Usono humiligas sin per duoblaj normoj

(GMT+08:00) 2019-11-21 19:28:33     Redaktoro:Yu

La tiel omata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo de 2019, lastatempe adoptita de la usona senato intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj serioze malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn. Ĉinio forte kondamnas kaj firme oponas la movon de Usono. Homoj kun akrevidaj okuloj scias, ke la tiel nomata akto ne temas pri demokratio nek pri homaj rajtoj, sed estas por kuraĝigi radikalajn perfortulojn kaj malordigi Honkongon. Tia hegemonia ago de longbraka jurisdikcio estas kondamnita al malsukceso kaj reflektas la usonan agmanieron de duoblaj normoj.

Usono kiel la unika superpotenco de la mondo praktikas hegemonion kaj politikon de forto sub la ŝildo de demokratio, libereco kaj homaj rajtoj en siaj eksterlandaj aferoj. En la pasintaj pli ol 20 jaroj, Usono lanĉis aŭ provokis plurajn militojn, kreante humanitarajn katastrofojn en Balkanio, Mez-Oriento, Afganio kaj Sirio, kion abomenas la internacia komunumo.

En la pasintaj kvin monatoj de post la eksplodo de protestoj kontraŭ amendo al la Regularo pri Fuĝintaj Krimuloj en Honkongo, Usono denove uzis la artifikon de duoblaj normoj. Usonaj politikistoj fermis siajn okulojn antaŭ atakoj kaj vandalismo de radikalaj protestantoj, kaj eĉ aparte renkondiĝis kun aktivuloj de "honkonga sendependeco" por doni subtenon. Ili kritikis la honkongajn policanon, kiuj rigore plenumis sian devon, pri misuzo de forto.

Antaŭ nelonge en la hispana kataluna aŭtonoma regiono okazis kontraŭleĝaj aktivadoj similaj al tiuj en Honkongo. Perfortaj pretestantoj blokis flughavenojn, obstrukcis vojojn, detruis butikojn, faris incendiojn kaj intense konfliktis kun polico, senbride pretendante agi kiel Honkongo. Sed pri tiaj agoj silentis la usona registaro, kiu ĉiam fihelpis perfortulojn en Honkongo. Do, ni demandu, kiel Usono ne plu svingis la flagon de libereco kaj demokratio por subteni tiujn perfortulojn.

Honkongo estas parto de Ĉinio. Ĉiuj kun objektiva vidpunkto povas fari ĝustan juĝon pri demokratio, homaj rajtoj kaj libereco en Honkongo. En la pasintaj jaroj, Honkongo ĉiam rigore efektivigis la principon "unu lando, du sistemoj", la politikon "honkonganoj administrantaj Honkongon" kaj altan aŭtonomecon laŭ la Baza Leĝo, kaj honkonganoj ĝuis pli vastan demokration kaj liberecon ol iam ajn antaŭe.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin