Novaĵoj (Decembro 05)

(GMT+08:00) 2019-12-05 17:45:24     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de decembro, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉinio urĝas Usonon tiri lecionojn el atakoj de la 11a de Septembro; okazis la 15a strategia konsiliĝo inter Ĉinio kaj Rusio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉinio avertis merkrede, ke se Usono plu uzos duoblajn normojn en batalo kontraŭ terorismo aŭ intencos atenci suverenecon kaj sekurecon de aliaj landoj, ĝi fine glutos maldolĉan frukton kaj malutilos al siaj propraj interesoj.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en gazetara konferenco, "Pasis ne-longa tempo de post la atakoj de la 11a de septembro. Usono ne devas forgesi la doloron dum resaniĝo de vundoj."

La usona Ĉambro de Reprezentantoj ĵus adoptis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019". Membro de la ĉambro Chris Smith nomis la preventajn kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn klopodojn de la ĉina registaro en Xinjiang "modernaj koncentrejoj." Nancy Pelosi, prezidanto de la ĉambro, nomis la klopodojn "ofendegoj al la kolektiva konscienco de la mondo".

Responde al rilataj demandoj, Hua diris, "Mi aŭdis, ke iuj el la usonaj leĝdonantoj ne vizitis Ĉinion, se ne paroli pri Xinjiang de Ĉinio. Kiel ili povas paroli por la 1,4 miliardoj da ĉinoj aŭ la 25 milionoj da homoj en Xinjiang? Tamen ili faras maljustajn akuzojn kaj falsajn komentojn pri Xinjiang. Kiel arogantaj estas ili!" Hua diris ankaŭ, ke Xinjiang-rilataj demandoj tute ne rilatas al homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed estas pri batalo kontraŭ separismo kaj perforta terorismo.

La Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj ĵaŭde esprimis firman oponon kaj fortan kondamnon kontraŭ la adopto de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Spite al faktoj kaj rezoluta opono de Ĉinio, la usona Ĉambro de Reprezentantoj senhonte aprobis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019", krude intervenante en la internajn aferojn de Ĉinio kaj elmontrante la pensmanieron de hegemonio kaj la logikon de potenca politiko de Usono.

La Ĉina Islama Asocio ĵaŭde esprimis fortan indignon pri kaj firman oponon kontraŭ la adopto de Xinjiang-rilata leĝprojekto fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Deklaro publikigita de la asocio diris, ke la tiel nomata "Akto de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019", kiu estis aprobita de la usona Ĉambro de Reprezentantoj marde laŭ loka tempo, ignoris faktojn, makulis kaj senbaze kritikis la situacion de homaj rajtoj en la Xinjianga Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio kaj la politikojn de la ĉina registaro pri Xinjiang.

La asocio urĝas la usonan flankon respekti objektivan fakton, kaj ĉesi uzi demandojn pri religioj kaj homaj rajtoj por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj vundi la senton de la ĉina popolo.

Merkrede en Ŝanhajo, Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj Nikolai Patrushev, sekretario de la Sekureca Konsilio de la Rusa Federacio, kune prezidis la 15an strategian konsiliĝon inter Ĉinio kaj Rusio. La du flankoj faris profundajn interŝanĝojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio en la nova epoko, internaciaj aferoj, multflanka kunlaboro, strategia kunlaboro en Azi-Pacifiko, kunlaboro pri milita sekureco kaj aliaj aferoj, kaj atingis vastan konsenton.

La du flankoj konsentis elvolvi la konsiliĝan sistemon pri strategia sekureco, efektivigi konsenton, atingitan de la du ŝtatestroj, profundigi politikan interfidon, striktigi strategian kunlaboron, firme oponi intervenon de eksteraj fortoj, firme subteni unu la alian pri kernaj interesoj, protekti sekurecon de politiko kaj sistemo de la du landoj, kaj krei pli sekurecan kaj stabilan eksteran situacion por prospero de la du landoj.

Merkrede en Seulo, vizitanta ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris, ke nun unuflankeco kaj hegemonismo estas la plej granda minaco al paco kaj stabileco de la mondo.

Wang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun sud-korea ministro pri eksterlandaj aferoj Kang Kyung-wha. Li diris, ke unuflankeco subfosas la nunan internacian ordon kaj la agoj de hegemonio defias la normojn pri internaciaj rilatoj. Ĉinio kaj Sud-Koreio estas najbaroj, amikoj kaj partneroj. Fronte al necertecoj pri la tuta mondo kaj profundaj ŝanĝiĝoj nevideblaj en jarcento, la du najbaraj landoj devas plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron, kompreni kaj subteni unu la alian, kaj kune protekti siajn leĝajn rajtojn kaj interesojn kaj ludi konstrueman rolon en paco kaj stabileco de la regiono. Li emfazis, ke Ĉinio ĉiam sekvas sendependan eksterlandan politikon de paco, rekomendas egalecon inter landoj grandaj kaj malgrandaj kaj subtenas demokratiigon de internaciaj rilatoj.

Ĉinio plu subtenos flekseblan dungadon, bonigos la sistemon de fonduso pri sekureco de dungado de handikapuloj kaj uzos laŭleĝajn rimedojn por trakti prokrastitan laborpagon kaj plu certigi stabilan dungadon.

Ĉefministro Li Keqiang merkrede prezidis administran kunvenon. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la situacio de dungado en Ĉinio subtenis ĝeneralan stabilecon ĉi-jare, kaj la nombro de nove aldonitaj urbaj laborpostenoj jam atingis la jaran celon antaŭ la planita tempo. La kunveno urĝis pli da klopodoj por efektivigi la politikon pri prioritatigo de dungado kaj plibonigi rimedojn por akceli dungadon.

La deklaro diris, ke la lando devas malaltigi la postulojn de peticio pri garantiitaj pruntoj por entreprenado de malgrandaj kaj miniaturaj kompanioj, doni unufojan financan subtenon al migraj laboristoj, kiuj pretas reveni al sia hejmloko kaj starigi sian unuan negocon, kaj ankaŭ periode redukti pagon por asekuroj kontraŭ senlaboreco kaj labor-rilataj vundoj periode. Ĝi aldonis, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por organizi profesian trejnadon por registritaj senlaboruloj en la aĝo de malpli ol 20 jaroj, kiuj diplomiĝis el mezlernejoj aŭ superaj mezlernejoj, sed ne plu lernis, kaj samtempe garantii la bazajn bezonojn de senlaboruloj, kiuj vivas en malfacileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin