Novaĵoj (Decembro 10)

(GMT+08:00) 2019-12-10 17:06:05     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi donis instrukcion pri laboro rilata al veteranaj armeaj oficiroj; Ĉinio estas maltrankvila pri atenco al homaj rajtoj en Usono kaj iuj membroj de la Eŭropa Unio. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping emfazis ami la gloran historion kaj konservi la politikan honestecon kaj samtempe koncentri pozitivan energion por fortigi la landon kaj revivigi la armeon per serio da instrukcioj pri la laboroj rilataj al veteranaj militistoj.

La instrukcioj de Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis faritaj al telekonferenco pri la laboro rilata al veteranaj armeaj oficiroj, kiu okazis lunde.

Xi donis altan respekton al veteranaj oficiroj kaj esprimis sincerajn salutojn al personaro laboranta por ili. Li rimarkigis la gravajn kontribuojn de emeritaj oficiroj, esprimis la esperon, ke ili restos fidelaj al la origina aspiro kaj firme konservi la mision en la memoro, kaj vokis ilin alte ŝati la gloran historion kaj konservi la politikan honestecon. Li alvokis pluajn klopodojn respekti kaj servi la emeritojn kaj senĉese malfermi novan kampon en la laboro rilata al veteranaj oficiroj.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang alvokis klopodojn profundigi la reformon de la petrola kaj gasa industrio kaj certigi la sekuran kaj stabilan liveradon de petrolo kaj gaso.

Li faris la rimarkojn en skriba instrukcio al fondiĝo de la Ĉina Korporacio de Petrolgasa Pipelin-Reto lunde, nova ŝtata entrepreno, administrata de la centra registaro.

Li esprimis gratulojn pro la fondiĝo de la kompanio, urĝante pli da klopodoj por akceli reformon kaj novigon kaj establi sciencan funkciigan kaj administran sistemon.

Li diris, ke per malfermo de ambaŭ finoj por antaŭenigi la formadon de justa kaj konkurenciva supra provizado de resursoj kaj malsupraj vendmerkatoj, la nova ŝtata entrepreno plialtigos la efikon de distribuado de petrol-gasaj resursoj kaj pli bone servos al naciaj strategioj kaj la bezonoj de la popolo.

Ĉina vicĉefministro Han Zheng ĉeestis la fondiĝan ceremonion de la kompanio. Han diris, ke tio estas grava rimedo por profundigi la reformon de la petrol-gasa sistemo kaj la reformon de ŝtataj aktivoj kaj ŝtataj entreprenoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke Ĉinio laboros kun la grandega plimulto de membroj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), kiuj havas komunan celon por plu trakti la defiojn, kiujn alfrontas la apelacia instanco de la MOK.

Proparolanto Hua Chunying faris la rimarkojn, kiam la disput-kvietiga instanco de la MOK, precipe ĝia apelacia instanco, alfrontas potencialan krizon. Almenaŭ tri juĝistoj estas bezonataj por trakti apelacion. Ĉar la oficperiodo de du el la tri restaj juĝistoj finiĝos en la 10a de decembro kaj Usono blokis la nomumon de novaj juĝistoj, la apelacia instanco ne povos trakti novajn disputojn post tiu dato.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke tio malebligos normalan funkciadon de la dispuk-kvietiga mekanismo, serioze subfosos la aŭtoritaton kaj efikecon de la plurflanka komerca reĝimo, kaj tia ago estas kondamnita de plej multaj aliaj membroj.

Hua diris ankaŭ, ke Ĉinio prezentis proponon pri komenco de la kandidatiga procezo kun 115 membroj de la MOK, kaj proponon pri reformo de la apelacia instanco kun 40 membroj inkluzive de la Eŭropa Unio.

Ĉinio lunde esprimis sian konsterniĝon kaj profundan maltrankvilon pri la atencoj al homaj rajtoj en Usono kaj iuj landoj de la Eŭropa Unio (EU).

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkon, kiam ŝi estis petita komenti raportojn de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj organizoj, kiuj deklaris, ke estas atencoj al homaj rajtoj en Usono kaj iuj membroj de la EU, inkluzive de kontraŭleĝa reteno de granda nombro da enmigrintaj infanoj kaj oftaj malobservoj de infanaj rajtoj.

Hua diris al gazetara konferenco, ke lastatempe, la kondiĉoj de homaj rajtoj en Usono kaj iuj membroj de la EU daŭre malboniĝis kun la severiĝanta malegaleco de enspezo, rasa diskriminacio kaj ekskluzivo. Ŝi diris, ke dekmiloj da enmigrintaj infanoj estas retenataj en Usono, kaj tiaj familio-disigaj politikoj estigis multajn homajn tragediojn. Protekto de homaj rajtoj ne devas esti nur buŝa servo nek devas esti senkulpigo por interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj, sed devas esti realaj kaj respondecaj agoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio esperas, ke Usono plenumos sian promeson pri homaj rajtoj, efike garantios la bazajn rajtojn de ĉiuj grupoj, precipe la vundeblaj grupoj, kaj donos efektivan helpon al disvolvado de homaj rajtoj enlande kaj eksterlande.

Lastatempe la Ĉina Tutmonda Televid-Reto elsendis du dokumentajn filmojn pri batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang. Sed ĉefaj okcidentaj mediatoj, kiuj ĉiam donas grandan atenton al demandoj rilataj al Xinjiang, ĉi-foje selektive silentas. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris lunde, ke mediatoj havas socian respondecon objektive kaj senpartie montri al la publiko faktojn kaj veron, sed ne devas selektive silenti kaj tiel miskomprenigi la publikon.

Surbaze de multaj objektivaj faktoj, la du dokumentaj filmoj "Fronto de Kontraŭterorisma Batalo en Xinjiang de Ĉinio" kaj "La Nigra Mano - la Orient-Turkestana Islama Movado kaj Terorismo en Xinjiang" registris klopodojn kaj oferojn de Ĉinio en la batalo kontraŭ la tri "fifortoj" kaj malkovris brutalaĵojn de la terorisma organizo, kiu disvastigis ekstreman ideologion, provokis etnan malamon, venenis virinojn kaj infanojn kaj efektivigis terorismajn okazaĵojn. Sed raportistoj rimarkis, ke estis tre malmultaj raportoj pri la du filmoj el ĉefaj okcidentaj amaskomunikiloj.

Hua diris, ke kiam iuj kun kaŝita intenco fabrikis famojn pri demandoj rilataj al Xinjiang, iuj okcidentaj amaskomunikiloj tuj sekvis, sed antaŭ faktoj kaj vero de demandoj rilataj al Xinjiang, ili silentas. Do, kial? Kion ili timas? Ŝi aldonis, ke faktoj montris, ke la Orient-Turkestana Islama Movado uzis eĉ virinojn kaj infanojn por terorismaj okazaĵoj. Mediatoj havas socian respondecon montri al la publiko faktojn kaj veron, sed ne devas selektive silenti kaj tiel miskomprenigi la publikon.

La Nacia Statistika Buroo diris marde, ke la konsumantara prezindico de Ĉinio, ĉefa mezurilo de inflacio, leviĝis je 4,5% en novembro kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La kresko, kiu altiĝis de 3,8% en oktobro, estis la plej alta ĝis nun ĉi-jare.

Manĝaĵoj prezaltiĝis je 19,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, pli alte ol 15,5% en oktobro, dum ne-manĝaĵaj prezoj kreskis je 1%, pli alte je 0,1-procentpunkto ol tiu en oktobro. Porkaĵo prezaltiĝis 110,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum prezoj de legomoj leviĝis je ĉirkaŭ 3,9%.

La konsumantara prezindico en urbaj kaj kamparaj regionoj kreskis je 4,2% kaj 5,5% respektive.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin