Novaĵoj (Decembro 09)

(GMT+08:00) 2019-12-09 18:40:24     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina altrangulo oponas kaj kondamnas intervenon de Usono en internajn aferojn de Ĉinio; kial iuj okcidentaj mediatoj ŝajnigas sin surdamutaj pri Xinjiang-rilataj dokumentaj filmoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, sabate telefone konversaciis kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo.

Yang diris, ke Usono permesis al la tiel nomata "Akto pri Homaj Rajtoj kaj Demokratio en Honkongo de 2019" fariĝi leĝo kaj la Ĉambro de Reprezentantoj de la usona Kongreso adoptis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019", kaj usonaj oficialuloj plurfoje faris deklarojn, kiuj distordas kaj atakas la politikan sistemon kaj internajn kaj eksterajn politikojn de Ĉinio. Yang akcentis, ke tiuj agoj estas krudaj intervenoj en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioza malobservo de la internacia leĝo, bazaj normoj de internaciaj rilatoj kaj la volo de la ĉina kaj usona popoloj kaj la internacia komunumo. Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas ĉi tiujn aktojn. Li diris, ke dum la pasintaj 70 jaroj de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Ĉinio akiris grandajn atingojn, kiuj altiris la mondan atenton, kaj sub la gvidado de la KPĈ, la ĉina popolo trovis disvolvan vojon konvenan al la naciaj kondiĉoj. Li urĝis la usonan flankon fari klaran taksadon de la situacio, korekti siajn erarojn kaj tuj ĉesi kalumnii Ĉinion kaj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio.

Spite al la forta opono de la ĉina flanko, la usona Ĉambro de Reprezentantoj lastatempe adoptis la tiel nomatan "Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj de 2019". La internacia komunumo opiniis, ke la movo de Usono, kiu serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, intence mallaŭdas la staton de homaj rajtoj en Xinjiang, kaj makulas kontraŭterorismajn kaj senradikaligajn klopodojn de Ĉinio, plene malkaŝas duoblajn normojn de Usono en la batalo kontraŭ terorismo.

La siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj publikigis deklaron, dirante, ke la adopto de la tiel nomata akto fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj malobservas la internacian leĝon kaj estas publika interveno en la internajn aferojn de Ĉinio. La deklaro diris, ke la ĉina registaro sin dediĉas al batalo kontraŭ "tri fifortoj", kontribuante al la internacia kontraŭterorisma klopodo. Ĉinio havas la rajton protekti sian suverenecon, teritorian integrecon kaj nacian sekurecon.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris en sia deklaro, ke interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj estas konstanta agado de Usono. Tiu ĉi lando, kiu ekstermis indianajn indiĝenojn, sklavigis afrikanojn kaj faris masakrojn en Afganio, Irako, Sirio, Libio kaj Jemeno, tute ne rajtas klaĉi pri homaj rajtoj kaj etnaj demandoj kaj etnaj aferoj de aliaj landoj.

La Ĉina Tutmonda Televid-Reto sub Ĉina Komunikila Grupo lastatempe elsendis du anglalingvajn dokumentajn filmojn. Ili elmontris damaĝojn de terorismo kaj religia ekstremismo al Xinjiang kaj malkaŝis abomenindajn agojn de la Orient-Turkestana Islama Movado, la terorisma organizo en Xinjiang kaj vekis grandan atenton en sociaj retejoj. Multaj eksterlandaj retanoj dubis, ĉu tiaj brutalaĵoj estas homaj rajtoj, kiujn la usona registaro protektas. Senbrida buĉado de senkulpuloj fare de terorismaj organizoj estas la vero de okazaĵoj en Xinjiang.

Sed iuj okcidentaj mediatoj, kiuj emas fari sensacion pri homaj rajtoj en Xinjiang, nun ŝajnigas sin surdamutaj pri la du dokumentaj filmoj. Niaj raportistoj serĉis rilatajn komentojn en la interreto kaj trovis, ke nur kelkaj ĉefaj okcidentaj mediatoj faris kompletajn raportojn pri la filmoj. Kaj usonaj politikistoj, kiuj vokis la Kongreson adopti la tiel nomatan Akton de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj kolektive mutiĝis.

Estas monto da solidaj atestoj. Se iuj ankoraŭ havas ian dubon pri kontraŭterorismaj kaj senradikaligaj klopodoj de Xinjiang, konsciencaj homoj ekscios la veron tuj post rigardo de la filmoj.

La du filmoj elsenditaj nelonge post la adopto de la tiel nomata Akto de Politiko pri Ujguraj Homaj Rajtoj fare de la usona Ĉambro de Reprezentantoj sendube ludas la rolon klarigi faktojn. Ili vidigas al la internacia komunumo la veron de la demando de Xinjiang kaj duoblajn normojn de okcidentaj mediatoj. Tiuj okcidentaj politikistoj kaj mediatoj tute ne zorgas pri la minacoj de perforta terorismo al homoj de diversaj etnogrupoj en Xinjiang, sed nur mallaŭdas kaj kalumnias Ĉinion sub la flago de "homaj rajtoj, demokratio kaj libereco", kun la intenco dividi Ĉinion kaj akiri politikan kapitalon.

Ni konsilas iujn okcidentajn personojn havi klaran konscion pri realeco kaj ne iri plu sur la vojo de misfamigo kontraŭ Ĉinio, alie ili sendos erarajn signalojn al terorismo kaj suferos la sekvojn de siaj agoj.

Speciala sendito de Ĉinio pri Mez-Oriento Zhai Jun dimanĉe vizitis Palestinon. Li reasertis la starpunkton de Ĉinio pri la palestina-israela demando kaj vokis al ĉiuj landoj antaŭenigi la mez-orientan pacprocezon surbaze de internaciaj normoj.

Zhai diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio aprezas kaj subtenas la strategian elekton de Palestino pri solvado de demandoj en paca maniero kaj opinias, ke la internacia komunumo devas persisti en la ĝenerala direkto de la du-ŝtata solvo, kaj solvi malkonsentojn per egala dialogo kaj traktado surbaze de koncernaj rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN, la principo "tero por paco", la araba iniciato pri paco kaj aliaj internaciaj konsentoj kaj normoj, kaj serĉi solvon akcepteblan por Palestino kaj Israelo.

Zhai diris ankaŭ, ke Ĉinio firme apogas plu la justan aferon de la palestina popolo pri reakiro de laŭleĝaj rajtoj kaj interesoj, subtenas fondiĝon de palestina ŝtato plene suverena kaj sendependa surbaze de la landlimo de 1967, kun Orient-Jerusalemo kiel ĝia ĉefurbo, kaj respektas raciajn zorgojn de Israelo pri sekureco.

Proparolanto de la Akademio de Defenda Scienco de la Korea Demokratia Popola Respubliko dimanĉe diris, ke sabate posttagmeze en la Sohae-a Satelit-Lanĉa Centro, la lando efektivigis "tre gravan provon".

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo citis deklaron de la proparolanto, dirante, ke la Akademio de Defenda Scienco jam raportis al la Centra Komitato de la Korea Laborista Partio pri la sukcesa rezulto de la provo kun grava signifo. Tamen la novaĵ-agentejo ne menciis detalojn de la provo.

La deklaro diris, ke la rezulto de la grava provo ludos gravan rolon por refoja ŝanĝo de la strategia pozicio de la lando en la proksima estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin