Novaĵoj (Novembro 15)

(GMT+08:00) 2019-11-15 17:12:25     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 15a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto vokis BRICS-landojn defendi multflankecon; Ĉina sendito urĝis klopodojn por bonigi humanecan situacion en Sirio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis BRICS-landojn surŝultrigi siajn devojn por defendi kaj praktiki multflankecon.

Xi faris la vokon dum sia parolado titolita "Kune Klopodi por Nova Ĉapitro en BRICS-Kunlaboro" en la 11a pintkunveno de BRICS-landoj, la bloko de emerĝantaj merkatoj, kiu inkluzivas Brazilon, Rusion, Hindion, Ĉinion kaj Sud-Afrikon.

Xi rimarkigis, ke la pintkunveno estas okazigita en la momento, kiam okazas gravaj ŝanĝiĝoj en la monda ekonomio kaj internacia situacio. La nova teknologia revolucio kaj industria transformado estas en plena disvolvado, kaj la nerezistebla leviĝo de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj injektas grandan impulson en la reformon de la tutmonda sistemo de ekonomia regado. Tamen estas ankaŭ maltrankviligaj demandoj. Li aludis leviĝantajn protektismon kaj unuflankecon, pli grandan deficiton de regado, disvolvado kaj konfido, kaj pliiĝantajn necertecojn kaj malstabiligajn faktorojn en la monda ekonomio.

La ĉina prezidanto akcentis, ke fronte al profundaj ŝanĝiĝoj malofte videblaj en jarcento, BRICS-landoj devas kapti la tendencon de la epoko, respondi al la voko de la popolo kaj surŝultrigi siajn respondecojn. Li diris, "Ni devas resti fidelaj al nia firma promeso pri disvolvado kaj plifortigi solidarecon kaj kunlaboron por la bonfarto de nia popolo kaj por la disvolviĝo de nia mondo."

Xi faris tri-punktan proponon, dirante, ke unue, BRICS-landoj devas kune klopodi por nutri sekurecan medion de paco kaj stabileco; due, tiuj landoj devas serĉi pli grandajn disvolvajn perspektivojn per malfermo kaj novigo; kaj trie, ili devas antaŭenigi reciprokan lernadon per interpopolaj interŝanĝoj kaj alporti interpopolajn interŝanĝojn al pli grandaj amplekso kaj profundo.

Ĵaŭde en la brazila ĉefurbo Braziljo, prezidanto Xi renkontiĝis kun sia sud-afrika paralelulo Matamela Cyril Ramaphosa.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Afriko kiel ĉefaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj, ambaŭ alfrontas gravajn taskojn pri disvolvado de ekonomio kaj plibonigo de popola vivteno enlande, kaj firme protektas multflankecon kaj oponas unuflankajn kaj hegemoniajn agojn internacie. Li diris, ke Ĉinio volas strikte kunlabori kun Sud-Afriko por firme subteni kaj disvolvi la ĉina-sudafrikan ampleksan strategian partnerecon. Li akcentis, ke la du flankoj devas subteni strategian komunikadon, intensigi interŝanĝojn inter politikaj partioj kaj tiujn pri spertoj en regado, subteni kaj kompreni unu la alian pri demandoj koncernaj al kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj kaj firmigi la specialan amikecon kaj altan reciprokan fidon inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kiel kamaradoj kaj fratoj.

Ramaphosa diris, ke Sud-Afriko admiras la grandajn atingojn akiritajn de la ĉina popolo sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, firme apogas la disvolviĝon kaj fortiĝon de Ĉinio, rezolute oponas unuflankajn agojn de iuj landoj kontraŭ Ĉinio kaj maljustan traktadon al ĉinaj firmaoj kaj subtenas la klopodojn de Ĉinio por protekto de suvereneco kaj leĝaj rajtoj kaj interesoj.

Prezidanto Xi diris, ke nun la plej urĝa tasko por Honkongo estas fini perforton kaj kaoson kaj restarigi ordon.

Xi reasertis la klaran starpunkton de la ĉina registaro pri la situacio en Honkongo ĵaŭde, kiam li ĉeestis la 11an pintkunvenon de BRICS-landoj en la brazila ĉefurbo Braziljo. Li diris, ke kontinuaj gravaj krimoj de ekstrema perforto serioze tretis la leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon de Honkongo kaj grave defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". Li aldonis, ke la centra registaro plu firme subtenos la leĝan regadon de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono sub la gvidado de Carrie Lam, leĝplenumon de la honkonga polico kaj la baton de la honkongaj justicaj institucioj kontraŭ perfortaj krimoj.

Ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) Carrie Lam marde nomis la perfortulojn, kiuj intencis paralizi Honkongon per perturbo de trafiko, ekstremaj egoistoj.

Perfortuloj perturbis la matenan veturadon marde en la dua sinsekva tago en Honkongo, blokante vojojn kaj obstrukcis fervojajn relojn en diversaj distriktoj.

En regula gazetara konferenco, Lam kondamnis la egoismajn agojn, dirante, ke la intenco de la perfortuloj estas malfunkciigi la tutan Honkongon. Lam ankaŭ esprimis sian respekton al la honkongaj loĝantoj, kiuj ne cedis al perfortaĵoj kaj plu iris al laboro kaj lernejo malgraŭ obstakloj en transportado. Ŝi aldonis, ke la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono klopodas ripari difektitajn publikajn instalaĵojn kaj liveri sekuran kaj ordan vivmedion al la publiko kiel eble plej baldaŭ.

La ĉefadministranto esperis, ke universitatoj kaj lernejoj en Honkongo konsilos al studentoj ne partopreni en perforto.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco Gao Feng diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke la ŝtata vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Grekio injektis grandan impulson por profundigi reciprokprofitan ekonomian kaj komercan kunlaboron inter la du landoj.

Gao diris, ke dum la vizito de Xi, koncernaj departementoj de la Ministerio de Komerco respektive subskribis kun la greka flanko dokumentojn de komerca kaj investa kunlaboro. Entreprenoj de la du landoj subskribis ses komercajn kontraktojn kun la valoro de proksimume 900 milionoj da usonaj dolaroj, kiuj ampleksas havenon, loĝistikan servon, financon kaj energion. La du landoj pliprofundigis pragmatan kunlaboron en komerco kaj investo, infrastruktura konstruado kaj aliaj kampoj.

Gao aldonis, ke la ĉina flanko volas labori kun la greka flanko por bone efektivigi gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, plifortigi kunordigon de disvolvaj strategioj, akceli konuman konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj antaŭenigi kunlaboron en trafiko, energio, informadiko kaj telekomuniko, financo kaj turismo.

La Sekureca Konsilio de la UN ĵaŭde okazigis publikan kunvenon pri humaneca situacio en Sirio. Konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN Zhang Jun emfazis en parolado, ke oni devas fari tutecan planadon kaj preni ampleksajn rimedojn por trakti la humanecan demandon de Sirio.

Zhang diris, ke ankoraŭ granda nombro da homoj en Sirio bezonas humanitaran helpon, ĉar la multjara konflikto kadukigis la lokan infrastrukturon, kaj la lando urĝe bezonas nutraĵojn kaj medicinaĵojn. Li diris, ke militaj operacoj en nordorienta Sirio pliigis la fragilecon de la humaneca situacio, kaj kontinua konflikto havas negativan influon sur humanitaran agadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin