Novaĵoj (Novembro 21)

(GMT+08:00) 2019-11-21 16:28:34     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de novembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio protestas kontraŭ adopto de Honkong-rilata akto fare de la usona senato; Ĉina ĉefministro kunvenis kun gvidantoj de internaciaj institucioj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Ma Zhaoxu marde alvokis William Klein, provizoran aferŝarĝiton de la usona ambasadorejo en Ĉinio, por esprimi fortan proteston kontraŭ la adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona senato.

Ma diris, ke Honkongo estas parto de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio, kiuj toleras nenian intervenon de iu ajn registaro aŭ ekstera forto. Li diris, ke adopto de la akto serioze malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, kaj Ĉinio forte urĝas la usonan flankon tuj preni efikajn rimedojn por malebligi, ke la akto fariĝu leĝo, kaj tuj ĉesigi intervenon en honkongajn aferojn kaj aliajn internajn aferojn de Ĉinio, alie Ĉinio prenos fortajn kontraŭrimedojn, kaj la usona flanko devas preni sur sin la respondecon pri ĉiuj sekvoj.

Ma emfazis, ke la ĉina registaro havas neskueblan decidon defendi la nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, efektivigi la politikon "unu lando, du sistemoj" kaj oponi intervenon de iu ajn ekstera forto en la aferojn de Honkongo.

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) ĵaŭde esprimis fortan oponon kontraŭ adopto de la Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo de 2019 kaj alia Honkong-rilata leĝprojekto fare de la usona senato. La honkonga registaro diris, ke la du leĝprojektoj ne nur intervenis en la internajn aferojn de Honkongo, sed nakaŭ sendis eraran mesaĝon al perfortaj protestantoj kaj malutilas al mildigo de la situacio.

Voĉo de la Grandgolfa Regiono, radiokanalo de Ĉina Komunikila Grupo por la regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao, merkrede elsendis komenton sub la titolo "Usonaj politikistoj troetendis siajn malpurajn manojn". La artikolo diris, ke la adoptita akto, kiu konfuzis nigron kun blanko kaj misgvidis la publikon, serioze malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj denove nudigis antaŭ la tuta mondo la arogantan naturon de iuj usonaj politikistoj kaj ilian malbonan intencon reteni la disvolviĝon de Ĉinio.

La komento atentigis, ke tie, kien usonaj politikistoj etendas siajn malpurajn manojn, ne povas esti plu trankvilo. Kiam ili atendis la manojn al Irako, la iraka popolo estis ĵetita en la abismon de mizero kaj suferoj; kiam iliaj manoj tuŝis Ukrainion, tieaj homoj fariĝis la plej malriĉaj en Eŭropo. Nun ili etendas siajn malpurajn manojn al Honkongo kun la intenco detrui Honkongon kaj tiel reteni la disvolviĝon de Ĉinio. Sed tiuj politikistoj tute supertaksis sian kapablon. Iliaj artifikoj ne efikis antaŭ Ĉinio. 1 400 milionoj da ĉinoj inkluzive de honkongaj samlandanoj travidis la sovaĝan ambicion de usonaj politikistoj. Honkongo estas parto de Ĉinio, kaj honkongaj aferoj estas internaj aferoj de Ĉinio, kiuj toleras nenian intervenon de iu ajn registaro aŭ ekstera forto.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis rondtablan kunvenon kun gvidantoj de ses gravaj internaciaj ekonomiaj kaj financaj institucioj ĵaŭde en Pekino. La ses gvidantoj estas David Malpass, prezidanto de la Monda Banko, Kristalina Georgieva, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, Alan Wolff, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco, Guy Ryder, ĝenerala direktoro de la Internacia Labor-Organizo, Angel Gurria, ĝenerala sekretario de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado, kaj Randal Quarles, prezidanto de la Financa Stabiliga Komisiono.

Li esprimis la esperon starigi konsenton, akceli fidon kaj profundigi kunlaboron per la kunveno, por antaŭenigi daŭran, sanan kaj stabilan disvolviĝon de la monda ekonomio.

Tio estas la kvara rondtabla kunveno por Li kaj gvidantoj de la ses institucioj. Ĉi-jara kunveno havas la temon "akceli malfermon, stabilecon kaj altkvalitan disvolviĝon de la monda ekonomio".

La Nacia Statistika Buroo merkrede publikigis rezultojn de la kvara ĉina ekonomia censo, dirante, ke en la pasintaj kvin jaroj, la ekonomia skalo evidente grandiĝis kun pliboniĝo de strukturo kaj kvalito, kio forte pruvis, ke la ĉina ekonomio stabile marŝis en la direkto de altkvalita disvolviĝo.

Ĉinio okazigas tutlandan ekonomian censon en ĉiu kvina jaro ekde 2004. La kvara ekonomia censo daŭris du jarojn, esplorante pli ol 100 milionojn da jurpersonaj entoj de la sekundara kaj terciara industrioj kaj privataj negocoj. Enhavoj de la esploro tuŝis disvolvan skalon, disaranĝon, rendimenton, personaron, ŝuldon kaj komercajn enspezojn. La ekonomia censo, okazigita en ŝlosila periodo de la ekonomia restrukturado, liveras subtenon per granda nombro da bazaj donitaĵoj por kapti la staton de la socia kaj ekonomia disvolviĝo, fortigi kaj bonigi makroekonomian reguligon, akceli altkvalitan disvolvadon kaj antaŭenigi modernigon de la sistemo kaj kapablo de regado, kaj havas tre gravan signifon.

La rezultoj de la ekonomia censo montris, ke kun profundigo de la proviz-flanka struktura reformo kaj plua malfermo de la merkato al la ekstero, la ĉina ekonomio tendencas al altkvalita disvolviĝo kun tri ĉefaj karakterizaĵoj, kaj eligis tri pozitivajn signalojn.

Unue, la terciara industrio rapide disvolviĝas, kio forte akcelas optimumigon de la ekonomia strukturo. Due, komerca medio daŭre boniĝas kaj merkataj entoj pliiĝas, kio aldonas viglecon por altkvalita disvolvado de la ekonomio. Trie, disvolvado akcelata de novigado akumulas energion por altkvalita disvolvado de la ekonomio.

La ekonomia censo ne nur faris ampleksan esploron pri socia kaj ekonomia disvolviĝo de la lando, sed ankaŭ havigis al la lando fidon kaj movforton por disvolvado. Malgraŭ pliiĝantaj necertecoj, restas senŝanĝa la ĝenerala tendenco de stabila kresko de la ĉina ekonomio.

De la 18a ĝis la 19a de novembro en Bruselo okazis la 9a Ĉina-Eŭropa Forumo, komuna iniciato de Amikoj de Eŭropo - eŭropa pensfabriko, kaj la ĉina misio al la Eŭropa Unio.

La dutaga forumo kunorganizita de la Ĉina Instituto pri Reformo kaj Disvolvado kaj la Ĉina Asocio de Publika Diplomatio havis la temon "Serĉi komunajn punktojn flankenmetante diferencojn, kaj starigi konsenton".

Komentante la diverĝojn inter la EU kaj Ĉinio, prezentitajn de iuj partoprenantoj, inkluzive de la medio de justa konkurenco, merkata aliro kaj la tiel nomata "promes-laciĝo", Wang Hongjian, provizora aferŝargito de la ĉina misio al la EU, diris en sia inaŭgura parolado en la forumo marde, ke juste dirite, en tutmonda medio kun leviĝanta protektismo, la decido, intenseco kaj rapideco de Ĉinio malfermi la pordon pli larĝe estas maloftaj kaj meritas agnoskon.

La ĉeestantoj ĝenerale opiniis, ke estas tre grave, ke Ĉinio kaj Eŭropo plifortigu komunikadon kaj kunordigon fronte al la internacia situacio plena de necerteco, kaj fokusiĝo al kunlaboro estas la plej grava konsento por ambaŭ flankoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin