En honkongaj aferoj Usono ĉiam rolas "lup-avinon"

(GMT+08:00) 2019-11-28 21:09:24     Redaktoro:Xiong

La 27an de novembro Usono, spite al la forta protesto de Ĉinio, persiste faris el "Leĝprojekto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo" tielnomatan leĝon. Pri tio ĉi eĉ usonanoj mem ne elteniĝis. Iuj retanoj mokridis usonajn politikistojn, ke ili ne bone faras regadon super Usono, sed volas interveni en Honkongon. Eĉ estis retano, kiu en Tvitter alparolis la usonan prezidenton: "Honkongo ne estas de Usono, ĝi apartenas al Ĉinio, kiu havas sian suverenecon; do ni ne devas interveni en internajn aferojn de alia lando."

Ke Usono intervenas, per Honkongo, en la internajn aferojn de Ĉinio, tio estas nur intenci fari pli grandan tumulton en Honkong, kaj per tio Usono volas reteni la disvolviĝadon de Ĉinio kaj eksportas "koloran revolucion" en Ĉinion. Sed la tiel nomata "leĝprojekto", kiel ajn Usono ornamis ĝin, esence estas tio, en kio Usono rolas "lup-avinon", kiu voras homon sen elbuŝigi la ostojn.

Estas monde konate, ke Honkongo estas speciala administracia regiono de la Ĉina Popola Respubliko, kaj nur la ĉina centra popola registaro kaj la honkonga registaro havas la povon por trakti honkongajn aferojn. Sed Usono, ne!

Hodiaŭ estas Dankodona Tago por la okcidento. Ĝuste tiam Usono aprobis tiun ĉi "leĝprojekton", kio manifestiĝas hipokrita kaj drola, kaj kio ankaŭ rivelas la afektadon kaj senhelpecon de Usono. Ĉi-foje la ĉina popolo kaj la mondaj popoloj vidis klare la vizaĝtrajtojn de la "lup-avino", do tiu atingos nenion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin