Novaĵoj (Novembro 22)

(GMT+08:00) 2019-11-22 15:31:14     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de novembro, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun estro de la Internacia Mona Fonduso; Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj esprimis solenan sintenon pri adopto de Honkong-rilata akto fare de la usona senato. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso (IMF) Kristalina Georgieva en Pekino vendrede.

Xi esprimis sian bonvenon por la unua vizito de Georgieva al Ĉinio kiel estro de la Internacia Mona Fonduso. Li diris, ke tutmonda ekonomia kresko malrapidiĝas kun pliiĝantaj malsupreniraj riskoj; protektismo en la mondo leviĝas, kaj mulflankeco kaj libera komerco alfrontas severajn defiojn. Tial la internacia komunumo havas pli altajn atendojn pri la rolo de la Internacia Mona Fonduso. Li diris, ke Ĉinio volas senĉese profundigi kunlaboron kun la Internacia Mona Fonduso.

Xi emfazis, ke la ĉina ekonomio havas grandajn flekseblecon, potencialon kaj elastecon en disvolvado, kaj ne ŝanĝiĝis bona tendenco de la ekonomia disvolvado. Ĉinio sekvos la novan filozifion pri evoluado, akcelos altkvalitan disvolviĝon de la ekonomio, plialtigos la nivelon de malfermo al la ekstero kaj liveros pli da oportunoj por kresko de la monda ekonomio. Li aldonis, ke li tute fidas pri la disvolviĝo de Ĉinio.

Georgieva diris, ke en la venonta jaro Ĉinio atingos sian celon elimini malriĉeco, kio havos mejloŝtonan signifon por Ĉinio kaj la tuta mondo. Ŝi aldonis, ke Ĉinio realigis kontinuan kreskon de la ekonomio per reformo kaj malfermo, kaj ŝi kredas, ke Ĉinio daŭrigos la malfermon en financo, kapitalo kaj aliaj sektoroj.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan ĵaŭde alparolis la malferman ceremonion de la Nova Ekonomia Forumo 2019, emfazante la gravecon de novigado por evoluigo.

Wang diris, ke novigado estas la ĉefa motoro por evoluigo. Rekonante la senprecedencan tutmondan ekonomian kaj komercan prosperon, Wang rimarkigis multajn komunajn minacojn alfrontatajn de la homaro, inkluzive de malekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo, leviĝanta protektismo, unuflankeco kaj popolismo. Li emfazis, ke historiaj spertoj pruvis fojfoje, ke nur reformistoj kaj novigantoj povas postvivi la malfacilojn kaj defiojn. Sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina popolo akiris grandajn atingojn kaj komencis la vojon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kiu taŭgas al la lando kaj ĝia popolo. Li diris, ke Ĉinio firme sekvos la vojon de paca disvolviĝo, kaj la ĉina popolo volas labori kun popoloj de de ĉiuj aliaj landoj por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Li urĝis subteni la internacian sistemon kun la UN ĉe ĝia kerno kaj konstrui pli justan kaj racian sistemon de tutmonda regado.

Merkrede en Pekino, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun eksa usona ministro pri defendo William Cohen, esprimante la solenan sintenon de Ĉinio pri adopto de la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019 fare de la usona senato.

Wang diris, ke kiam la tiel nomata Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo intencas interveni en alilandajn internajn aferojn per fremdlanda interna leĝo kaj ignoras la damaĝojn kaŭzitajn de la kontraŭleĝa perforto en Honkongo, kiel la usona flanko povas paroli pri la homaj rajtoj kaj demokratio?

Wang diris, ke la akto sendis la malĝustan mesaĝon indulgi perfortajn krimulojn, kaj ĝia vera celo estas krei malordon en Honkongo kaj detrui la urbon. Li aldonis, ke tiu ĉi ago estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioza atenco kontraŭ la komunaj kaj fundamentaj interesoj de honkongaj samlandanoj.

Wang diris ankaŭ, ke Ĉinio forte protestas kontraŭ adopto de la akto kaj neniel permesos al iu ajn intenco subfosi la hprosperon kaj stabilecon de Honkongo aŭ defii la principon "unu lando, du sistemo".

Ĵaŭde en Pekino, Yang Jiechi, membro de la Konstanta Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, renkontiĝis kun delegacioj de la Respublika Partio kaj la Demokratia Partio de Ĉinio, kiuj estis en Pekino por ĉeesti la 11an dialogon de politik-partiaj gvidantoj inter Ĉinio kaj Usono.

Yang diris, ke nun ĉina-usonaj rilatoj estas en ŝlosila periodo, kaj tre grave estas intensigi dialogon kaj interŝanĝojn inter politikaj partioj de la du landoj. Li esperis, ke la platformo por interŝanĝo inter politikaj partioj helpos akceli komunikadon kaj komprenon inter la du flankoj kaj antaŭenigi ĉina-usonajn rilatojn surbaze de kunordigo, kunlaboro kaj stabileco.

La usonaj delegacioj diris, ke la du usonaj politikaj partioj, kvankam ili havas malsamajn politikajn opiniojn, esperas, ke la rilatoj inter la du landoj venkos malfacilojn kaj disvolviĝos plu, kaj volas labori kun la ĉina flanko por puŝi la duflankajn rilatojn reveni sur la ĝustan vojon.

Laslatempe la usona senato adopti la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkongo 2019, kio vekis firman oponon kaj fortan kondamnon de la ĉina popolo kaj surprizis la tutan mondon. Iuj diris, ke unuflanke, la movo de usonaj politikistoj intencas uzi la demandon de Honkongo por reteni Ĉinion, kaj aliflanke, ili revas preni Honkongon kiel scenejon por akiri personan kapitalon. Sed ĉi tiu afekta kaj malbela prezentado estas tute senefika antaŭ la ĉina popolo, kaj nur humiligas ilin mem. Fakte, usonaj politikistoj jam multfoje ludis tiajn artifikojn en la mondo.

La adopto de Hongkong-rilata akto fare de la usona senato estigis maltrankvilon pri la ekonomiaj perspektivoj de Honkongo, tamen fakuloj atentigis, ke restriktaj komercaj rimedoj, kiuj eble estos adoptitaj laŭ la leĝprojekto, povus esti facile kontraŭefikaj.

"La leĝprojekto ne kongruas kun la interesoj de Usono," diris Francis T. Lui, emerita profesoro de la Hongkonga Universitato de Scienco kaj Teknologio.

Usono iam estis la plej granda importanto de produktoj fabrikitaj en Hongkongo antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj, sed Honkongo reduktis la dependon de sia eksportado al Usono ĝis nur 500 milionoj da usonaj dolaroj ĉiujare.

Male, Usono akiris grandajn profitojn en komerco kun Honkongo, gajnante de la lasta la plej grandan favoran saldon, 297 miliardojn da dolaroj, inter siaj tutmondaj komercaj partneroj dum la pasinta jardeko. La favora saldo atingis pli ol 33 miliardojn da dolaroj pasintjare.

Lui diris, ke Usono riskas perdi sian plej grandan fonton de komerca favora saldo, kio estas senhelpa por atingi ĝian celon de ekvilibra komerco.

Laŭ la invito de japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi gvidos delegacion por ĉeesti la Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Grupo 20 en Nagoya, Japanio kaj faros oficialan viziton al Japanio de la 22a ĝis la 26a de novembro.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang anoncis tion ĵaŭde. Li diris, ke dum la vizito, Wang kaj Motegi kune okazigos la unuan kunvenon de la ĉina-japana altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin