Novaĵoj (Novembro 13)

(GMT+08:00) 2019-11-13 17:12:49     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 13a de novembro, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi atingis Braziljon por la 11a Pintkunveno de BRICS-landoj; ĉefministro Li emfazis kampan akvokonservado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Braziljon por ĉeesti la 11an Pintkunvenon de BRICS-landoj.

Altrangaj oficialuloj de Brazilo varme bonvenigis prezidanton Xi Jinping kaj lian edzinon Peng Liyuan en la flughaveno.

Ding Xuexiang, Yang Jiechi, Wang Yi, He Lifeng kaj aliaj akompanantoj kune atingis Braziljon.

De la 10a ĝis la 12a de novembro ĉina prezidanto Xi Jinpng faris ŝtatan viziton al Grekio. Li renkontiĝis kun prezidento Prokopis Pavlopoulos kaj ĉefministro Kyriakos Mitsotakis respektive kaj interŝanĝis kun ili opiniojn pri la duflankaj rilatoj kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo. Vasta konsento estis atingita inter la du flankoj. Diversaj rondoj de Grekio donis grandan atenton al la vizito de Xi kaj pozitive taksis atingojn de ĉina-greka kunlaboro.

George N. Tzogopoulos, fakulo pri internaciaj demandoj kaj direktoro de la eŭropa-ĉina programo en la Internacia Centro por Eŭropa Trejnado, diris dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo en Ateno, ke la vizito de prezidanto Xi kun grava signifo komunikas pozitivan informon pri granda graveco donita de Ĉinio al disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj injektos novan movforton en ĉina-grekan pragmatan kunlaboron.

La 11a kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj okazos de la 13a ĝis la 14a de novembro en la brazila ĉefurbo Braziljo, kun la temo "ekonomia kresko forĝos novigeman estontecon". Okaze de la alveno de la dua ora jardeko de la mekanismo de BRICS-kunlaboro, malfermo, novigado kaj disvolvado restas ĉefaj apogpunktoj de kunlaboro kaj konverĝaj punktoj por BRICS-landoj en la venontaj kvin jaroj.

En la unua ora jardeko, la mekanismo de BRICS-kunlaboro, kiu inkluzivas kvin emerĝantajn ekonomiojn en Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj Eŭropo, atingis rimarkindajn rezultojn. La ekonomio de la kvin landoj kreskis je 179%, kaj ilia komero kreskis je 94%. La kvin landoj, kiuj okupas proksimume trionon de la monda ekonomio, konsistigas pli ol 50% da kontribuo al la monda ekonomia kresko. Ili okupas 13,24% de la akcirajton de la Monda Banko kaj 14,91% da kvoto de la Internacia Mona Fonduso. Atingoj de la Nova Disvolva Banko kaj krizokaza mondepona disaranĝo de BRICS alportis efektivajn profitojn kaj senton de akiro al pli ol 30 miliardoj da loĝantoj de la kvin landoj kaj pliigis la parolrajton de emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj en internacia politika kaj ekonomia regado.

En la dua ora jardeko, BRICS-landoj devas fortigi unuiĝon kaj kune akceli profundan ŝanĝiĝon de la tutmonda regada sistemo, kontribuante por traktado de deficito de disvolvado kaj regado.

Unue, BRICS-landoj devas persisti en kunlaboro kaj komuna gajno kaj konstrui malferman ekonomion, kaj due, ili devas subteni la gvidadon de novigo, serĉi novajn disvolvajn oportunojn.

En la venontaj dek jaroj, rapidiĝos la ŝanĝoj de nova kaj malnova ekonomiaj kinet-energioj, la internacia strukturo kaj la proporcio de fortoj, kaj la tutmonda regada sistemo estos reformita. Se BRICS-landoj adaptiĝos al la ĝenerala tendenco de la epoko, firme kaptos okazon de disvolvado, kaj unuiĝos al traktado de defioj en la dua ora jardeko, ili certe povos realigi sian disvolviĝon kaj ludos pli grandan rolon por konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang emfazis la gravecon akceli la altnivelan konstruadon de projektoj de akvokonservado de kampoj por firmigi la agrikulturajn fundamentojn de la lando.

En instrukcio al nacia telekonferenco pri konstruado de akvokonservaj projektoj marde, Li diris, ke la konstruado de projektoj de akvokonservado de kampoj estas ŝlosila por certigi la agrikulturan produktkapablon, nutraĵan sekurecon kaj disvolvadon de moderna agrikulturo de Ĉinio.

La ĉefministro alvokis komenci aron da gravaj akvokonservaj projektoj kiel eble plej frue por altigi la kapablon de la agrikultura sektoro preventi kaj rezisti katastrofojn.

Vicĉefministro Hu Chunhua ĉeestis la konferencon, dirante, ke projektoj de kampa akvokonservado estas nemankigeblaj por atingi la celon ekspluati miliardojn da muoj (67 milionoj da hektaroj) da altnivelaj kampoj antaŭ 2022 kun fidinda grenprodukta kapablo de 500 miliardoj da kilogramoj.

Merkrede la dokumenta filmo nomata Plej Grandioza Naskiĝtaga Celebrado okaze de la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko estos elsendata de dokumentfilma kanalo de Ĉina Komunikila Grupo, Usona Nacia Geografia Kanalo, pluraj satelit-televidaj stacioj kaj enretaj videoretpaĝaroj.

Marde en Pekino okazis gazetara konferenco de la dokumenta filmo, kiu estis projektita de la Diskoniga Departemento de la Kominista Partio de Ĉinio kaj kunlabore produktita de Ĉina Internacia Komunikila Centro, Usona Nacia Geografia Kanalo kaj ITV Medio de Britio. Laŭ konigo, per internacia versio, la dokumenta filmo fokusiĝas al eksciitaj momentoj de la celebrado de la 70a datreveno de la Ĉina Popola Respubliko, retrorigardas elstarajn atingojn de nova Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj montras viglan estontecon en la nova epoko.

La dua Pariza Forumo pri Paco malfermiĝis marde en la franca ĉefurbo Parizo. La ĉeestantoj diskutos pri kiel plibonigi tutmondan regadon, subteni multflankecon kaj konservi biologian diversecon, kaj akceli novigeman solvon al tutmondaj defioj.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris en la malferma ceremonio, ke nun la internacia sistemo alfrontas senprecedencan krizon; iuj gravaj landoj sekvas unuflankecon; kaj oni devas rekte rigardi kaj solvi demandojn de iuj internaciaj institucioj kun neklaraj celoj kaj malfortigita aŭtoritato. Li akcentis, ke la Pariza Forumo pri Paco kunvokas registarojn, neregistarajn organizojn kaj societojn al kunveno por trakti novajn defiojn de loĝantaro, klimato kaj teknologio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin