Liu Junzhou en la te-ĝardeno en Chakva
Oni diris, ke ĉina teo estis plej frue transportita de huj-oj al la Centra Azio en la 6-a jarcento, kaj poste transportita de mongoloj al Rusio en la 9-a jarcento. En la Yuan-dinastio (1271 - 1368) mongoloj faris ekspedicion al Rusio, samtempe kunportis al Rusio la ĉinan civilizacion. En la Ming-dinastio (1368 – 1644) granda kvanto da ĉina teo estis eksportita al Rusio. En la jaro 1638 la moskva speciala sendito Vasily Starekov (Василий Старков) kunportis al la rusa caro ĉirkaŭ kvar pudojn da ĉina teo, donacita de mongola ĥano.
En la jaro 1675 la caro sendis delegacion al Ĉinio. Reveninte oni detale priskribis ĉinan teon en sia raporto.
„Teo estas nek arbo nek herbo. Ĝi kreskas kun nombro da maldikaj branĉoj kaj flavetaj floroj. Somere, ĝi floras kaj odoras malforte, sekvas verdaj faboj, kiuj poste turniĝas al nigraj. La sekigitaj folioj estas longtempe konservataj en seka loko, kiam ili estas metitaj en boligitan akvon, ili denove verdiĝas, etendiĝas kaj plenas je densa aromo. Se vi kutimiĝas al la trinkaĵo, vi povas pli bone apreci ĝian guston kaj aromon. Ĉinoj tre ŝatas tiun ĉi trinkaĵon. Teo ofte ludas la rolon de medikamento, tial tage kaj nokte ĉinoj trinkas teon kaj per teo regalas gastojn."
La raporto estas la plej frua kaj plej delikata noto pri ĉina teo en Rusio.
En la jaro 1689 Ĉinio kaj Rusio subskribis La Traktato de Nerchinsk (《尼布楚条约》Нерчинский договор), de tiam ĉina teo estis transportata de Zhangjiakou en la ĉina provinco Hebei al Rusio survoje tra Mongolio.
En la jaro 1727 la rusa carino ekspedis senditon al Pekino kaj petis establi la komercajn rilatojn kun Ĉinio, rezulte Ĉinio kaj Rusio subskribis kontrakton pri komerco. Sekve, en sia landlima malgranda vilaĝo Rusio projektis kaj pagis por konstrui komercan zonon, tiu ĉi estas la fama Chakva. La nomo Chakva devenis de la mongola lingvo kaj signifas la lokon kun teo. En la jaro 1824 la tea komerco en Chakva atingis la pinton. En la 40-aj jaroj de la 19-a jarcento, kostis ses rublojn la transportado de teo po pudo de Chakva al Moskvo, sed kostis nur tridek ĝis kvardek kopekojn la transportado de teo po pudo de Guangdong de Ĉinio al Londono de Britio, tamen la distanco estis pli longa ol de Chakva al Moskvo.
En la mezo de la 19-a jarcento, la rusaj instanco kaj teaj komercistoj provis enkonduki ĉinan te-arbon al Rusio. Ili unue elektis la bordon ĉe la Nigra Maro, kie la klimato similis al tiu en la ĉina suda te-produktejo, kaj provis plantadon de te-arboj tie.
En la jaro 1888, s-ro Popov (Попов), la direktoro de la tea komerca kompanio Popov (Чайная компания Попова), venis al Ĉinio por esplori ĉinajn teknikojn de te-arba plantado. Li sinsekve vizitis la urbon Ningbo kaj aliajn urbojn, komprenis plantadon de te-arboj kaj prilaboradon de te-folioj, post la esploro li profunde konis la gravecon de teknikoj.
Kelkajn jarojn poste, al Rusio Popov aĉetis centojn da pudoj da te-semoj kaj dekmilojn da teaj plantidoj, engaĝis pli ol dek ĉinajn fakulojn por ke ili instruu teknikojn al rusoj. Inter ili s-ro Liu Junzhou (刘峻周) estis la ĉefo.
Liu Junzhou (1870 - 1939) naskiĝis en la ĉina provinco Guangdong. En sia juneco sekvinte sian onklon li lernis teajn teknikojn en la ĉina urbo Ningbo, kaj tie li renkontiĝis kun Popov kaj poste decidis planti te-arbojn en Gruzio. Unu el la kvina generacio de Liu Junzhou s-ro Liu Hao (刘浩) faris en sia artikolo skizon pri la praavo Liu Junzhou. Li diris:
Mia familio originas en la urbo Zhaoqing de la suda provinco Guangdong. Mia praavo nomiĝis Liu Junzhou, kiu naskiĝis en la jaro 1870. Liaj prauloj faris militajn meritojn, precipe lia patro mortis en batalo en la provinco Guangxi antaŭ lia naskiĝo, pro tio la imperiestro donis al li edikton kaj ordonis, ke Liu Junzhou servu en armeo kaj daŭrigu la oficon de sia patro, tial en sia neplenaĝo li ricevis salajron.
La patrino de Liu Junzhou naskiĝis en granda klerula familio, kiu sin vivtenis per teo. Ĉiu infano en la familio vizitis familian lernejon kaj lernis sciojn, inkluzive de la patrino, ŝi estis bone edukita.
Liu Junzhou estis solfilo, de infaneco li lernis de sia patrino kaj al li plaĉis tutvive praktikado de uŝu-o kaj rajdo de ĉevalo. Li eĉ sin nomis „fano de ĉevalo en la fino de la mondo", ĉar li vojaĝis malproksimen de la patrolando. Viglis revoluciaj ondoj en Guangdong fine de la Qing-dinastio. Multaj amikoj de Liu Junzhou partoprenis en la revolucio, ankaŭ li monsubtenis la Ĉinan Revolucian Ligon (同盟会). Lia patrino timis, ke la registaro de la Qing-dinastio arestos lin, tial postulis lin foriri de Guangdong kaj ne sin ekzerci plu en uŝu-o. Dank' al sia onklo li venis al la provincoj Jiangsu kaj Zhejiang kaj komencis sian lernadon de teknikoj de te-plantado kaj de administrado de te-vendado.
La loko menciita en la skizo, kie Liu Junzhou lernis te-teknikojn, estas la urbo Ningbo. Liu Junzhou travivis kvin jarojn tie, ĉiujare du ĝis tri monatojn Liu Junzhou restis hejme kaj aliajn monatojn li estis en la fabriko de teo. En la unuaj tri jaroj li servis kiel lernanto kaj du postajn jarojn li laboris kiel asistanto de la direktoro de la fabriko. Ĝuste dum tiu ĉi periodo rusaj komercistoj pli urĝe bezonis ĉinan teon.
Meze de la 19-a jarcento la rusaj instanco kaj komercistoj intencis enkondukon de ĉinaj te-arboj al Rusio. Ili unue elektis la bordon ĉe la Nigra Maro, ĉar tie la klimato similis al tiu en la ĉina te-produktejo. Ili provis plantadon de te-arboj tie. Laŭ notoj, en la jaro 1847 la kaŭkaza gubernatoro Wurotzov (Воронцов) ordonis provi plantadon de te-arboj en la botanika ĝardeno en la havenurbo Kherson ĉe la bordo de la Nigra Maro, kaj pro tio komenciĝis la plantado de te-arboj en Rusio. Sed pro teknikaj kaj aliaj kialoj, rusoj, kiuj neniam vidis te-arbojn, ne kapablis en plantado kaj ne ricevis bonan rikolton. Sed tio ne reduktis la entuziasmon de rusoj. En la jaro 1884 en la urbo Peterburgo okazis internacia konferenco pri botanika ĝardenkulturo, iu agronomo faris prelegon pri kultivo de te-arboj, kio kaŭzis fortan intereson de ĉeestantaj komercistoj. En tiu ĉi bazo Popov renkontiĝis kun la onklo de Liu Junzhou, kaj dank' al la onklo Popov konatiĝis kun Liu Junzhou, ĵus dek-ok-jara. Liu Junzhou donis profundan impreson al Popov. Printempe de la jaro 1893, Popov refoje venis al Ĉinio kaj refoje esploris la produktadon de teo en la ĉina sudo. Ĉifoje li oficiale invitis Liu kaj proponis al li krei aferojn de te-plantado en Kaŭkazio. Tion notis Liu Junzhou en sia rememoro Miaj kvindek jaroj de vivo kaj laboro (《我生活劳动的五十年》):
Mi volonte akceptis la proponon. La nova lando allogis min. Tie mi estos pioniro de te-plantado. Ricevinte mian jesan promeson, Popov komisiis min aĉeti milojn da kilogramoj da te-semoj kaj dekmilojn da te-plantidoj por lia estonta te-ĝardeno. Fine dek du personoj decidis iri: interpretisto mia, dek ĉinoj, kiuj lertis en teknikoj pri te-plantado kaj te-farado, ankaŭ mi mem. Ni subskribis la trijaran interkonsenton kun Popov.
Novembre de la jaro 1893, Liu Junzhou kaj la sekvantoj atingis Kaŭkazion. En la unuaj tri jaroj ili konstruis unu grandan varmejon por kultivi te-plantidojn, en la ĉirkaŭ 87.2 hektaroj da areo plantis te-arbojn kaj laŭ la ĉina formo fondis la rusan unuan te-fabrikon. Ili aĉetis diversajn apartajn maŝinojn kaj uzis lokajn krudmaterialojn en produktado de teo. En la tria jaro ili rikoltis centon da pudoj da verdaj te-folioj kaj mane produktis la unuan amason da teo. Liu Junzhou poŝtsendis la teon al Popov, kiu restis en Moskvo. Popov estis ege kontenta. La sukceso ankaŭ kaŭzis sensacion en Rusio.
Kiam la trijara interkonsento limdatiĝis, Liu decidis resti kaj labori plu. Komisiita de Popov li revenis al Ĉinio, aĉetis novan kvanton da te-plantidoj kaj te-semoj. Maje de la jaro 1897 li gvidis al la urbo Batumi la tutan familion, inkluzive de siaj patrino, edzino, pli juna fratino, kvinjara filo kaj ĵus naskita filino. Ankaŭ dek du laboristoj kaj iliaj familianoj sekvis lin.
En la jaro 1900 okazis en Parizo de Francio la Monda Industria Foiro. Estis atentataj rafinite pakitaj te-folioj faritaj en Hindio, Cejlono (la nuna Srilankao), Rusio…. Tiam Ĉinio invadata de la oklanda alianca armeo, ne partoprenis. Rezulte la teo farita en la fabriko de Liu Junzhou apartena al la rusa kompanio de Popov gajnis la unuan premion kaj Popov ricevis oran medalon, ĉar lia kompanio produktis la monde plej bonkvalitan teon.
En la jaro 1901 rekomendita de rusa agrikultura ministro Yermolov (Ермолов) kaj agronomo de reĝa biena administracio H. H. Clingen (Иван Николаевич Клинген), Liu Junzhou komencis servadon kiel la direktoro de la te-fabriko en Chakva. Samjare lia patrino forpasis pro malsano kaj estis entombigita en la te-ĝardeno en Chakva. Post sia ĉirkaŭ dekjara laborado por la reĝa bieno Liu Junzhou estis premiita je Stanislava Terciara Medalo. Poste la reĝa biena administracio proponis al li aliĝi al la rusa ŝtataneco kaj promesis al li altrangan ofican postenon. En sia rememoro Liu Junzhou skribis: „Mi dankis lin pro la zorgo, sed kiel patrioto mi rifuzis lian bonkorecon."
Te-plukistinoj en la te-ĝardeno en Chakva, 1910.
Nun ekzistas du notoj pri la itinero de Liu Junzhou. La unua diras, ke per ŝipo Liu Junzhou komencis sian vojaĝon de Ningbo al Kantono, poste sinsekve tra la Hindia Oceano, Ruĝa Maro, Sueza Kanalo, Mediteraneo, kaj fine tra la Nigra Maro atingis Gruzion. La survojaj pejzaĝoj kaj vidindaĵoj estis abundaj kaj riĉaj. Liu Junzhou registris la diverslokajn pejzaĝojn kaj kutimojn artikole.
La alia noto diras, ke la itinero de Liu Junzhou komenciĝis de Kantono. La rememoro de Liu Junzhou ankaŭ registris lian laboron en la te-fabriko en Leizhou de la provinco Guangdong, kaj la rilatojn inter lia familio kun la urbo Hankou de la ĉina provinco Hubei. Laŭ la moderna historio de teo, intime rilatis la provinco Hubei kun la rusa te-industrio.
Ningbo kaj Kantono same estis la gravaj komercaj urboj, same intime rilatis al la juna Liu Junzhou. Laŭ plantado de te-arboj, Ningbo estis la unua rekomendita loko. Ĉar Popov siatempe unue atingis Ningbo kaj Liu Junzhou ĝuste en Ningbo lernis te-sciojn, certe li plej multe konis la staton de te-arboj, te-semoj kaj te-plantidoj en Ningbo. Tial mi konsentas la unuan itineron, ke Liu Junzhou ekvojaĝis de Ningbo. Mi analizas, ke la te-plantidoj kaj te-semoj, kunportitaj de Liu, ne venis el la sama loko, ĉar Liu certe konsideris diversajn eblajn statojn en la nekonata lando, li devis kunporti diversspecajn plantidojn kaj semojn por vidi, kiu(j) speco(j) estu taŭga(j).
Jam pasis pli ol cent jaroj de la vojaĝo de Liu Junzhou al la nordo, nun gruzoj ankoraŭ nomas Liu „Ivan Ivanovich Liu (Иван Иванович Лю)". La vilaĝo, kie li loĝis, ankoraŭ konservas la te-ĝardenon titolitan per lia familia nomo Liu. En la muzeo de la urbo Batumi estis ekspoziciata lia foto. Kaj ĉio atestas la longtempan historion kaj la honoran vojon de la ĉina teo kaj ĉinaj te-amantoj.