Novaĵoj (Decembro 17)

(GMT+08:00) 2019-12-17 16:49:54     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 17a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono; Ĉinio enorbitigis du novajn BeiDou-satelitojn. Sekve estos programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun Carrie Lam, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), kiu estis en Pekino por raporti pri sia laboro. Xi aŭskultis ŝian raporton pri la situacio en Honkongo kaj la laboro de la registaro de la speciala administracia regiono.

Xi diris, ke ĉi-jare Honkongo spertis la plej severan situacion de post sia reveno al la patrujo, kaj ke fronte al diversaj malfaciloj kaj premo, Lam ĉiam persistis pri bazlinio de la principo "unu lando, du sistemoj", laŭleĝe administris Honkongon, strikte observis sian devon kaj faris multajn laborojn. Li aldonis, ke la centra registaro plene konfirmas la kuraĝon kaj respondecon, kiujn ŝi montris dum la eksterordinara periodo en Honkongo.

La saman tagon, ankaŭ ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun Lam. Dum la renkontiĝo, Li aŭskultis raporton pri la situacio en Honkongo kaj la laboro de la registaro de la speciala administracia regiono. Ankaŭ vicĉefministro Han Zheng ĉeestis la renkontiĝon.

Li diris al Lam, ke la centra registaro plu rezolute plenumos la principon 'unu lando, du sistemoj', firme subtenas ŝin kiel la ĉefadministranton gvidi la registaron de la speciala administracia regiono administri Honkongon laŭ la leĝo, kaj rezolute protekti longtempan prosperon kaj stabilecon de Honkongo. Li aldonis, ke la centra registaro plene agnoskas la klopodojn faritan de Lam kaj la registaro de la speciala administracia regiono.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio aranĝis novjaran akcepton lunde en la Nacia Muzeo de Ĉinio. Pli ol 400 ĉinaj kaj alilandaj gastoj ĉeestis ĝin.

Huang Kunming, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la akcepton. La akcepto invitis membrojn de ĉinaj kaj fremdlandaj mediatoj, proparolantojn de centraj kaj ŝtataj organoj, eksterlandajn diplomatiajn senditojn kaj reprezentantojn de internaciaj organizoj.

Huang diris, ke 2020 estos la jaro por finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj flankoj kaj ankaŭ la fina jaro de la 13a Kvinjara Plano, kaj li esperas, ke eksterlandaj amikoj informiĝos pli multe pri tio, kio okazas dum disvolvado de Ĉinio. Li ankaŭ dankis la gastojn pro iliaj klopodoj por rakontado pri Ĉinio al la mondo kaj akcelado de interŝanĝoj inter Ĉinio kaj la mondo.

Xu Lin, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoro de la Informa Oficejo de Ŝtata Konsilio, diris, ke la oficejo faros komunajn klopodojn kun amikoj el ĉiuj kampoj por montri al la mondo realajn, vivajn kaj ampleksajn bildojn de Ĉinio.

Lunde en Madrido, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi urĝis landojn persisti pri justeco, senpartieco, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro en praktiko de multflankeco.

Wang faris la rimarkojn dum parolado en la 14a Kunveno de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Azia-Eŭropa Kunveno en Madrido. Wang emfazis, ke reciproka respekto kaj traktado unu al alia kiel egaluloj estas grava spirito de la Azia-Eŭropa Kunveno. Li rimarkigis, "Ni devas forĵeti ideologian antaŭjuĝon kaj la malnovan pensmanieron de Malvarma Milito, respekti la disvolvan vojon de aliaj landoj taŭgaj al iliaj naciaj kondiĉoj kaj ne trudi proprajn valorojn al aliaj."

Wang diris, ke reciprokprofita kunlaboro kaj komuna disvolviĝo estas la aspiroj de aziaj kaj eŭropaj landoj. Li alvokis klopodojn sinergiigi iniciatojn, ekzemple la Zonon kaj Vojon, la Eŭrazian Ekonomian Union, la eŭrazian interkonektan strategion kaj la Ĝeneralan Planon pri Konektiteco de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj.

Ĉinio gastigos la 2an Konferencon de la UN pri Tutmonda Daŭrigebla Transportado venontjare. Laŭ la ministro pri eksterlandaj aferoj, Ĉinio esperas profiti de la okazo por injekti novan impulson kaj fari novajn kontribuojn al la konektiteco kaj komuna disvolviĝo de Azio, Eŭropo kaj la tuta mondo.

Ĉinio sukcese sendis du satelitojn de la navigad-satelita sistemo BeiDou al la kosmo de la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en la provinco Sichuan lunde je la 15a horo kaj 22 minutoj.

Yang Changfeng, ĉefprojektisto de la navigad-satelita sistemo BeiDou diris, ke la ĵeto markis, ke ĉiuj 24 mezaj terorbitaj satelitoj de la familio BeiDou-3 estis sukcese senditaj al la kosmo, kaj la disaranĝo de la kerna konstelacia sistemo BeiDou-3 estis finita. La du satelitoj, ĵetitaj per la portoraketo Changzheng-3A, eniris difinitan orbiton post la flugado dum pli ol tri horoj.

Internacia simpozio pri "Ĉinio kaj la Mondo en la Nova Epoko" okazis lunde en Universitato Renmin de Ĉinio en Pekino.

Meze de akra diskuto pri la blanka libro "Ĉinio kaj la Mondo en la Nova Epoko", publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio en septembro, la simpozio estis okazigita por diskuti la rilatojn inter Ĉinio kaj la mondo.

Xu Lin, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diris en sia tonika parolado, ke vere kompreni Ĉinion estas ne-facile pro ĝia vasta grandeco, komplikaj naciaj kondiĉoj kaj rapida disvolviĝo, kaj pli proksima rigardo rivelas malferman, progreseman kaj amikan Ĉinion.

La simpozio, organizita de Chongyang-Instituto pri Financaj Studoj de Universitato Renmin de Ĉinio, kunvenigis enlandajn kaj eksterlandajn politikistojn, klerulojn kaj entreprenistojn, kunigante saĝon por porti pli da progreso kaj prospero al Ĉinio kaj la tuta mondo.

La simpozio konsistis el tri partoj inkluzive de "70 Jaroj de Nova Ĉinio: Progreso de Evoluo", "Influo de la Disvolviĝo de Ĉinio sur la Mondo" kaj "La Komunumo kun Komuna Estonteco por Homaro kaj la Estonteco de Tutmonda Regado".

Rusa prezidento Vladimir Putin kaj germana ĉefministro Angela Merkel lunde telefone diskutis pri la batalhalto atingita en Ukrainio, rusa gas-liverado al Eŭropo kaj la libia krizo.

Gazetara komunikaĵo de Kremlo diris, ke la du gvidantoj pozitive taksis la batalhalton atingitan en la ukraina orienta regiono Donbass dum la "Normandia Kvarpartia" pintkunveno de rusa, ukraina, germana kaj franca gvidantoj en Parizo lastsemajne.

Putin kaj Merkel diskutis ankaŭ pri liverado de rusa naturgaso tra Ukrainio al Eŭropo post eksvalidiĝo de la nuna kontrakto en la 1a de januaro 2020 kaj pri la efektivigo de la pipelino Nord-Rivereto-2, kiu pumpos rusan gason al Eŭropo sub la Balta Maro.

Rilate la libian krizon, Kremlo diris, ke ili rimarkigis la gravecon malhelpi pluan malboniĝon de la situacio kaj la bezonon rekomenci pacan dialogon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin