financo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis ĵaŭde en Pekino, ke laŭ la invito de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro, ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Grekio kaj ĉeestos la 11an pintkunvenon de BRICS-landoj en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, de la 10a ĝis la 15a de novembro,

Ĉina ĉefministro Li Keqiang intervidiĝis kun franca prezidento Emmanuel Macron merkrede en Pekino.

Li diris, ke Ĉinio kaj Francio ambaŭ estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉefaj mondaj ekonomioj. Kungajna kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio utilas ne nur al la du flankoj, sed ankaŭ al la tuta mondo.

Macron diris, ke dum lia vizito, la du flankoj atingis efektivajn rezultojn en kampoj de nukleo, manĝaĵo, aviado, kulturo ktp, kaj ankaŭ decidis planon pri disvolvado de duflankaj rilatoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron en la Granda Popola Halo en Pekino. Li promesis labori kun Macron por plu antaŭenpuŝi la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon adaptiĝan al la mondo, la estonteco kaj la popolo, kaj konservi la partnerecon ĉe la avangardo de rilatoj inter grandaj landoj. La adaptiĝo al "tri kampoj" montras direkton por disvolvado de ĉina-francaj rilatoj, malfermas novan vizion de duflanka kunlaboro kaj liveras novan oportunon por interpopolaj interŝanĝoj de la du landoj.

Francio estas unu el la grandaj okcidentaj landoj, kiuj plej frue starigis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko. La ĉina-francaj rilatoj delonge ludas aparte gvidan kaj ekzemplan rolon en rilatoj inter grandaj landoj. Tiu ĉi jaro markas la 55an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. La du ŝtatestroj jam kelkfoje renkontiĝis kaj desegnis planon pri disvolvado de la duflankaj rilatoj. Ĉi-foje Macron iris al Ŝanhajo por ĉeesti la malferman ceremonion de la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kio reflektis grandan gravecon donitan de li al la rilatoj kun Ĉinio kaj lian deziron kapti la okazon de plua malfermo de Ĉinio.

Adaptiĝo al la mondo signifas, ke Ĉinio kaj Francio devas intensigi strategian komunikadon per tutmonda vido kaj preni sur sin pli da respondecoj kiel grandaj landoj. Adaptiĝo al la estonteco aludas, ke ili devas plu vastigi spacon de kunlaboro por alporti pli grandan oportunon unu al la alia, surbaze de la sukceso en la pasintaj jaroj. Adaptiĝo al la popolo estas, ke ili devas pliigi interpopolajn interŝanĝojn kaj nutri la bazon de popola amikeco.

Franca proverbo diras, ke sorto de homoj estas en iliaj propraj manoj. Ĉinoj kredas, ke feliĉo venas de luktado. Fronte al la ŝanĝiĝema kaj kompleksa internacia situacio, Ĉinio kaj Francio, kiuj kiel grandaj landoj surŝultrigas aparte gravan respondecon, devas intensigi kunlaboron, konvene trakti malkonsentojn kaj dediĉi fortojn de grandaj landoj por protekti multflankecon kaj konstrui ekvilibran, malferman kaj inkluzivan internacian ordon.

Oficialulo de la ĉina Ministerio de Komerco diris merkrede, ke kiel grava rezulto de regiona integriĝo kaj la plej granda liberkomerca interkonsento de la mondo, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) fortigos la fidon de la monda ekonomio kaj investantoj.

Wang Shouwen, vicministro pri komerco kaj internacia komerca vicreprezentanto de Ĉinio, faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Wang diris, ke la interkonsento starigos unuigitan sistemon de reguloj en la regiono, tiel reduktante funkciajn kostojn kaj necertajn riskojn kaj alportos grandan oportunon al importado kaj eksportado de kompanioj en la regiono. Konsiderante sian diversecan membrostrukturon, inkluzive de la plej evoluintaj landoj kaj la malplej evoluintaj, Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco havos profundan signifon por la estonta formado de tutmondaj komercaj reguloj.

Datenoj de la ministerio montris, ke la komerco de Ĉinio kun la aliaj 14 landoj partoprenantaj en la interkonsento superis 1 300 miliardojn da usonaj dolaroj pasintjare, ĉirkaŭ trionon de ĝia totala eksterlanda komerco.

La irana oficiala novaĵ-agentejo raportis, ke Irano rekomencis riĉigadon de uranio ĉe la nuklea instalaĵo Fordow ĵaŭde matene post interrompa periodo de post la konkludo de la irana nuklea interkonsento en julio de 2015.

La Atom-Energia Organizo de Irano diris, ke ĝi oficiale komencis injekti uranian sesfluoridon en la centrifugilojn en la subtera nuklea centralo de Fordow. Proparolanto de la Atom-Energia Organizo de Irano diris, ke la injekto de urania sesfluorido estas kontrolata de la Internacia Atom-Energia Agentejo.

Tio estas la kvara paŝo de Irano por redukti ĝiajn devontigojn al la nuklea interkonsento en 2015, konata ankaŭ kiel la Komuna Ampleksa Agadplano.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin