Novaĵoj (Decembro 18)

(GMT+08:00) 2019-12-18 16:04:57     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 18a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi ĉeestos kunvenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Makao al Ĉinio; la unua aviadilŝipo konstruita de Ĉinio estis metita al aktiva servo. Sekve estos la programero Sur la Vojo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, merkrede ĉeestos kunvenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Makao al Ĉinio kaj la inaŭguran ceremonion de la kvina-oficperioda registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono.

Marde posttagmeze en Sanya, Xi ĉeestis la servopretan ceremonion de Shandong, la unua aviadilŝipo konstruita de Ĉinio.

La nova aviadilŝipo, nomata laŭ Shandong-provinco en orienta Ĉinio, estis transdonita al la Mararmeo de la Popola Liberiga Armeo kaj metita al aktiva servo marde en la mararmea haveno en Sanya, ĉina suda provinco Hainan. La ceremonio komenciĝis je ĉirkaŭ la 4a horo posttagmeze.

Xi donis flagon de la Popola Liberiga Armeo kaj atestilon de la nomado al la kapitano kaj politika komisaro de la aviadilŝipo Shandong, kaj fotiĝis kun ili.

Post la ceremonio, Xi eniris la aviadilŝipon kaj revuis la honoran gvardion. Li ankaŭ inspektis enŝipajn ekipaĵojn kaj demandis pri la laboro kaj vivo de pilotoj de ŝipportataj aviadiloj.

La unua aviadilŝipo konstruita de Ĉinio mem estis metita al aktiva servo marde en mararmea haveno en Sanya, ĉina suda provinco Hainan. Proparolanto de la ĉina mararmeo Cheng Dewei respondis skribajn demandojn de raportistoj pri nomado, triborda numero, okazejo de ceremonio kaj teknikaj funkcioj de la aviadilŝipo.

Responde al la demando, kial ĝi estas nomata Shandong, Cheng diris, ke laŭ reguloj de la mararmeo pri nomado de militŝipoj, kutime krozŝipoj, amfibiaj atakŝipoj kaj pli grandaj militŝipoj estas nomataj laŭ provincoj kaj municipoj, kaj laŭ tiuj reguloj la dua aviadilŝipo de Ĉinio estas nomata laŭ Shandong-provinco.

Internacia simpozio pri "Ĉinio kaj la Mondo en la Nova Epoko" okazis lunde en Universitato Renmin de Ĉinio en Pekino. La simpozio kunvenigis enlandajn kaj eksterlandajn politikistojn, klerulojn kaj entreprenistojn, fokusiĝante al temoj "Influo de la Disvolviĝo de Ĉinio sur la Mondo" kaj "La Komunumo kun Komuna Estonteco por Homaro kaj la Estonteco de Tutmonda Regado". Fronte al la nuna tutmonda situacio kun la leviĝo de unuflankeco kaj protektismo, Ĉinio firme persistis pri multflankeco kaj daŭre klopodis por solvi la deficiton de tutmonda regado, kio ricevis pozitivan respondon de la ĉeestantoj.

En la nuna mondo senprocedence profundiĝas rilatoj kaj interdependo inter diversaj landoj. Estas neniu lando, kiu povas unuope trakti diversajn defiojn alfrontatajn de la homaro, kaj ankaŭ estas neniu lando, kiu povas reveni al sia izoliteco. Ekzemple, la totala komerca sumo de membroj de la Monda Organizo pri Komerco okupas 98% de la monda komerco, kaj ili ludas tre gravan rolon por akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investo. Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco Roberto Azevedo diris, ke se la multflanka komerca sistemo estus rompita, la monda ekonomio estos grave vundita, kaj la ekonomia kresko malkreskos je 2,4% kun malapero de 60% de la monda komerco. Estas evidente, ke internacia komerco bazita sur kompara avantaĝo konformas al la tendenco de tutmondiĝo kaj estas grava motoro por la monda ekonomia kresko.

Sed iuj landoj sekvas unuflankecon kaj protektismon por realigi siajn maksimumajn interesojn, kio alportas severan baton al la tutmonda regada sistemo kaj multflankaj sistemoj kaj akrigas la deficiton de tutmonda regado. Fronte al la kompleksa situacio, Ĉinio kiel respondeca granda lando firme subtenas multflankecon kaj liberan komercon kaj proponis la ideon pri konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La internacia komunumo estas maltrankvila pri la negativa influo de unuflankeco. Tamen la voĉo subtenanta multflankecon restas la gvida forto, kaj la mesaĝo elsendita de la simpozio estas la plej freŝa ilustraĵo.

Kenjo marde malfermis vartransportan servon de la norma fervojo inter Najrobio kaj Najvaŝo kaj landinternan konteneran deponejon, kiuj eble revoluciigos transportadon de pogranda kargo al la landinterno de la orient-afrika lando kaj najbaraj landoj.

Kenja prezidento Uhuru Kenyatta kaj ĉina ŝtatkonsilanto Wang Yong estis inter politikaj gravuloj, kiuj ĉeestis la malferman ceremonion de vartransporta servo de la fazo 2A de la fervojo kaj tera haveno situanta en la feriuma urbo Najvaŝo.

Kenyatta diris en la malferma ceremonio en Najrobio, "Hodiaŭ ni festas la komencon de la kargotrajnaj servoj al la Najvaŝa landinterna Kontenera Deponejo; tial ni faras klaran deklaron, ke ni kiel popolo estas pretaj por supreniri."

Kenyatta dankis ĉinan prezidanton Xi Jinping pro sendo de speciala sendito al la ceremonio kaj ankaŭ la ĉinan registaron pro ĝiaj fortaj subtenoj kaj helpoj al ekonomisocia disvolvado de Kenjo, kaj diris, ke li atendas, ke la du landoj profundigu amikecon kaj reciprokprofitan kunlaboron, kune protektu multflankecon kaj realigu reciprokan profiton kaj kungajnon.

Wang transdiris sincerajn salutojn de prezidanto Xi. Ambaŭ flankoj unuanime opiniis, ke la du landoj devas vastigi kunlaboron sub la kadro de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, kaj riĉigi enhavojn de la ĉina-kenja ampleksa strategia partnereco de kunlaboro por pli multe profitigi la du popolojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio kaj Rusio kune prezentis projekton de rezolucio pri la politika traktado de la demando de la Korea Duoninsulo al la Sekureca Konsilio de la UN.

Proparolanto Geng Shuang diris en gazetara konferenco, ke la projekto de rezolucio inkluzivas tri ĉefajn kampojn. Unue, ĝi ripetas, ke koncernaj partioj devas sin devontigi al la sennukleigo de la Korea Duoninsulo. Due, ĝi urĝas Usonon kaj la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) daŭrigi dialogon, kaj alvokas rekomenci la sespartian intertaktadon. Trie, ĝi proponas nuligi iujn el la sankcioj kontraŭ KDPR laŭ plenumo de koncernaj rezolucioj fare de la KDPR.

Geng diris, "Ni esperas, ke la Sekureca Konsilio de la UN havos unu voĉon por subteni la politikan traktadon de la demando." Li aldonis, ke la Sekureca Konsilio de la UN devas urĝi Usonon kaj la KDPR respekti siajn zorgojn reciproke, montri flekseblecon kaj sincerecon, renkonti unu la alian duonvoje, fari komunajn klopodojn efektivigi la konsenton de la Singapura Komuna Deklaro, sekvi la laŭfazajn kaj sinkronajn principojn por rekomenci dialogon kiel eble plej frue, kaj malebligi elreliĝon kaj regreson de la dialoga procezo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin