Fokusoj de la Semajno (Nov. 22)

(GMT+08:00) 2019-11-21 16:57:05     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

La 19an de novembro, la usona senato aprobis la Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo. La akto neglektas faktojn kaj veron, aplikas duoblajn normojn kaj publike intervenas en honkongajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio. Ĝi malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kondamnas kaj firme oponas la usonan konduton. Iuj usonaj politikistoj provas efektivigi long-brakan jurisdikcion. Ilia intenco certe estos vana.

Laŭ la Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo, Usono ĉiujare ekzamenos la aŭtonomecon de Honkongo por decidi, ĉu Usono plu donos specialan traktadon al Honkongo kiel sendependa dogana teritorio laŭ la Akto de Uson-Honkonga Politiko 1992, kio estas neimageble stranga. Honkongo apartenas al Ĉinio, kaj Usono ne rajtas abunde paroli pri honkongaj aferoj.

La usona ago krude enmiksiĝis en honkonajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio, serioze malobservis internaciajn leĝojn kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn kaj publike apogis la opozicion kaj radikalajn perfortajn krimulojn en Honkongo, kio denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

Dum la lastaj kvin monatoj, radikalaj, perfortaj kaj krimaj praktikoj severe minacis sekurecon kaj posedaĵojn de homoj, disturbis leĝan regadon kaj socian ordon, rompis prosperon kaj stabilecon en Honkongo kaj defiis la bazlinion de la principo "unu lando, du sistemoj". La demando, kiun Honkong alfrontas, ne estas pri homaj rajtoj aŭ demokratio, sed pri ĉesigo de perforto kaj kaoso, subteno de leĝa regado kaj restarigo de ordo kiel eble plej rapide.

La 11a dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono malfermiĝis lunde en Pekino. Ĉirkaŭ 50 ĉinaj kaj usonaj reprezentantoj faris diskutojn ĉirkaŭ la temo "ĉinaj kaj usonaj politikaj partioj kaj ĉina-usonaj rilatoj".

Song Tao, estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris paroladon. Li esperis, ke mekanismo de la dialogo de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono akcelos stabilan disvolvadon de rilatoj inter la du landoj, pli multe profitigos la du popolojn kaj kontribuos por la bela estonteco de la homaro.

La usonaj delegitoj, inkluzive de eksa usona ministro pri komerco Gary Locke, kiel reprezentanto de la Demokratia Partio, kaj eksa usona ministro pri loĝado kaj urba disvolviĝo Alphonso Jackson, kiel reprezentanto de la Respublikana Partio, diris, ke stabila disvolviĝo de la duflankaj rilatoj profitigas la du popoloj, kaj ili volas ludi pozitivan rolon por subteni aktivan komunikadon kaj sinceran dialogon kun la ĉina flanko, kaj trovi manierojn konvene trakti konfliktojn kaj malkonsentojn kaj akceli disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Donitaĵoj lunde publikigitaj de la Ministerio de Komerco montris, ke la enfluo de fremda rekta investo en la ĉinan ĉefteron pliiĝis je 6,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 752,41 miliardoj da juanoj en la unuaj dek monatoj de la kuranta jaro.

Laŭ prezo de la usona dolaro, la enfluo de fremda rekta investo kalkuliĝis al 110,78 miliardoj da dolaroj dum la periodo, pli multe je 2,9% ol la sama periodo de la lasta jaro. La enfluo de fremda rekta investo en oktobro atingis 69,2 miliardojn da juanoj, je 7,4% pli multe kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin