Novaĵoj (Novembro 08)

(GMT+08:00) 2019-11-08 15:57:17     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke la vojaĝo de prezidanto Xi al Grekio kaj Brazilo antaŭenpuŝos duflankajn rilatojn kaj BRICS-kunlaboron; Ĉinio intensigas klopodojn por certigi liveradon de agrikulturaj produktoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Oficialulo diris, ke la baldaŭa vojaĝo de ĉina prezidanto Xi Jinping al Grekio kaj Brazilo fortigos la rilatojn de Ĉinio kun la du landoj kaj intensigos la kunlaboron de BRICS-landoj.

Vicministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang diris, ke laŭ la invito de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos, Xi faros ŝtatan viziton al Grekio de la 10a ĝis la 12a de novembro. Li diris, ke tio estos la unua vizito de ĉina prezidanto al la eŭropa lando post 11 jaroj, kio havos historian influon sur rilatojn inter Ĉinio kaj Grekio kaj antaŭenpuŝos ĉina-eŭropajn rilatojn kaj kunlaboron de la Zono kaj Vojo.

Vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu diris, ke laŭ la invito de brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro, Xi ĉeestos la 11an pintkunvenon de BRICS-landoj en Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo, de la 13a ĝis la 14a de novembro. Ma diris, ke Xi ĉeestos la ferman ceremonion de la komerca forumo de BRICS, fermitajn kaj publikajn kunvenojn de la pintkunveno de BRICS-landoj kaj la dialogon de gvidantoj de BRICS-landoj kun la Komerca Konsilio kaj la Nova Disvolva Banko de BRICS. Ma aldonis, ke deklaracio de la gvidantoj estos publikigita.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vokis koncernajn registarajn departementojn strebi por nacia rejuniĝo surbaze de la sukceso de la Monda Militista Sportkonkurso.

Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke la gastiganto-lando atingis sian celon de unuaklasa konkurso kaj unuaklasa prezentado de sportistoj. Li diris, ke la sukceso de la 7a Monda Militista Sportkonkurso ne nur montris la figuron de Ĉinio en la nova epoko al la mondo, sed ankaŭ pruvis la sintenon de paca disvolvado de la lando. Li instigis ĉiujn koncernajn partiojn tiri la spertojn de la sukcesa gastigo de la konkurso kaj kontribui al realigo de la ĉina revo de nacia rejuniĝo.

La 7a Monda Militista Sportkonkurso, la plej grandaj "olimpikoj ĝis nun por militistoj", okazis de la 18a ĝis 27a de oktobro en la centra ĉina urbo Wuhan. Ĉinio rikoltis 239 medalojn, inkluzive de 133 oraj. Estis la unua fojo en la historio de tiu ĉi konkurso, ke iu lando gajnis pli ol 100 orajn medalojn.

La Ŝtata Konsilio decidis merkrede en sia administracia kunveno prezidata de ĉefministro Li Keqiang, ke la ĉina registaro prenos pli fortajn rimedojn por certigi liveradon de ŝlosilaj agrikulturaj produktoj kaj teni prezojn stabilaj.

La merkreda kunveno atentigis, ke agrikultura produktado estis ĝenerale stabila ĉi-jare, kaj la produktkvanto de greno eble superos 650 miliardojn da kilogramoj por la kvina sinsekva jaro.

La pluraj paŝoj enkondukitaj por rapide restarigi produktadon de porkoj estas efektivigataj, kaj progreso estas farita kun ŝlosilaj agrikulturaj produktoj.

La lastatempa prezaltiĝo de iuj produktoj en la "manĝaĵa korbo", kiuj inkluzivas ĉefe viandojn, akvajn produktojn, ovojn, lakton, fruktojn kaj legomojn, levis ĝeneralajn prezojn kaj influis la ĉiutagan vivon de homoj.

La kunveno urĝis preni multoblajn paŝojn por restarigi pli rapidan produktadon de porkoj, forigante neraciajn agrikulturajn malpermesojn en la tuta lando. Riĉa rikolto de maizo en norda Ĉinio helpos pli bone certigi la provizadon de porkaj nutraĵoj por pork-bredaj provincoj en suda Ĉinio.

Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio ĵaŭde esprimis fortan indignon kaj kondamnon pri la tranĉila atako kontraŭ honkonga leĝdonanto.

Xu Luying, la proparolanto, alvokis fortan punon kontraŭ perforto laŭ la leĝo kaj emfazis justan, senpartian, sekuran kaj ordan medion por elektoj en Honkongo.

Xu diris, ke Junius Ho, membro de la Leĝdona Konsilio de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, estis ponardita ĉe la brusto fare de viro apud Tuen Mun merkrede matene, kiam li kandidatis por esti reelektita en la distrikta konsilio, kaj ankaŭ du el liaj kolegoj estis vunditaj.

Xu esprimis profundan kondolencon al Ho kaj liaj kolegoj, dirante, ke la abomena atako estas ne nur grava krimo, sed ankaŭ pura elekta perforto. Ŝi aldonis, ke ekstrema perforto estas absolute netolerebla en iu ajn socio. Ŝi esprimis la esperon, ke homoj de ĉiuj rondoj en Honkongo amasigos pli fortan pozitivan energion por bati perforton, protekti la leĝan regadon kaj certigi stabilecon.

La 2a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) malfermiĝis marde en Ŝanhajo. Proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio Gao Feng ĵaŭde diris en Pekino, ke kiel internacia publika servo, la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio starigis komercan platformon por ekspoziciantoj kaj aĉetistoj.

La unua ĈIIE prezentis bonan efektivigan rezulton de intencaj kontraktoj. Pli ol 40 entreprenoj el la Eŭropa Unio jam sin anoncis al la 3a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

Gao diris, ke germana firmao Jungheinrich kaj ĉina firmao GEELY subskribis mendilon kun la valoro de dek milionoj da juanoj, kaj 750 entreprenoj partoprenas en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio.

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion, alvokante fini la usonan embargon kontraŭ Kubo. Estis la 28a fojo, ke ĝi adoptis tiajn rezoluciojn.

Post kiam kelkdek nacioj kaj internaciaj grupoj debatis pri projekto de rezolucio dum du tagoj, 187 membroŝtatoj de la UN voĉdonis por la rezolucio, dum Usono, Israelo kaj Brazilo voĉdonis kontraŭ ĝi, kaj Kolombio kaj Ukrainio sindetenis.

La rezolucio ripetas alvokon al ĉiuj ŝtatoj sin deteni de promulgo kaj apliko de leĝoj kaj rimedoj, kies eksterteritoriaj efikoj influas la suverenecon de aliaj ŝtatoj, reference al regularoj kiel la Akto de Helms-Burton, adoptita de Usono en 1996.

La vjetnama Ministerio pri Publika Sekureco ĵaŭde anoncis, ke 39 viktimoj trovitaj en kontenera kamiono en Essex, Britio estas konfirmitaj vjetnamaj civitanoj.

Vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc sendis kondolencon al familioj de la viktimoj, alvokante aŭtoritatojn kaj la popolon subteni ilin por venki la grandan perdon.

La ĉefministro ankaŭ ordonis la Ministerion pri Eksterlandaj Aferoj, Ministerion pri Publika Sekureco kaj aliajn aŭtoritatojn strikte kunlabori kun Britio por urĝe trakti koncernajn demandojn, inkluzive de identigo de iliaj informoj kaj nomoj, kaj preni necesajn protektajn rimedojn por kiel eble plej frue repatruigi iliajn kadavrojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin