Novaĵoj (Decembro 03)

(GMT+08:00) 2019-12-03 16:39:47     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 3-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi renkontiĝis kun sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio; malfermiĝis Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝiĝo 2019 en Madrido. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun sekretario de la Rusa Sekureca Konsilio Nikolai Patrushev en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi montris, ke en tiu ĉi jaro Ĉinio kaj Rusio sukcese celebris la 70-jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj, kio markis la novan epokon de la rilatoj inter la du landoj. Alfronte la kompleksan kaj ŝanĝiĝeman internacian situacion, Ĉinio kaj Rusio devas stari pli strikte, ĉiam esti sinceraj kaj fidindaj strategiaj partneroj, kaj doni firman kaj fortan strategian subtenon unu al la alia.

Xi asertis, ke ĉi-jare Usono kaj aliaj okcidentaj landoj pliigis sian intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio kaj ankaŭ Rusio, kio minacis suverenan sekurecon kaj malhelpis ekonomian kaj socian disvolviĝon de la du landoj. La ĉina flanko plene konsentas pri la komento de rusa prezidento Vladimir Putin, ke Usono kaj aliaj okcidentaj landoj tute malĝuste agas kaj damaĝas aliajn landoj senprofitigi sin mem. Xi kredas, ke neniu forto povas malhelpi antaŭenmarŝon de la ĉina popolo kaj la ĉina nacio, kaj la rusa popolo ankaŭ ne estos influita de ekstera interveno kaj ĝi daŭre kaj persiste iros sian propran vojon de disvolvado. La du landoj devas plu utiligi la du platformojn de strategia konsiliĝo kaj leĝplenuma kunlaboro pri sekureco, fortigi strategian sekurecan komunikadon, akceli strategian reciprokan konfidon, zorgi reciprokajn kernajn interesojn kaj ankaŭ komunan sekurecon de la du landoj, kaj kune konservi regionan kaj mondan pacon kaj stabilecon.

Patrushev diris, ke Rusio kaj Ĉinio estas ampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj kun strategia signifo, kaj la kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj atingis senprecedencan nivelon. Nun serio da politikoj adoptitaj de Usono ne nur malhelpas la interesojn de Rusio kaj Ĉinio, sed ankaŭ alportas negativan influon al la internacia sistemo kaj la monda ordo. En multaj gravaj internaciaj aferoj, Rusio kaj Ĉinio staras ĉe la sama aŭ simila punkto. La du flankoj devas daŭrigi striktan konsiliĝon, konservi respektivan suverenecon kaj sekurecon, kaj stabilecon de la internacia strategio, akceli multflankecon kaj demokratiigon de la internaciaj rilatoj, kaj protekti internacian leĝon kaj justan internacian ordon.

Lunde ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi telefone konversaciis kun sia mongola paralelulo Tsogtbaatar Damdin pri duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70-an jariĝon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Mongolio. La du landoj sukcese aranĝis serion da celebradoj, ĉiuflankaj kunlaboroj prezentis novan kaj vivoplenan atmosferon, kaj ĉina-mongola plenampleksa strategia partnereco konservis pozitivan disvolvan tendencon.

Tsogtbaatar diris, ke ĉi-jare la du landoj solene celebris la 70-jariĝon de la starigo de dulandaj diplomatiaj rilatoj, kio forte antaŭenpuŝis disvolvadon de dulandaj rilatoj. Altranguloj de la du landoj havis intimajn kontaktojn, kaj la duflanka komerca sumo kreis novan rekordon. Li diris ankaŭ, ke Mongolio ĉiam sekvas la politikon de "Unu Ĉinio", kaj volas antaŭenpuŝi dulandan plenampleksan strategian partnerecon al nova etapo.

La Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo 2019 lunde malfermiĝis en Madrido. Estis fokusita en la kunveno la traktado pri restaj demandoj de la regularo por efektivigo de la Pariza Interkonsento. La ĉina delegacio montris, ke nun ĉiuj partioj devas tuj preni pragmatan agadon por batali kontraŭ klimata ŝanĝiĝo.

Antaŭ la inaŭguro, la Monda Meteorologia Organizo, Programo de Unuiĝintaj Nacioj pri Medio kaj aliaj internaciaj organizoj publikis serion da raportoj, emfazante la seriozan konsekvencon de klimata ŝanĝiĝo. En la malferma ceremonio ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres alvokis al ĉiuj partioj, ke respondo al la klimata ŝanĝiĝo jam fariĝis urĝa tasko, kiu toleras nenian prokraston.

Lu Xinming, membro de la ĉina delegacio, konigis la zorgojn de Ĉinio en tiu ĉi konferenco, ke la ĉina delegacio aktive puŝos ellaboron de la regularo por efektivigo de la Pariza Interkonsento, precipe traktadon pri restaj demandoj de la sesa artikolo. La ĉina flanko samtempe esperas, ke la temo pri kapitalo akiru pozitivan progreson. Evoluintaj landoj devas liveri novajn, ekstrajn kaj senpagajn kapitalojn al evoluantaj landoj por helpi ilin respondi al klimata ŝanĝiĝo. La ĉina flanko esperas, ke oni kalkulos la promesojn kaj agadojn por respondi al la klimata ŝanĝiĝo de la mondo, kaj trovos pragmatajn kaj efikajn rimedojn. Oni devas klare oponi unuflankecon per ĉiaj manieroj en ĉiuj kampoj kaj protekti la aŭtoritaton de multflankeco.

Lunde okazis komerca forumo por la tria Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) en Sidnejo de Aŭstralio. La organizanto konigis, ke pro sukcesa okazigo kaj riĉaj fruktoj de la antaŭaj du ekspozicioj, aŭstraliaj entreprenoj aktive aliĝis al la tria ĈIIE. Nun 35 entreprenoj jam anoncis sian partoprenon, kaj la kontraktita ekspona areo atingis tri mil kvadratajn metrojn.

En la komerca forumo por la tria ĈIIE, Sun Chenghai, vicdirektoro de la Buroo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, diris, ke entute 181 landoj, regionoj kaj internaciaj organizoj kaj pli ol 3 800 entreprenoj partoprenis en la dua ĈIIE. Inter ili, Aŭstralio okupis la okan lokon en la ĝenerala skalo de la tuta mondo. Tio montris altan atenton de Aŭstralio pri la ĉina merkato.

ĈIIE efike vastigas merkatajn kanalojn kaj briligas markojn de la partoprenantaj entreprenoj, tial aŭstraliaj entreprenoj aktive aliĝis al la tria ĈIIE.

Laŭ statistiko, en 2018 la sumo de la duflanka komerco inter Ĉinio kaj Aŭstralio atingis 152,79 miliardojn da usonaj dolaroj, kiu kreskis je 12% kompare kun tiu en 2017.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin