Novaĵoj (Novembro 19)

(GMT+08:00) 2019-11-19 16:50:13     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 19a de novembro, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina ĉefministro urĝis klopodojn por antaŭenigi akvodeturnan projekton; La 11a dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono okazis en Pekino. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde alvokis pli da klopodoj por antaŭenpuŝi sud-al-nordan akvodeturnan projekton kaj aliajn gravajn akvokonservajn projektojn.

Li, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris la rimarkojn, kiam li prezidis laborkunvenon pri pluaj penoj en la sud-al-norda akvodeturna projekto.

Li rimarkigis, ke de post la finkonstruo, la unua fazo de la orientaj kaj mezaj itineroj de la projekto ludis gravan rolon por subteni uzon de akvo en regionoj laŭ la itineroj, profitante pli ol 100 milionojn da homoj. Tamen, la nesufiĉeco de akvo kaj la malegala distribuado de akvo en diversaj regionoj restas gravaj limigoj al ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li aldonis, ke la nesufiĉeco de akvo estas severa precipe en la nordaj kaj nordokcidentaj regionoj de la lando. Li urĝis aŭtoritatojn plani kaj antaŭenpuŝi la akvodeturnan projekton per historia perspektivo kaj tuteca vidpunkto, ĉar tio helpos mildigi malsupreniran premon sur la ekonomio, akceli efikan investon, stabiligi kreskon kaj krei laborpostenojn.

Proparolanto diris, ke la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK) esprimis profundan zorgon pri la juĝdecido de la Supera Kortumo de Hongkongo rilate al la Leĝo de Krizokazaj Reguloj.

La Tribunalo de Unua Instanco de la Supera Kortumo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono decidis lunde, ke iuj kondiĉoj de la Leĝo de Krizokazaj Reguloj malkongruas kun la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj estas nevalida.

Zang Tiewei, proparolanto de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke iuj deputitoj de la Nacia Popola Kongreso esprimis fortan malkontenton pri tio, kaj ke la Konstitucio kaj la Baza Leĝo kune konsistigas la konstitucian bazon de la speciala administracia regiono. Nur la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso rajtas juĝi kaj decidi, ĉu leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono konformas al la Baza Leĝo, kaj neniu alia organo havas la rajton juĝi aŭ decidi tion

La proparolanto rimarkigis, ke laŭ Artikolo 8 de la Baza Leĝo de la speciala administracia regiono, la leĝoj antaŭe validaj en Honkongo, inkluzive de la Leĝo pri Krizokazaj Reguloj, devas esti konservataj krom tiuj, kiuj malobeas la Bazan Leĝon aŭ kiuj estis amenditaj de la leĝdona instanco de la speciala administracia regiono.

Yang Guang, Proparolanto de la Oficejo pri Honkongaj kaj Makaaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, marde esprimis fortan zorgon pri la serioza negativa socia influo de la verdikto pri juĝa reekzameno de la antimaska regularo fare de la Supera Kortumo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

Yang diris, ke en februaro 1997, koncerna decido de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso konfirmis, ke la Leĝo pri Krizokazaj Reguloj konformas al la Baza Leĝo, kaj ĝi estis adoptita kiel loka leĝo de Honkongo. La antimaska regularo estis ellaborita laŭ tiu ĉi leĝo. Nun la juĝa reekzameno faris verdikton, ke la kondiĉoj de la Leĝo pri Krizokazaj Reguloj, kiuj rajtigas al la ĉefministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono ellabori koncernan regularon laŭ la leĝo en iaj kondiĉoj, ne konformas al la Baza Leĝo, kaj ke la antimaska regularo ne konformas al la principo de proporcio. Yang diris, ke tio estas publika defio al la aŭtoritato de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso kaj al la povo donita de leĝo al la ĉefadministranto kaj estigos tre negativan socian kaj politikan influon. Li esperis, ke la registaro kaj justicaj aŭtoritatoj de la Honkonga Speciala Administracia Regiono strike plenumos siajn devojn laŭ la Baza Leĝo kaj kune surŝultrigos la respondecon fini perforton kaj kaoson kaj restarigi la ordon.

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio marde nomumis vickomisaron de la honkonga polico Tang Ping-keung polickomisaro. La nomumo estas valida ekde tiu tago.

La decido estis farita konforme al la Baza Leĝo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj surbaze de la propono kaj rekomendo de Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono.

La 11a dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono okazis lunde en Pekino. Ĉirkaŭ 50 ĉinaj kaj usonaj reprezentantoj faris diskutojn ĉirkaŭ la temo "ĉinaj kaj usonaj politikaj partioj kaj ĉina-usonaj rilatoj".

Song Tao, estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon. Song diris, ke ĉina-usonaj rilatoj faris historian progreson en la pasintaj 40 jaroj, kaj alfrontas novajn defiojn kaj elekton nun. Subteni kaj disvolvi la duflankajn rilatojn konformas al interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj kaj ankaŭ al tiuj de diversaj landoj de la mondo. Li esperis, ke la mekanismo de la dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono akcelos stabilan disvolvadon de rilatoj inter la du landoj, pli multe profitigos la du popolojn kaj kontribuos por la bela estonteco de la homaro.

Eksa usona ministro pri komerco Gary Faye Locke, eksa usona ministro pri loĝigo kaj urba disvolvado Alphonso Jackson kaj aliaj usonaj reprezentantoj diris, ke usona-ĉinaj rilatoj estas unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, kaj disvolvado de usona-ĉinaj rilatoj havas rektan influon sur la mondon. Ili akcentis, ke usona-ĉinaj rilatoj estas reciproke profitaj, kaj ke prospero de Ĉinio konformas al interesoj de Usono, kaj ankaŭ konservi la prosperon de Usono konformas al interesoj de Ĉinio.

La usona Ministerio de Komerco anoncis lunde, ke ĝi pluvalidigos provizoran licencon malstreĉantan limigojn al komercaj interkonsentoj kun la ĉina teknologia giganto Huawei por pliaj 90 tagoj.

Estis la tria fojo, ke la usona registaro permesis al la usonaj firmaoj akiri 90-tagan longigon por havi specifajn kaj limigitajn transakciojn kun Huawei, de post kiam la ĉina teknologia giganto estis metita en la Liston de Entoj pro la tiel nomata zorgo pri nacia sekureco en majo.

La ministerio publikigis 90-tagajn provizorajn licencojn en la 20a de majo kaj la 19a de aŭgusto respektive, por mildigi parton de tiuj eksportaj limigoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin