Fokusoj de la Semajno (Nov. 15)

(GMT+08:00) 2019-11-15 09:36:15     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Lunde en Ateno, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia greka paralelulo Prokopis Pavlopoulos konsentis kontribui saĝecon de antikvaj civilizacioj orienta kaj okcidenta por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

La du ŝtatestroj konsentis dum sia renkontiĝo firmigi politikan reciprokan fidon, profundigi praktikan kunlaboron kaj antaŭenigi dialogon inter civilizacioj. Xi diris, ke li resonas kun la greka prezidento ĉiufoje, kiam ili interparolas, kaj ke Ĉinio resonas kun Grekio ĉiufoje, kiam la du flankoj komunikiĝas.

La ĉina prezidanto faris kvar-punktan proponon, dirante, ke unue, Ĉinio kaj Grekio devas starigi ekzemplon de amikeco, reciproka fido, reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj; due, la du landoj devas starigi ekzemplon, kiu antaŭenigas ĉina-eŭropan kunlaboron kun malferma kaj praktika maniero; trie, la du landoj devas starigi ekzemplon de kulturaj interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter civilizacioj; kaj kvare, Ĉinio kaj Grekio devas starigi ekzemplon de kunordigo kaj kunlaboro por protekti multflankecon.

Pavlopoulos diris, ke la greka popolo havas naturan afinecon al la ĉina popolo, ĉar Grekio kaj Ĉinio estas landoj kun antikvaj civilizacioj. Grekio ĝojas vidi, ke la Ĉina Popola Respubliko akiris rimarkindajn atingojn de post sia fondiĝo antaŭ sep jardekoj. Li aldonis, ke Grekio kaj Ĉinio ambaŭ sekvas la principojn, ke diversaj civilizacioj serĉas komunan punkton, rezervante diferencojn, lernas unu de alia, realigas komunikadon kaj dialogon kaj kunekzistas pace.

La 11a kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj okazis de la 13a ĝis la 14a de novembro en la brazila ĉefurbo Braziljo, kun la temo "ekonomia kresko forĝos novigeman estontecon", malfermante la duan oran jardekon de la mekanismo de kunlaboro inter BRICS-landoj.

En la unua ora jardeko, la mekanismo de BRICS-kunlaboro, kiu inkluzivas kvin emerĝantajn ekonomiojn en Azio, Afriko, Latin-Ameriko kaj Eŭropo, atingis rimarkindajn rezultojn. La kvin landoj faris pli ol 50% da kontribuo al la monda ekonomia kresko. Ili okupas 13,24% de la akcirajton de la Monda Banko kaj 14,91% da kvoto de la Internacia Mona Fonduso. Atingoj de la Nova Disvolva Banko kaj krizokaza mondepona disaranĝo de BRICS alportis efektivajn profitojn kaj senton de akiro al pli ol 30 miliardoj da loĝantoj de la kvin landoj kaj pliigis la parolrajton de emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj en internacia politika kaj ekonomia regado.

En la dua ora jardeko, BRICS-landoj devas fortigi unuiĝon kaj kune akceli profundan ŝanĝiĝon de la tutmonda regada sistemo, kontribuante por traktado de deficito de disvolvado kaj regado. Unue, BRICS-landoj devas persisti en kunlaboro kaj komuna gajno kaj konstrui malferman ekonomion, kaj due, ili devas subteni la gvidadon de novigo, serĉi novajn disvolvajn oportunojn.

La vendoj en TMall okaze de la Tago de Ĉinaj Gefraŭloj atingis 268,4 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 38,3 miliardoj da usonaj dolaroj) lunde.

Laŭ Alibaba, posedanto de la elektronik-komerca platformo TMall, pli ol 22 000 eksterlandaj markoj el 200 landoj kaj regionoj partoprenis en ĉi-jara ret-aĉeta festivalo. La elektronik-komerca giganto lanĉis la jaran propagandon de interreta aĉetado en la 11a de novembro 2009, la tago festata de multaj ĉinaj junuloj kiel la Tago de Gefraŭloj. La dato estis elektita, ĉar la duobla dekunuo (11-11) similas al kvar "nudaj bastonoj", la ĉina termino por fraŭlo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin