(Mia Asocio, Mia Urbo)E@I kaj ties gastiga urbo Partizánske

(GMT+08:00) 2019-12-30 15:49:01     Redaktoro:Selena

Daria Slonova kaj Lea Pillot—Colin el Slovakio prezentis la filmeton. Bonvole spektu!

Jen estas ilia konigo pri la video:

Kiaj urboj inspiras organizantojn de tutmondaj aranĝoj? Kiaj urboj instigas ilin al senlaca laboro? Ne, tio ne estas urbegoj, rapidegaj vojoj kaj altegaj konstruaĵoj. Riĉa naturo, pitoreska pejzaĝo ĉirkaŭita de belegaj montoj estas vizitkarto de la malgranda urbo Partizánske.

Tio estas unu el la plej junaj urboj de okcidenta Slovakio. Ĝi ekestis en la jaro 1938. Ĝi konsistas el 22,4 km² da trankvilo kaj pacemo.

La historio de la urbo estas ligita kun la firmao Baťa, kiu konstruis fabrikon ĉi tie. Tiu fabriko produktis ŝuojn, tial multe da homoj nomis Partizánske la "urbo de ŝuoj". Propra simbolo de la urbo estas grandega ŝuo el vivaj floroj, kiu ornamas la centron de la urbo ekde 1960.

Partizánske havas proksimume 23 mil loĝantoj. Ĉi tie troviĝas ĉio por komforta kaj feliĉa vivo, inkluzive de Esperantoorganizo. E@I estas internacia junulara organizo, kiu troviĝas en la urbo Partizánske. Popularigo de Esperanto estas unu el ĝiaj plej gravaj taskoj.

E@I aperis en 1999 kiel laborgrupo, en 2005 ĝi memstariĝis kiel organizo kun jura personeco registrita en Slovakio. Ĝia kunordiganto estas Peter Baláž.

Edukado ĉe Interreto (E@I) regule organizas naciajn kaj internaciajn aranĝojn, ekzemple Somera Esperanto-Studado (SES),

KAEST, LingvaFest', Lingva kafejo, Polyglot Gathering. Ĝi ankaŭ grave helpis pri la organizado de la 101a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2016. Ankaŭ ĝi realigas multe da retaj projektoj. La plej fama estas lernu!. Sed eble vi aŭdis ankaŭ pri slovake.eu, deutsch.info, russky.info aŭ pri vortaro.net, apetito.ikso.net, ridejo.ikso.net, zamenhof.info aŭ aliaj.

La teamo de E@I ankaŭ faras diversajn grafikaĵojn en kaj por Esperanto: por ĉemizoj, kaskedoj, glasoj, glumarkoj kaj aliaj aĵoj. Homoj, kiuj aĉetas ilin, subtenas tiel agadon de E@I kaj

samtempe faras grandan reklamon al Esperanto.

E@I ankaŭ eldonas diversajn librojn, lernolibrojn, diskojn (ĉefe edukajn lerno-materialojn pri kaj por Esperanto). Multe da Esperantaj libroj estis eldonitaj de E@I.

Edukado ĉe Interreto havas en la urbocentro propran vastan oficejon, kie oni povas trovi preskaŭ ĉion: de diversaj esperantaĵoj kaj amasoj da libroj, tra komputiloj kaj aliaj teknikaĵoj, ĝis fridujo kaj mikroonda forno. Ofte en la oficejo okazas diversaj Esperantaj renkontiĝoj kaj kunvenoj.

Ekde 2010 E@I komencis akcepti studentojn, kiuj dum kelkaj monatoj realigis staĝon en la organizo. Ekde 2013 E@I gastigas ankaŭ volontulojn pere de la Eŭropa Volontula Servo (EVS) de la programo Erasmus+. Jam 36 homoj havis unikan eblecon lerni kaj ĉiutage uzi Esperanton en sia laborejo.

E@I instigas volontulojn fari ankaŭ proprajn projektojn en Esperanto, ekzemple: tradukado, filmfarado, kreado de retpaĝoj, artikoloj, blogoj, grafikaĵoj, ludoj.

Nuntempe la dungitaro de E@I inkluzivas 8 laboristojn kaj 2 volontulojn el diversaj landoj. Tiuj homoj uzas nur Esperanton por komunikado inter si. Nenio simila ekzistas en la tuta mondo.

Partizánske estas vera apogo de E@I. Kaj la "urbo de ŝuoj" eble baldaŭ renomiĝos al "la urbo de Esperanto" :).

(La artikolo reprezentas opinion de verkintoj, sed ne Esperanto-redakcio)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin