La ŝtona skulptaĵo "Mesaĝisto de Paco" situas en la Varsovia Zoo

(GMT+08:00) 2019-11-25 08:23:14     Redaktoro:Xiong

La aktiveco"Mesaĝisto de Paco" por "Zono kaj Vojo"okazis la 21an de novembro en la Varsovia Zoo; ĝi estis kune iniciatita de la Shaanxi-a Interkontakta Asocio de Distinginduloj, la Shaanxi-a Bonfara Asocio kaj la Eŭropa Federacio de Ĉindevenuloj. Tiutage, Miao Xiangyang, la prezidanto de la Filantropia Fondaĵo de Ĉindevenaj Poloj, kaj Wang Zhanjie, la ĉina konsulo en Pollando, donacis al la Varsovia Zoo la ŝtonan skulptaĵon "Mesaĝisto de Paco"kaj ĝin inaŭguris. La ŝtono estis lazurito el la montaro Qinling en Ĉinio. La aktiveco celas praktiki la iniciaton "Zono kaj Vojo", reagi al la konstruado de la homara sortkomunumo, kaj rapidigi interkontakton kaj interkomunikon laŭlonge de "Zono kaj Vojo".

Ĉinaj kaj polaj reprezentantoj inaŭguras la ŝtonan skulptaĵon de pando.

La ŝtona skulptito "Mesaĝisto de Paco".

Kontraŭ la skulptaĵo loĝas malgranda pando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin