Novaĵoj (Decembro 23)

(GMT+08:00) 2019-12-23 17:02:11     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23a de decembro, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉinaj leĝdonantoj komencis ekzameni projekton de civila kodo; Ĉinio ĝustigos tarifojn de iuj importaĵoj ekde la 1a de januaro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ĉinaj leĝdonantoj lunde komencis ekzameni projekton de civila kodo. Tio estas parto de la prioritatoj de sesio plenumanta la leĝdonan laboron de la lando en 2019.

La projekto de civila kodo, konsistanta el ĝeneralaj kondiĉoj kaj ses sekcioj pri posedaĵo, kontraktoj, personaj rajtoj, geedzeco kaj familio, heredaĵo, kaj deliktoj, estis submetita al sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), kiu okazas de lundo ĝis sabato.

Laŭ laboraranĝoj, la projekto eble estos submetita al la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso venontjare por ekzamenado.

La Dogan-Tarifa Komisiono de la Ŝtata Konsilio diris lunde, ke Ĉinio ĝustigos tarifojn de partaj importaĵoj ekde la 1a de januaro 2020 por antaŭenpuŝi altkvalitan disvolvadon de komerco.

Post aprobo de la Ŝtata Konsilio, la komisiono lastatempe publikigis cirkuleron pri la ĝustigo de importaj tarifoj por efektivigi la spiriton de la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), la dua, tria kaj kvara plenaj sesioj de la 19a Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro.

La komisiono diris, ke la ĝustigo estos farita por grandigi importadon, akceli kunordigitan disvolvadon de komerco kaj medio, antaŭenpuŝi la altkvalitan disvolvadon de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Por eksciti importan potencialon kaj optimumigi la strukturon de importado, Ĉinio efektivigos provizorajn importajn tarifojn malpli altajn ol la tarifoj de plej favorataj nacioj por pli ol 850 varoj.

La lando efektivigos aŭ reduktos la provizorajn importajn tarifojn sur produktoj inkluzive de frostigita porkaĵo, frostigitaj avokadoj kaj nefrostigita oranĝ-suko por modere pliigi la importadon de ĉiutagaj konsumaĵoj, kiuj estas relative malabundaj en la lando aŭ havas fremdajn trajtojn por pli bone kontentigi bezonojn de la popolo.

La 12a kunveno de ministroj pri ekonomio kaj komerco de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio okazis dimanĉe en Pekino. Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan prezidis la kunvenon kune kun sud-korea ministro pri industrio, komerco kaj resursoj Sung Yun-mo kaj japana ministro pri ekonomio kaj industrio Kajima Hiroshi. La tri flankoj reasertis, ke ili klopodos por subskribi la interkonsenton Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en la planita tempo en 2020 kaj akceli la triflankan intertraktadon pri liberkomerca interkonsento.

La tri flankoj konsentis intensigi ekonomian kaj komercan kunlaboron sub la kadro de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro kaj la Grupo 20, kune subteni multflankan komercan sistemon kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, akceli disvolvadon de la monda ekonomio en pli malferma, inkluziva, ĝenerale favora, ekvilibra kaj kungajna direkto kaj antaŭenpuŝi konstruadon de malferma monda ekonomio.

Zhong diris, ke kiel la tri ĉefaj ekonomioj de Orient-Azio kaj eĉ de la mondo, Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio devas kune oponi unuflankecon kaj komercan protektismon, kaj plialtigi la nivelon de komerca kaj investa kunlaboro por kontribui al paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

"Altnivelaj vizitoj kaj interŝanĝoj inter Japanio kaj Ĉinio havas grandan gravecon," japana ĉefministro Shinzo Abe diris, esprimante la esperon, ke lia venonta vojaĝo al Ĉinio servos kiel oportuno por plu firmigi la duflankajn rilatojn.

En skriba intervjuo kun ĉinaj amaskomunikiloj, la ĉefministro diris ankaŭ, ke li atendas la viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping al Japanio venontjare.

Abe faris la komentojn antaŭ la oka ĉiujara kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiu kondukos lin al la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu marde. Li diris, ke Japanio kaj Ĉinio estas najbaroj, kiuj havas longan historion de interŝanĝoj kaj ambaŭ havas grandan respondecon pri paco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo. Li esperis, ke la venonta kunveno resumos la triflankan kunlaboron, kiu ĝis nun progresis en tre multaj kampoj, kaj esploros kiel plue profundigi triflankan kunlaboron en kampoj de komuna zorgo, inkluzive de mediprotekto, socia maljuniĝo kaj personaraj interŝanĝoj. Li diris, ke la tri landoj kunhavas diversajn demandojn, kiuj estas unikaj al najbaraj landoj, tial ili devas utiligi ĉi tiun okazon por fari sincerajn diskutojn pri demandoj de komuna zorgo. De post la normaligo de diplomatiaj rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio, la du landoj profundigis amikan kunlaboron sur la registara nivelo kaj ankaŭ sur interpopolaj, lokaj kaj kompaniaj niveloj. Li diris, ke la internacia komunumo nun alfrontas grandajn ŝanĝiĝojn kaj evidentajn malstabilajn faktorojn, kaj ke li kredas, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio, la dua kaj tria plej grandaj ekonomioj de la mondo respektive, povas formi grandan forton. Japanio volas kunlabori kun Ĉinio por antaŭenpuŝi ellaboron de novaj reguloj pri la cifereca ekonomio sub la kadro de Monda Organizo pri Komerco.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris dimanĉe, ke Turkio ne povas la sola porti la ŝarĝon akcepti novan fluon da rifuĝintoj el la siria urbeto Idlib.

Erdogan diris en premi-atribua ceremonio en Istanbulo, "Niaj pli ol 80 000 Idlib-fratoj komencis migri al la landlimo. En tia kazo, Turkio ne povas la sola porti la ŝarĝon de ĉi tiu migrado." Li aldonis, ke Turkio faras ĉiajn klopodojn por haltigi atakojn en Idlib kaj sendos delegacion al Moskvo lunde por diskuti la aferon kun la rusaj aŭtoritatoj, kaj ke ili decidos la paŝojn, kiujn ili faros laŭ la rezultoj.

La irana novaĵ-televido raportis, ke sekretario de la Plej Alta Nacia Sekureca Konsilio de Irano diris dimanĉe, ke Irano prenos la kvinan paŝon por redukti siajn devontigojn sub la mejloŝtona nuklea interkonsento 2015.

Sekretario Ali Shamkhani diris, ke post la usona retiro, la tri eŭropaj partioj promesis garantii la ekonomiajn interesojn de Irano laŭ la nuklea interkonsento, konata kiel la Komuna Ampleksa Agadplano, sed ili ĝis nun ne povis efektivigi praktikajn rimedojn por savi ĝin. Li rimarkigis, ke estis usona prezidento Donald Trump, kiu komencis redukti la devontigojn por retiro el la nuklea interkonsento, kaj post tio, Eŭropo kompletigis la usonajn rimedojn ignorante siajn devontigojn. Li avertis, "Se la eŭropanoj ne povus plenumi siajn devojn, ni komencos la kvinan paŝon."

Afgana prezidento Mohammad Ashraf Ghani bonvenigis la unuan rezulton de la prezidenta elekto anoncitan dimanĉe kiel "justan" kaj esprimis sian gratulon al la nacio kaj dankemon al la elekt-komisiono.

Tamen, lia rivalo en la konkurado de prezidenteco Abdullah Abdullah priskribis la elekton kiel "fraŭdan" praktikon kaj promesis batali per leĝaj rimedoj ĝis la falsaj voĉdonoj disiĝi de la legitimaj.

La kvara prezident-elekto de Afganio de post la disfalo de la talibana regado en la fino de 2001 okazis la 28an de septembro, sed la unua rezulto estis anoncita post preskaŭ tri monatoj meze de kritikoj de rivalaj kandidatoj kaj politikaj rondoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin