Novaĵoj (Novembro 25)

(GMT+08:00) 2019-11-25 17:08:34     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 25a de novembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi sendis gratulon al la unua kunveno de ĉina-japana altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj; okazis la 1a kunveno de ĉina, japana kaj sudkorea ministroj pri medio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Abe Shinzo sendis gratulajn leterojn respektive al la unua kunveno de ĉina-japana altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj, kiu malfermiĝis lunde en Tokio.

Xi diris en sia letero, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj landoj apartigitaj per nur strio da akvo, kaj interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la du landoj havas longan historion. En la komunikado dum pli ol 2 000 jaroj, la du popoloj lernis unu de la alia, akcelante disvolvadon de siaj propraj landoj kaj kontribuante al la civilizacio kaj progreso de Azio. Li akcentis, ke la nuna mondo travivas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum jarcento, kaj kulturaj fortoj estas nemankigeblaj por la homaro en traktado de defioj kaj marŝado al la bela estonteco.

Abe diris, ke okazigo de kunveno de ĉina-japana altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj estas konsento atingita inter li kaj Xi dum ilia renkontiĝo en Osako, kun la celo profundigi reciprokan komprenon kaj amikan senton inter la du popoloj per vastigo de interŝanĝoj, kaj li esperas, ke la mekanismo helpos firmigi la bazon de popolopinio por forĝado de japana-ĉinaj rilatoj adaptiĝaj al la nova epoko kaj kontribui al nova estonteco de japana-ĉinaj rilatoj.

De la 23a ĝis la 24a de novembro en la urbo Kitakyushu-shi de Japanio okazis la 21a kunveno de ĉina, japana kaj sudkorea ministroj pri medio. Ĉina ministro pri ekologia medio Li Ganjie, japana ministro pri medio Shinjiro Koizumi kaj sudkorea ministro pri medio Cho Myeong-rae ĉeestis al la kunveno. La ĉeestantoj interparolis pri politikoj de siaj landoj kaj la plej nova progreso kaj interŝanĝis opiniojn pri regionaj kaj tutmondaj demandoj pri medio

En la inaŭguro, Li publikigis paroladon. Li diris, ke ĉi-jare estas la 70a datreveno de la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Ĉina ekologia kaj media protekta afero gajnis historian atingon kaj realigis historian ŝanĝiĝon.

Lunde en Tokio, japana ĉefministro Abe Shinzo renkontiĝis kun ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Abe diris, ke stabileco de japana-ĉinaj rilatoj estas angulŝtono de paco kaj prospero de Azio kaj tre gravas por traktado de tutmondaj defioj. La japana flanko volas labori kun Ĉinio por krei la novan estontecon de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke la japana flanko bonvenigas komencon de la ĉina-japana altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj interŝanĝoj, kaj volas senĉese profundigi la senton inter la du popoloj, konvene trakti tiklajn malkonsentojn kaj krei bonajn atmosferon kaj kondiĉojn por plibonigo kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke la du flankoj devas akceli kontinuan plibonigon kaj disvolvadon de la ĉina-japanaj rilatoj per pli longa vido kaj pli vasta perspektivo, kaj li esperas, ke la japana flanko renkontos Ĉinion duonvoje, kaj prenos pli da aktivaj agoj por konvene regi kaj trakti diverĝojn kaj krei bonan atmosferon kaj kondiĉojn por diskuatataj gravaj politikaj kaj diplomatiaj programoj.

Wang Yi diris dimanĉe, ke Ĉinio kaj Japanio devas malfermi novan eraon de loknivelaj interŝanĝoj en la 21a jarcento.

Wang, kiu ĉeestis la Kunvenon de Ministroj pri Eksterlandaj Ministroj de la Grupo 20 en Nagoya, faris la rimarkon dum renkontiĝo kun Heita Kawakatsu, estro de la gubernio Shizuoka.

Wang diris, ke kvankam la rilatoj inter la du landoj spertis leviĝon kaj malleviĝon; amikaj interpopolaj kaj loknivelaj interŝanĝoj ĉiam estis la bazo de komunikado inter Ĉinio kaj Japanio; pli ol 250 paroj da ĝemelaj urboj estis establitaj inter la du landoj. Li diris, ke la du flankoj devas progresi kun la tempo, kune malfermi novan eraon de loknivelaj interŝanĝoj en la 21a jarcento kaj antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por kontinua plibonigo kaj disvolvo. Shizuoka ĉiam havis unikan kaj gravan pozicion en la amikaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio. Li esperis, ke Shizuoka plu ludos gvidan rolon por antaŭenigi la amikan kunlaboron inter la du landoj.

Kawakatsu diris, ke Shizuoka forĝis amikajn rilatojn kun multaj provincoj kaj urboj en Ĉinio, recipe kun Zhejiang-provinco de 37 jaroj. Li aldonis, ke la popolo de Shizuoka fieras pri siaj specialaj rilatoj kun Ĉinio kaj siaj kontribuoj al japana-ĉina amikeco, kaj li alte aprezas la iniciaton Zono kaj Vojo kaj rigardas ĝin kiel gravan okazon de Shizuoka por vastigi amikan kunlaboron kun Ĉinio, kaj ke la gubernio pretas plene subteni kaj aktive partopreni la komunan konstruadon de la projekto Zono kaj Vojo.

Dimanĉe en Tokio, Wang Yi intervidiĝis kun japana eksĉefministro Yasuo Fukuda.

Wang diris, ke nun la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio daŭre pliboniĝas. La du landoj devas fari kunan klopodon, marŝi en la sama direkto, akceli politikan interfidon, profundigi pragmatan kunlaboron, pliigi kulturajn interŝanĝojn, forigi malfacilon kaj certigi sanan kaj stabilan disvolvon de la dulandaj rilatoj.

Spite al la forta kaj ripeta opono de Pekino, la usona senato adoptis en la 19a de novembro la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio de Honkong de 2019.

Per la leĝprojekto, la senato ne nur montris senkompatan indiferentecon al la kaosa situacio sur la tero kaj la bezonon fini perforton kaj restarigi ordon, sed ankaŭ intencis plivastigi la tumulton en Honkongo por servi al siaj propraj politikaj interesoj.

Kontraŭĉinaj politikistoj en Vaŝingtono daŭre koluzias kun ekstremistoj en Honkongo kaj serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Ili intence kaŭzas tumulton en la internacia financa centro por malrapidigi la disvolviĝon de Ĉinio. Sed la historio klare montras, ke tiaj intencoj estas vanaj.

Senefika kampanjo de iuj usonaj oficialuloj kontraŭ la iniciato Zono kaj Vojo estas unu ekzemplo. Malgraŭ tio, ke ili priskribas la de Ĉinio proponitan iniciaton kiel "raban ekonomion", ĝi tamen ĝuas pli kaj pli vastan agnoskon de la mondo. La kialo estas simpla: la iniciato alportis verajn avantaĝojn al ĉiuj ĝiaj partoprenantaj partneroj.

Kaj en la kazo de Honkongo, usonaj oficialuloj necedemaj kontraŭ Ĉinio finfine malsukcesos. Unu grava kialo estas, ke ilia intrigo agas kontraŭ la aspiroj kaj esencaj interesoj de la plimulto de honkongaj loĝantoj. Ilia enmiksiĝo en Honkongon estigis pli kaj pli fortan kondamnon de la internacia komunumo.

Ĉi tiuj sanktafektaj oportunistoj ŝajnas maltrankvilaj pri la estonteco de Honkongo. Ne trompiĝu. Ili zorgas nur pri la estonteco de siaj propraj politikaj karieroj. Iliaj malriĉaj kaj mallertaj taktikoj ne povas trompi sobrajn mensojn tutmonde.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin