Novaĵoj (Decembro 04)

(GMT+08:00) 2019-12-04 17:13:55     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de decembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Xi renkontiĝis kun eksterlandaj partoprenantoj al la internacia forumo Imperial Springs; Ĉinio kritikis usonan Ĉambron de Reprezentantoj pro ĝia interveno en demandon pri Xinjiang. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun eksterlandaj gastoj, kiuj estas en Ĉinio por ĉeesti la internacian forumon Imperial Springs en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi konigis la spertojn pri ŝtata regado de Ĉinio kaj sian konsideron pri internacia situacio. Xi montris, ke en la pasintaj 70 jaroj post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la lando akiris grandajn atingojn. La esenca bazo de ĝia plua kaj stabila disvolviĝo estas persisti en la vojo de socialismo kun ĉinaj trajtoj, kiu estas aprobita kaj subtenata de la ĉina popolo. Ĉinio antaŭenmarŝos sur tiu elektita vojo kun firma kaj neskuebla kredo, persistos en la politiko de reformo kaj malfermo, kaj laŭplane efektivigos siajn du centjarajn celojn. Li esprimis sian plenan konfidon pri la estonteco de Ĉinio.

Xi montris, ke ĉiu klimato adaptas al si siajn loĝantojn. Ĉinio ĉiam proponas, ke ĉiu popolo rajtas elekti sian propran disvolvan vojon, kiu konformas al propraj kondiĉoj. Neniu lando aŭ nacio povus atingi sian disvolviĝon kaj prosperon per kopio de alilandaj spertoj, nek ekzistas iu aparta vojo, kiu povus gvidi ĉiujn landojn kaj naciojn al prospero. Ĉinio volas pruvi per sia propra praktiko, ke fortiĝo de iu lando ne nepre kondukiĝas al hegemonio. Ĉinio ne iras la vojon de hegemonio ĉar tio estas decidita de ĝia 5000-jara kultura tradicio. La ĉina popolo ne havas genojn de ekspansio kaj invado, kaj ĉiam tenas la idealon serĉi justan kaŭzon por la komuna sorto anstataŭ penson pri nulsuma ludo. Samtempe Ĉinio persistas en egaleco kaj reciproka profito en la internaciaj rilatoj, kaj volas kune kun ĉiuj landoj klopodi por konstruado de la komunumo por komuna estonteco de la homaro. Ĉinio volas kun ĉiuj landoj pliigi ampleksan, profundan kaj solidan interkompreniĝadon, sekve disvolvi reciprokprofitan kunlaboron kaj efektivigi komunan prosperon.

Xi asertis, ke nun la mondo spertas grandan ŝanĝiĝon neniam viditan en la pasintaj cent jaroj. Kaj ankaŭ okazis historia ŝanĝiĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la mondo. Kiel lando kun 1 400 milionoj da loĝantoj, Ĉinio bone entreprenas siajn proprajn aferojn, kio jam estas la plej granda kontribuo por la homaro. Samtempe Ĉinio volas aktive surŝultrigi internaciajn devojn kaj respondecojn. Nuntempe la monda regado vizaĝas al kompleksa situacio kaj la internacia ordo iras ĉe la ŝlosila kruciĝo. La esenco de la demando estas, kiun ni elektu. Ĉu ni elektu multflankecon aŭ unuflankecon? La nuna internacia ordo ne estas perfekta. Tamen ni ne rekomencu de nulo. Ni nur bezonas pluan reformon kaj bonigon surbaze de zorga konservado. Ĉiuj landoj devas surŝultrigi proprajn devojn kaj respondecojn, disvolvi konstruivan dialogon, serĉi komunajn punktojn kaj lasi flanken diferencojn, persisti en multflankeco, kaj ludi pozitivan rolon en konstruado de la komunumo de la komuna estonteco de la homaro.

Latvia eksprezidento Vaira Vike-Freiberga, tanzania eksprezidento Benjamin Mkapa, japana eksĉefministro Hatoyama Yukio kaj aliaj ĉeestantoj faris paroladon. Ili varme gratulis la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, admiris grandajn atingojn de la ĉina disvolviĝo, kaj kredis, ke Ĉinio restos prospera kiel influhava granda lando.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉefministro Li Keqiang marde respektive renkontiĝis kun salvadora prezidento Nayib Armando Bukele Ortez en Pekino.

Xi pozitive taksis disvolvon de la ĉina-salvadoraj rilatoj en la pasinta jaro post starigo de dulandaj diplomatiaj rilatoj, kaj admiris la ĝustan decidon de prezidento Bukele, kiu havas strategian akravidon, por protekti kaj disvolvi la ĉina-salvadorajn rilatojn. Xi montris, ke la starigo kaj disvolvo de diplomatiaj rilatoj malfermis kunlaboran pordon de la du landoj. La du flankoj devas fortigi kunlaborojn en kampoj de bazaj instalaĵoj, agrikulturo, energio, akvoutiligado, teknologio ktp.

Ĉefministro Li Keqiang diris, ke ekde la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Salvadoro en la pasinta jaro kontinue disvolviĝis la du landaj rilatoj. Tio konformas al la komunaj interesoj de la du popoloj kaj utilas al realigo de reciproka profito kaj komuna gajno. Ĉinio ĉiam pledas por tio, ke landoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, estas egalaj, kaj ili devas respekti respektivajn suvenerecon kaj teritorian integrecon, egale trakti unu alian kaj ne interveni en la internajn aferojn de aliaj landoj. Ĉinio subtenas la klopodon de Salvadoro por protekti nacian sekurecon kaj stabilecon kaj bonigi la popolan vivon. Ĉinio ankaŭ volas firmigi la politikan bazon de la dulandaj rilatoj, solidigi politikan reciprokan konfidon, disvolvi efikan kunlaboron kaj klopodi por krei belan estontecon de la dulandaj rilatoj.

Bukele diris, ke Salvadoro estas najbaro de Ĉinio trans la Pacifiko. La amikeco inter la du popoloj estas longtempa kaj profunda. Ĉinio estas granda lando, kiu ludas gravegan rolon sur la internacia scenejo. Fortigi kunlaboron inter Salvadoro kaj Ĉinio alportos pli multajn ŝancojn por la du flankoj. Li esprimis sian esperon, ke lia ĉi-foja vizito fariĝos nova deirpunkto por la brila estonteco de la dulandaj rilatoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying merkrede faris rimarkojn pri tio, ke usona Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la Akton pri Ujguraj Homrajtaj Politikoj 2019.

Hua diris, ke la akto intence kalumniis homrajtajn kondiĉojn en la regiono Xinjiang, senhonte nigrigis la ĉinan klopodon en senradikaligo kaj kontraŭterorismo, kaj malice atakis la ĉinan politikon pri regiona regado en Xijiang, kio serioze malobeis la internacian leĝon kaj fundamentan principon de la internaciaj rilatoj, kaj serioze intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio.

Hua aldonis, ke la demando pri la regiono Xinjiang tute ne rilatas al homaj rajtoj, etnogrupo aŭ religio, sed temas pri batalo kontraŭ perforto, terorismo kaj separatismo. Iam la regiono suferis de ekstremismo, perforto kaj terorismo. Alfronte seriozan situacion la regiona registaro prenis serion da rimedoj por akceli ekonomian disvolviĝon, nacian solidarecon kaj socian stabilecon. Sub la klopodoj de ĉiuj partioj en la pasintaj 3 jaroj aperis neniu terorista atako en la regiono, kaj la klopodoj estis apogitaj de 25 milionoj da loĝantoj de ĉiuj etnogrupoj en Xinjiang. Tio estas ankaŭ pozitiva kontribuo de Ĉinio al kontraŭterorismo de la tuta mondo.

Hua diris, ke la regiono Xinjiang estas parto de Ĉinio kaj ĝiaj aferoj apartenas al la internaj aferoj de la lando, kio ne permesas ian ajn intervenon de aliaj eksteraj fortoj. La ĉina registaro kaj la ĉina popolo havas firman decidon por protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj evoluajn interesojn. Ĉinio esperas, ke la usona flanko tuj korektu sian eraron, oponu la akton kaj haltigu intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

En la sama tago la Komitato pri Eksteraj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso, la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono, la Komitato pri Eksteraj Aferoj de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Komitato de Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono sub la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, la Nacia Komisiono pri Etnogrupaj kaj Religiaj Aferoj, kaj la Ŝtata Oficejo pri Kontraŭterorismaj Laboroj ankaŭ faris rimarkojn pri la malĝusta ago de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin