Novaĵoj (Decembro 20)

(GMT+08:00) 2019-12-20 17:48:19     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 20a de decembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi urĝis Makaon strebi por konvena diverseco de ekonomio; nova brita registaro prioritatigis foriron el la EU en sia laboro. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Inter Ni. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede ĉeestis kunvenon en Makao por celebrado de la 20a datreveno de ĝia reveno al la patrujo.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj la enoficiĝan ceremonion de la kvina-oficperioda registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono en la Makaa Stadiono de Orient-Azia Sportkonkurso.

Ho Iat Seng ĵuris enoficiĝon kiel ĉefadministranto de la speciala administracia regiono por la kvina oficiperiodo, en ceremonio prezidata de prezidanto Xi.

Xi esprimis varman gratulon al la nova ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono (SAR) Ho Iat Seng kaj ĉefaj oficialuloj de la registaro de la speciala administracia regiono, kaj dankis samlandanojn en- kaj ekster-landajn kaj fremdlandajn amikojn pro la zorgo kaj subteno de la disvolviĝo de Makao.

Xi diris en parolado en la kunveno, ke dum la pasintaj 20 jaroj Makao realigis la plej bonan disvolviĝon de la historio. Li atribuis la atingon al la komuna klopodo farita de la registaro de la Makaa Speciala Administrcia Regiono kune kun homoj de ĉiuj rondoj, la subteno de la centra registaro kaj ĉeftero, kaj ankaŭ la gvidado de Ho Hau Wah kaj Chui Sai On.

Xi urĝis Makaon fokusiĝi al iuj kampoj kaj projektoj bazitaj sur kondiĉoj de la regiono kaj bone projektitaj paŝoj por konvene diversigi sian ekonomion. Li diris, ke Makao devas kapti la oportunon alportitan de konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.

Xi esprimis la esperon, ke la registaro de la Makaa Speciala Administracia Regiono progresos kun la tempo kaj plibonigos la regadon de la speciala administracia regiono. Li alvokis pluajn klopodojn por plibonigi instituciojn pri laŭleĝa regado de Makao kaj certigi, ke la decido de la registaro estu farita post zorgema konsidero kaj publikaj servoj estu efikaj.

Ĵaŭde vespere prezidanto Xi ĉeestis grandiozan vesperon de prezentado por la 20a datreveno de la reveno de Makao al la patrujo. Li rigardis prezentadon en la Makaa Stadiono de Orient-Azia Sportkonkurso.

Xi kaj lia edzino Peng Liyuan, akompanataj de ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono Chui Sai On kaj lia edzino Fok Wai Fun, atingis la stadionon je ĉirkaŭ la 20a horo.

Kun komenco per suda-Guangdong-a leondanco, la vespero inkluzivis prezentadon de klasikaj kantoj esprimantaj amon al la patrujo kaj Makao, multmediatan spektaklon montrantan la glorajn atingojn de Makao en la pasintaj 20 jaroj, kaj ankaŭ tradiciajn operojn kaj portugalstilajn dancojn prezentantajn la makaan unikan ĉarmon de kombino de ĉina kaj okcidenta kulturoj.

Ĉe la fino de la vespero, Xi, akompanata de Chui kaj enoficiĝonta ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono Ho Iat Seng, ascendis la scenejon kaj manpremis kun ĉefaj aktoroj. Xi ankaŭ kantis patriotan kanton kune kun ili por doni bondezirojn por prospero de la patrujo kaj pli brila estonteco de Makao.

Ĵaŭde matene sub la akompano de ĉefadministranto de la Makaa Speciala Administracia Regiono Chui Sai On, prezidanto Xi Jinping vizitis la Platform-Komplekson de Komerca kaj Negoca Servo de Ĉinio kaj Portugallingvaj Landoj en Makao. La nove konstruita komplekso liveros oportunajn servojn por amika kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj parolantaj la portugalan lingvon. Ĝi estas rezulto de modere diversigita ekonomia disvolviĝo de Makao.

De post la reveno de Makao al la patrujo, precipe de post la malfermo de la industrio de hazardludo en 2002, la makaa ekonomio rapide disvolviĝis. Sed samtempe evidentiĝis la risko de la unuobla ekonomia strukturo. Ekzemple en 2014, la malneta enspezo de Makao el la industrio de hazardludo reduktiĝis unuafoje de pli ol dek jaroj, kaj la malneta regiona produkto malpliiĝis je 0,4% kompare kun la antaŭa jaro ĉefe pro la redukto de la eksportado de hazardluda servo je 7,9% en tiu jaro. Tio montris la grandan riskon de troa dependo de la loka ekonomio sur la eksportado de hazardluda servo.

Post multjara klopodo, la makaa ekonomio realigis modere diversigitan disvolviĝon. Makao trovis disvolvan vojon taŭgan al ĝiaj kondiĉoj. Makao estas malgranda urbo kun densaj loĝantoj. Ĝi havas komplementajn instalaĵojn kaj servojn de hoteloj, restoracioj, amuzado kaj aĉetado, kiuj helpas al ĝi konstrui la turisman kaj libertempumadan centron de la mondo kaj forte disvolvi ne-hazardludajn turismajn elementojn.

Brita reĝino Elizabeth II anoncis ĵaŭde, ke la foriro de Britio el la Eŭropa Unio (EU) estos prioritato por la registaro de ĉefministro Boris Johnson.

La brita suvereno, en la malferma ceremonio de la ŝtata parlamento, anoncis novajn leĝprojektojn kaj rimedojn planitajn de la registaro de Johnson, post kiam la konservativuloj gajnis 80-sidlokan plimulton en la ĝenerala elekto de la lasta semajno. Ŝi diris, ke la prioritato de la registaro estas retiri Brition el la EU en la 31a de januaro 2020.

Ĉina sendito de la UN ĵaŭde emfazis, ke efektivigo de la irana nuklea interkonsento estas la "unika ĝusta kaj efika" vojo al solvado de la irana nuklea demando kaj mildigo de la nuna situacio.

En kunveno de la Sekureca Konsilio pri nuklea ne-disvastigo, ĉina konstanta reprezentanto al la UN Zhang Jun diris, ke la irana nuklea demando eniras ŝlosilan etapon kaj efektivigo de la nuklea interkonsento alfrontas severan provon. Li urĝis ĉiujn koncernajn partiojn kunlabori por restarigi la "ekvilibron de rajtoj kaj devoj" sub la interkonsento, ĉar la interkonsento estas tre grava por protekti la internacian reĝimon de nuklea ne-disvastigo kaj konservi pacon kaj stabilecon en Mez-Oriento.

Ĵaŭde en Berlino, Rusio kaj Ukrainio atingis principan interkonsenton pri transito de rusa naturgaso tra Ukrainio danke al la mediaciado de la Eŭropa Unio kaj Germanio.

La intertraktado okazis tiutage en la sidejo de la germana Ministerio de Ekonomio kaj Energio. Post longigo de la intertraktado je kelkaj horoj, ministroj pri energio el la du landoj, kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Maros Sefcovic, kiu ĉeestis la intertraktadon kiel mediacianto, faris koncizan deklaron al raportistoj.

Sefcovic diris, ke la intertraktado estis tre akra, kaj la du flankoj fine atingis principan interkonsenton pri ĉiuj ŝlosilaj kampoj, kaj tio estas bona novaĵo por la du landoj kaj la naturgasa merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin