Novaĵoj (Decembro 19)

(GMT+08:00) 2019-12-19 17:50:28     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 19a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono; la usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis akuzon kontraŭ Trump. Sekve estos la speciala programero pri la 55a datreveno de Esperanto-disaŭdigo kaj la programero Observu. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Merkrede en Makao, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun baldaŭ eksiĝonta ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono (MSAR) Chui Sai On. Li diris, ke la centra registaro plene agnoskas lian diligentan laboron dum 10 jaroj sur la posteno de ĉefadministranto.

Xi diris dum la renkontiĝo, ke Chui kondukis la registaron de la Makaa Speciala Administracia Regiono plene kaj fidele efektivigi la principon "unu lando, du sistemoj", kaj strikte observi la Konstitucion kaj la Bazan Leĝon por regi la specialan administracian regionon en firma kaj pragmata maniero en la pasinta jardeko, farante grandan nombron da novaj atingoj, kaj firmigante kaj akcelante prosperon kaj stabilecon en Makao. Xi aldonis al Chui, ke la centra registaro plene agnoskas lian laboron. Xi esprimis la esperon, ke Chui plu zorgos pri la disvolvado de la lando kaj Makao, aktive subtenos la novan ĉefadministranton kaj la registaron de la speciala administracia regiono en ilia laŭleĝa regado, kaj kontribuos plu al la praktiko de la principo "unu lando, du sistemoj.

Xi atingis Makaon merkrede posttagmeze por ĉeesti kunvenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Makao al la patrujo kaj la inaŭguran ceremonion de la kvina-oficperioda registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono.

Prezidanto Xi Jinping diris, ke la centra registaro kaj la ĉina popolo ambaŭ fieras pri la atingoj kaj progreso de Makao en la pasintaj 20 jaroj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn post sia alveno al Makao merkrede posttagmeze.

Xi diris dum parolado al amaskomunikilaj raportistoj en la flughaveno de Makao, "Mi tre ĝojas denove veni al Makao. En oktobro, ni okazigis grandiozan celebradon por la 70a datreveno de la fondo de la Ĉina Popola Respubliko. La 20a datreveno de la reveno de Makao al la patrujo estas alia grava okazaĵo."

Xi esprimis varman gratulon kaj plej bonajn dezirojn al la makaaj samlandanoj. Li diris, ke estas resumindaj la spertoj kaj karakterizaĵoj de Makao en fidela efektivigo de la politiko 'unu lando, du sistemoj'. Li aldonis, "Ni kunigos manojn por desegni planon pri la estonta evoluado de Makao."

Li diris, ke en la pasintaj 20 jaroj de post sia reveno al la patrujo, Makao akiris fierindajn atingojn kaj progreson, kaj la spertoj kaj karakterizaĵoj de Makao en fidela efektivigo de la politiko 'unu lando, du sistemoj' estas resumindaj. Li akcentis, "Ni kunigos manojn por desegni planon pri la estonta evoluado de Makao." Lia parolado plene konfirmis la sukcesan praktikon de la politiko "unu lando, du sistemoj" en Makao kaj montris grandan gravecon de la centra registaro al prospero kaj stabileco de Makao.

La 20-jara periodo de 1999 ĝis 2019 estas nur palpebruma daŭro en la longa historio, sed por Makao ĝi signifas grandegan ŝanĝiĝon. En la pasintaj 20 jaroj, Makao spertis plej rapidan kaj plej bonan disvolviĝon en sia historio, kun rapida kresko de la ekonomio, daŭra boniĝo de la popola vivteno, stabila kaj harmonia socio, kaj montris al la mondo sukcesan praktikon de la politiko "unu lando, du sistemoj" kun siaj trajtoj.

Portugala ĉefministro Antonio Costa diris marde, ke la politiko "unu lando, du sistemoj" alportis al Makao kaj ĝia popolo laŭdindan materian kaj socian prosperon kaj kontribuis al la kultura diverseco en Makao. En la pasintaj 20 jaroj, la Makaa Speciala Administracia Regiono koncentris energion sur disvolvadon de ekonomio kaj plibonigon de popola vivteno, integriĝis en la ĝeneralan situacion de la nacia disvolvado kaj akiris rimarkindajn atingojn.

La atingoj de Makao en la pasintaj 20 jaroj plene pruvis, ke la politiko "unu lando, du sistemoj" estas ne nur la plej bona solvo al demando de Makao, sed ankaŭ grava sistemo certiganta longtempan prosperon kaj stabilan disvolviĝon de Makao post ĝia reveno al la patrujo.

Gvidanto de la Eŭropa Unio merkrede atentigis, ke la brita flanko eble refoje rifuzos longigon de la transira periodo de la foriro el la EU.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen diris tiutage en la plena kunveno de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo, ke se la EU kaj Britio ne povus atingi komercan interkonsenton antaŭ 2020, ambaŭ flankoj alfrontos tre danĝeran situacion, kaj tio havos pli grandan influon sur Brition.

La usona Ĉambro de Reprezentantoj, gvidata de demokratoj, merkrede voĉdone adoptis la akuzon kontraŭ Donald Trump pri misuzo de potenco kaj obstrukco al la Kongreso. Post la voĉdono, Trump fariĝis la tria akuzita prezidento en la usona historio.

La ĉambro voĉdonis pri la du artikoloj de akuzo parte laŭ partiaj linioj post horoj da akra kaj polusiĝa debato.

Prezidanto de la ĉambro Nancy Pelosi, kalifornia demokrato, diris en la debato komencita je kelkaj horoj antaŭ la voĉdono, "Estas tragike, ke la malprudentaj agoj de la prezidento faras la akuzon necesa. Li donis al ni neniun elekton."

Antaŭ kaj dum la ĉambra debato antaŭ la voĉdono, Trump publikigis aŭ transsendis afiŝojn de merkreda mateno en la socia retejo Twitter, nomante la klopodon de demokratoj por akuzo "atako" kontraŭ la lando kaj ankaŭ kontraŭ la Respublikana Partio.

Ĉina sendito al UN merkrede diris, ke la mondo devas instigi al Palestino kaj Israelo renkontiĝi duonvoje kaj rekomenci sian pacintertraktadon kiel eble plej rapide.

En kunveno de la Sekureca Konsilio pri Mez-Oriento, la ĉina konstanta vicreprezentanto al la UN, Wu Haitao, diris, ke historiaj plendoj estas radikaj kaŭzoj de la komplikeco de la palestina-israela demando. Li diris, "Repagi perforton per perforto finplenumas nenion. Nur laŭgrada starigo de politika reciproka konfido por la profito de komuna sekureco povas esti konstanta kaj solida longtempa solvo."

Wu emfazis, ke koncernaj partioj devas procedi de la totalaj interesoj de sekureco de lokaj komunumoj kaj paco kaj stabileco en la regiono, esti trankvilaj kaj sindetenaj por iri unu kontraŭ la alia, haltigi militajn agojn kaj sin deteni de provokaj rimarkoj. Li alvokis la partiojn sin deteni de ĉiuj agoj de perforto kontraŭ civiluloj por ebligi efikan mildigon de la situacio, rekonstrui kaj akumuli reciprokan fidon, kaj krei favorajn kondiĉojn por la rekomenco de la palestina-israela pacintertraktado. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio subtenas ĉiujn klopodojn de la internacia komunumo por paco inter Palestino kaj Israelo, aprezas la mediaciajn klopodojn de la UN kaj Egiptio, kaj firme oponas ĉiajn nerespondecajn rimarkojn de iu ajn lando rilate al la demando de Palestino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin