Fokusoj de la Semajno (Dec. 06)

(GMT+08:00) 2019-12-06 10:54:22     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke ĉiuj landoj devas surŝultrigi siajn respektivajn respondecojn, efektivigi konstrueman dialogon, serĉi komunan punkton flankenmetante diferencojn kaj subteni multflankecon, por konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo en Pekino kun fremdlandaj ĉeestantoj al la Internacia Forumo de Imperia Fonto 2019, kiu okazis en Kantono de la ĉina suda provinco Guangdong de la 1a ĝis la 2a de decembro. Li diris, ke la internacia ordo estas ĉe ŝlosila vojkruciĝo, ĉar la mondo alfrontas la elekton de multflankeco aŭ unuflankeco. La nuna internacia ordo ne estas perfekta, tamen ĝi povas esti serioze subtenata per reformoj kaj plibonigo anstataŭ esti forĵetita aŭ rekomencita. Li rimarkigis, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke popoloj de diversaj landoj rajtas elekti disvolvan vojon, kiu konformas al iliaj propraj naciaj kondiĉoj. Neniu lando aŭ nacio povas realigi sian disvolviĝon kaj prosperon per kopiado de aliaj, kaj ekzistas neniu aparta vojo, kiu povas gvidi ĉiujn landojn kaj naciojn al prospero. Ĉinio decidas pruvi per sia propra praktiko, ke forta nacio ne nepre estas hegemonio, kaj tion decidas unue kaj ĉefe la 5000-jara historia kaj kultura tradicio de Ĉinio, kiu rekomendas la idealon "serĉi justan aferon por la komuna bono" anstataŭ nul-suman ludon. Li aldonis, ke Ĉinio kolopodas konservi egalecon kaj reciprokan profiton en internaciaj rilatoj, pliigi reciprokan komprenon kaj efektivigi reciprokprofitan kunlaboron kun ĉiuj landoj por komuna konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La eksterlandaj delegitoj, inkluzive de eksa latva prezidento Vaira Vike-Freiberga, eksa tanzania prezidento Benjamin William Mkapa kaj eksa japana ĉefministro Yukio Hatoyama alte taksis la gravan kontribuon de Ĉinio al protekto de monda paco kaj akcelo de daŭripova disvolviĝo.

Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, merkrede esprimis fortan indignon de Ĉinio pri kaj ĝian firman oponon kontraŭ adopto de leĝprojekto pri Xinjiang-rilataj demandoj fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj.

Hua diris, ke la tiel nomata "Akto de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019" intence makulas la homrajtajn kondiĉojn en Xinjiang, mallaŭdas la klopodojn de Ĉinio por senradikaligo kaj kontraŭterorisma batalo kaj malice atakas la politikon de la ĉina registaro pri Xinjiang. Ĝi grave malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio. Ĉinio forte indignas pri tio kaj firme oponas tion. Hua aldonis, ke Xinjiang-rilataj demandoj ne rilatas al homaj rajtoj, etneco aŭ religio, sed rilatas al batalo kontraŭ perforto, terorismo kaj separatismo. Xinjiang grave suferis de ekstremismo, perforto kaj terorismo. Fronte al severaj cirkonstancoj, la registaro de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono laŭleĝe batis perfortajn kaj terorismajn krimojn por trakti la radikajn kaŭzojn. Ŝi akcentis, ke okazis neniu terorisma atako en Xinjiang dum la pasintaj tri jaroj. La klopodoj estas apogitaj de ĉiuj 25 milionoj da homoj de diversaj etnoj en Xinjiang.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo decidiĝas protekti nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn. La ĉina flanko urĝas Usonon tuj korekti siajn erarojn, malhelpi ĉi tiun leĝprojekton fariĝi leĝo kaj ĉesi uzi Xinjiang-rilatajn demandojn por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio. Ĉinio prenos pliajn agojn laŭ la disvolviĝo de la situacio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin