Fokusoj de la Semajno (Nov. 29)

(GMT+08:00) 2019-11-28 17:31:44     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Deklaro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo firme oponas, ke Usono subskribis la tiel nomatan Akton pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019 kiel leĝon.

La deklaro diris, ke la movo estas serioza interveno en honkongajn aferojn kaj internajn aferojn de Ĉinio kaj malobservo de la internacia leĝo kaj bazaj normoj pri internaciaj rilatoj. Tio estas kruda hegemonia ago.

La deklaro diris, ke Ĉinio urĝas Usonon ne iri plu sur la malĝusta vojo, alie ĝi prenos kontraŭrimedojn kaj Usono devas preni sur sin la respondecon pri ĉiuj sekvoj. La ĉina registaro estas rezoluta pri opono kontraŭ interveno de eksteraj fortoj en honkongajn aferojn, efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" kaj protekto de nacia suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj.

La Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj marde publikigis artikolon titolitan "La Longtempa Demando de Seksdiskriminacio en Usono Grave Malhelpas la Realigon de Homaj Rajtoj de Virinoj en la Lando."

La artikolo diris, ke Usono ankoraŭ ne ratifis la Konvencion pri Elimino de Ĉiuj Formoj de Diskriminacio kontraŭ Virinoj, kiu estas unu el la kernaj konvencioj de la Unuiĝintaj Nacioj pri homaj rajtoj, nek solvis sian propran pli kaj pli gravan problemon pri seksdiskriminacio, kio grave malhelpis la realigon de homaj rajtoj de virinoj en Usono. Seksdiskriminacio estas grava problemo en la usona socio. Usonaj virinoj suferas longtempan, vastan kaj sisteman diskriminacion publike kaj sekrete, kiu ĉefe koncernas ekonomian malegalecon de seksoj, gravajn perfortaĵojn kontraŭ virinoj kaj mankon de protekto por sanaj rajtoj inter virinoj de rasaj minoritatoj.

La artikolo rimarkigis, ke serioza problemo de seksdiskriminacio en Usono devenas de profundaj kaj multflankaj kialoj. Ĉi tiuj inkluzivas la historian tradicion de seksdiskriminacio, la patriarkan kulturon kaj precipe malavantaĝojn de la socia sistemo de Usono, kiuj konsistigas fundamentajn malhelpojn al la elimino de seksdiskriminacio en Usono.

Lunde en Tokio, Ĉinio kaj Japanio komencis altnivelan konsiliĝan mekanismon pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kaj ambaŭ flankoj promesis antaŭenpuŝi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj japana ĉefministro Shinzo Abe sendis gratulajn leterojn respektive, kiujn legis ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj japana ministro pri eksterlandaj aferoj Toshimitsu Motegi.

Wang diris, ke starigo de la altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio estas grava konsento atingita de la du gvidantoj, kio reflektas iliajn profundajn atendojn. Li diris, ke duflankaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj profunde enradikiĝis kaj akumulis unikan kunfandaĵon de kulturoj, formante fortan ligilon inter la du popoloj kaj neelĉerpeblan motoron por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj.

Motegi diris, ke kun longa historio de interŝanĝoj inter la du landoj por pli ol 2 000 jaroj, la interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj ludis gravan rolon por plibonigi reciprokan komprenon inter la du popoloj kaj servas kiel nemankigebla bazo por longtempa disvolvado de duflankaj rilatoj. Li vokis al la du flankoj doni plenan ludadon al la rolo de la altnivela konsiliĝa mekanismo pri interpopolaj kaj kulturaj interŝanĝoj, aktive efektivigi tiajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en kulturo, sporto kaj turismo por antaŭenpuŝi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn inter la du landoj en la nova epoko por pli granda disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin