Novaĵoj (Novembro 12)

(GMT+08:00) 2019-11-12 18:27:16     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio kaj Grekio kunigas saĝecon por komunumo kun komuna estonteco por homaro; portugallingvaj verioj de du filmoj de Ĉina Komunikila Grupo debutis en Brazilo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en Ateno, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia greka paralelulo Prokopis Pavlopoulos konsentis kontribui saĝecon de antikvaj civilizacioj orienta kaj okcidenta por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Tiucele la du ŝtatestroj konsentis dum sia renkontiĝo firmigi politikan reciprokan fidon, profundigi praktikan kunlaboron kaj antaŭenigi dialogon inter civilizacioj. Xi emfazis, ke li iris al Grekio kun respekto al civilizacioj kaj atendoj pri la estonteco. Xi diris, ke li resonas kun la greka prezidento ĉiufoje, kiam ili interparolas, kaj ke Ĉinio resonas kun Grekio ĉiufoje, kiam la du flankoj komunikiĝas.

"Dum trinkado kun intima amiko, mil tostoj ankoraŭ estas tro malmultaj," li diris, citante ĉinan proverbon.

Temas pri tio, ke Xi diris, ke kiel antikvaj civilizacioj, Ĉinio kaj Grekio kunhavas komunajn aŭ similajn viziojn kaj realigis nacian modernigon kaj disvolviĝon per malfacilaj luktoj.

La ĉina prezidanto faris kvar-punktan proponon, dirante, ke unue, Ĉinio kaj Grekio devas starigi ekzemplon de amikeco, reciproka fido, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj; due, la du landoj devas starigi ekzemplon, kiu antaŭenigas ĉina-eŭropan kunlaboron kun malferma kaj praktika maniero; trie, la du landoj devas starigi ekzemplon de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj; kaj kvare, Ĉinio kaj Grekio devas starigi ekzemplon de kunordigo kaj kunlaboro por protekti multflankecon. Li alvokis la du landojn plifortigi kunordigon pri gravaj tutmondaj kaj regionaj aferoj, efektivigi pli striktan kunlaboron en multflankaj kadroj kiel la UN, sin dediĉi al konstruado de malferma monda ekonomio kaj kune akceli la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Pavlopoulos diris, ke la greka popolo havas naturan afinecon al la ĉina popolo, ĉar Grekio kaj Ĉinio estas landoj kun antikvaj civilizacioj. Grekio ĝojas vidi, ke la Ĉina Popola Respubliko akiris rimarkindajn atingojn de post sia fondiĝo antaŭ sep jardekoj. Li aldonis, ke Grekio kaj Ĉinio ambaŭ sekvas la principojn, ke diversaj civilizacioj serĉas komunan punkton, rezervante diferencojn, lernas unu de alia, realigas komunikadon kaj dialogon kaj kunekzistas pace.

Lunde akompanate de geedzoj de greka ĉefministro Kyriakos Mitsotakis, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia edzino Peng Liyuan vizitis la projekton de la haveno Piraeus.

Kiam la geedzoj de Xi atingis la havenon, laboristoj ĉinaj kaj grekaj varme bonvenigis ilin svingante la naciajn flagojn de la du landoj.

Xi ĝoje babilis kun reprezentantoj de lokaj laboristoj kaj demandis ilin pri laboro kaj vivo. Laboristoj sinsekve diris, ke ili dankas la Ĉinan Oceanan Ŝipveturigan Kompanion, kiu donis laborpostenojn, kiam Grekio alfrontis ŝuldan krizon kaj estis en la plej malfacila periodo. Nun ili stabile laboras kaj ĝoje vivas. La haveno Piraeus jam fariĝis grava frukto de kunlabora konstruado de la Zono kaj Vojo. Ili fieras pri tio kaj fidas pri estonteco de la haveno.

Xi diris, ke li tre ĝojas viziti la havenon Piraeus, kaj rimarkis, ke la ĉina iniciato Zono kaj Vojo estas ne alvoko kaj legendo, sed sukcesa praktiko kaj elstara realo. La iniciato Zono kaj vojo persistas en komuna interkonsento, komuna konstruado kaj komuna divido, ĉiuj flankoj kune tenas respondecojn kaj kundividas fruktojn.

Mitsotakis diris, ke kiam Grekio alfrontis ŝuldan krizon, Ĉinio helpis grekan popolon. Grekio profunde komprenas veran signifon de la vorto "amiko". La projekto de la haveno Piraeus estas reciprokprofita kaj forte akcelas revigliĝon kaj socian disvolviĝon. Grekio volas kune klopodi kun Ĉinio, por pligrandigi kaj plifortigi la projekton kaj fari ĝin modelo de kunlabora konstruado de la Zono kaj Vojo.

Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, lunde vizitis Benaki-Muzeon en centra Ateno, sub la akompano de Vlassia Pavlopoulou-Peltsemi, edzino de greka prezidento Prokopis Pavlopoulos.

Peng aŭskultis la enkondukon de la historio kaj kolektoj de la muzeo kaj rigardis skulptaĵojn, pentraĵojn, kostumojn kaj aliajn artaĵojn de antikva Grekio.

La portugallingvaj versioj de la filmoj Literaturaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping kaj Ni Marŝas sur la Larĝa Vojo estas elsendataj en la ora tempo de novaĵa kanalo kaj arta kanalo de la brazila komunikila grupo Flagistoj ekde la 11a de novembro, okaze de la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la lando.

Shen Haixiong, direktoro de Ĉina Komunikila Grupo diris en la malferma ceremonio, ke tiu ĉi jaro markas 45an datrevenon de establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo, kaj la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj senĉese profundiĝas sub gvidado de la du ŝtatestroj, kio fariĝis ekzemplo de sud-suda kunlaboro. Tiuj du filmoj malfermos fenestron al la brazila popolo por kompreni Ĉinion kaj senti grandegajn ŝanĝiĝojn de la antikva lando dum la pasintaj 70 jaroj kaj viglecon de la ĉina popolo en la nova epoko.

João Doria, estro de la brazila provinco Sanpaŭlio, diris en sia parolado, ke la amikeco inter Brazilo kaj Ĉinio enkorpiĝas ne nur en ekonomio kaj komerco, kaj la brazila popolo volas pli multe kompreni Ĉinion. Li kredis, ke la du filmoj povos akceli interŝanĝojn kaj amikecon inter la du popoloj.

Tiutage estis ankaŭ malfermita la programo de televidaj novaĵoj Ĉinaj Rakontoj, kiu estas produktita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la brazila komunikila grupo Flagistoj. La programo temas pri interesaj novaĵoj en kampoj de la ĉina ekonomio kaj socio kaj celas vere kaj amplekse montri Ĉinion en la nova epoko.

Donitaĵoj publikigitaj de la organiza komitato montras, ke en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, usonaj entreprenoj okupis la plej grandan areon per 47 500 kvadrataj metroj da eksponejo por 192 firmaoj, kvankam la nombro de usonaj firmaoj ne estis la plej granda. Unuopaj usonaj firmaoj okupis relative grandajn standojn. Altranguloj de multaj usonaj firmaoj gvidis la teamojn al la ekspozicio. Ĉio ĉi montris grandan altiron de la ekspozicio kaj la ĉina merkato por usonaj firmaoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin