Novaĵoj (Decembro 24)

(GMT+08:00) 2019-12-24 15:13:48     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de decembro, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi renkontiĝis kun japana ĉefministro Abe; ĉefministro Li Keqiang diris, ke Ĉinio traktas ĉiajn entreprenojn egale. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde en Pekino, ke ĉina-japanaj rilatoj nun alfrontas gravajn disvolvajn oportunojn.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun japana ĉefministro Shinzo Abe. Li diris, ke Ĉinio volas subteni striktan komunikadon kun Japanio kaj plifortigi politikan gvidadon por puŝi la duflankajn rilatojn al nova nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn.

Abe estas en Ĉinio por ĉeesti la 8an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiu okazos en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu marde.

Xi diris, ke pro la komunaj klopodoj de la du landoj, la duflankaj rilatoj realigis daŭran pliboniĝon kaj disvolviĝon. Li memoris, ke ili konsentis konstrui rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio laŭ la bezonoj de la nova epoko dum lia lasta renkontiĝo kun Abe en Osako de Japanio en Junio. Li diris, ke la nuna mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn ne videblajn en jarcento, kaj ju pli komplika estas la situacio, des pli ili devas konservi strategian rezolutecon kaj adopti antaŭvidan vizion, kiu konsideras la ĝeneralan situacion. Li vokis al la du flankoj plifortigi komunikadon kaj kunordigon sur la bazo serĉi komunajn punktojn flankenmetante diferencojn, kaj fari klopodojn por certigi kunlaboron kaj reciprokan profiton.

Abe diris, ke ĉi-jare Japanio kaj Ĉinio havas oftajn altnivelajn interŝanĝojn, kio helpis plibonigi reciprokan komprenon kaj estigi pozitivan tendencon por disvolviĝo de la rilatoj. Li diris, ke la japana flanko atendas la ŝtatan viziton de prezidanto Xi al Japanio en la printempo de la venonta jaro kaj donas grandan gravecon al la vizito. Li aldonis, ke la japana flanko volas komunikiĝi strikte kun Ĉinio por certigi sukcesan viziton kaj antaŭenigi japana-ĉinajn rilatojn laŭ la bezonoj de la nova epoko.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio sin dediĉas al kreado de komerca medio, kiu estas internacia, orientita al merkato kaj bazita sur leĝo, kaj egale traktos entreprenojn de ĉia posedanteco.

Li faris la rimarkojn en la malferma ceremonio de la 7a Komerca Pintkunveno de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu. Li diris, ke Ĉinio ne adoptos protektismon pro malfavora saldo en komerco kun Sud-Koreio kaj Japanio. Li aldonis, ke Ĉinio firme vastigas la malfermon, kaj ĝia pordo al la ekstera mondo malfermiĝos eĉ pli larĝe.

Li ankaŭ bonvenigis kompaniojn de Sud-Koreio kaj Japanio kapti la oportunon de la malfermo de Ĉinio por utiligi la pliiĝantajn komercajn ŝancojn kaj pli bone atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

Ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sud-korea prezidento Moon Jae-in, kiu venis al Ĉinio por ĉeesti la okan kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, lunde vespere en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu.

Li diris, ke Ĉinio donas grandan gravecon al la disvolvado de rilatoj kun Sud-Koreio kaj volas labori kune kun Sud-koreio por plu antaŭenpuŝi la disvolvadon de la duflankaj rilatoj laŭ longperioda konsidero, ĉar tio estas grava por stabileco kaj disvolvado en la nordorient-azia regiono. Li diris, ke fronte al la nuna internacia situacio kun malfortiĝo de ekonomio kaj komerco, Ĉinio kaj Sud-Koreio devas kunordigi disvolvajn strategiojn, aktive esplori kunlaboron en triapartia merkato, teknologia novigado kaj servoj, kaj profundigi la kunlaboron en traktado de klimatŝanĝiĝo kaj mediprotektado por realigi reciprokajn profitojn.

Li diris ankaŭ, ke ĉi-jaro markas la 20an datrevenon de la triflanka kunlaboro de Ĉinio, Japanio kaj Sud-koreio. La ĉina flanko volas akceli la kunlaboron kun Sud-Koreio kaj Japanio, konservi multflankecon kaj liberan komercon, precipe kunhelpi la subskribon de la interkonsento de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco.

Moon diris, ke Sud-koreio konsentas fortigi kunordigon de disvolvaj strategioj kun Ĉinio, fruktigi kunlaboron en triapartia merkato, kaj intensigi interpopolajn interŝanĝojn kaj kunlaboron en sporto, kulturo kaj turismo. Li aldonis, ke la sud-korea flanko volas labori kune kun la ĉina flanko por antaŭenpuŝi subskribon de la interkonsento de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en frua dato kaj protekti liberan komercon per efektivaj agoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio firme oponas, ke Usono enlistigis ĝin kiel tiel nomatan "landon de aparta zorgo en religia libereco".

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la deklaron de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri enlistigo de Ĉinio kaj ok aliaj nacioj kiel tiaj landoj. Geng diris, ke Ĉinio firme oponas la senbazan konduton de Usono, kaj ke la ĉina registaro protektas la liberecon de religia kredado de siaj civitanoj laŭ la leĝo. En Ĉinio estas preskaŭ 200 milionoj da religiaj kredantoj, inkluzive de pli ol 20 milionoj da islamanoj, pli ol 380 000 klerikaj personoj kaj ĉirkaŭ 5 500 religiaj grupoj, kaj ankaŭ ekzistas pli ol 140 000 registritaj lokoj por religiaj aktivecoj. Li aldonis, ke ĉi tiuj bazaj faktoj ne povas esti makulitaj de iu ajn usona politikisto.

Geng diris ankaŭ, ke la ĉina popolo estas plej taŭga por taksi la staton de religia libereco en Ĉinio. Li urĝis Usonon respekti faktojn, zorgi pri sia propra afero kaj ĉesi uzi religiajn demandojn por enmiksiĝi en la internajn aferojn de Ĉinio.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev lunde petis la registaron prepari rimedojn por reagi al novaj usonaj sankcioj kontraŭ la rusaj gaspipelinoj Nord-Rivereto 2 kaj Turk-Rivereto.

Medvedev diris en kunveno kun siaj adjunktoj, ke ĉi tiuj estas veraj metodoj de ne-konkurenca lukto, malobservantaj ĉiujn internaciajn interkonsentojn kaj principojn de internacia leĝo kaj internacia komerco. Li diris, ke la novaj usonaj sankcioj negative influas la interesojn de granda nombro da eŭropaj landoj. Li petis siajn adjunktojn esplori la eblecon efektivigi novajn limigajn rimedojn kontraŭ Usono kaj prezenti proponojn kun taksado de ilia efikeco.

Vendrede, usona prezidento Donald Trump subskribis leĝprojekton pri defendo, oficialigante ĝin kiel leĝon, kiu inkluzivas kondiĉojn petantajn sankciojn kontraŭ Rusio kaj Turkio kaj kompanioj partoprenintaj en konstruado de la gaspipelinoj Nord-Rivereto 2 kaj Turk-Rivereto.

Ali Akbar Salehi, estro de la Irana Atom-Energia Organizo, diris lunde, ke Irano komencis funkciigi la duan cirkviton de la pezakva reaktoro Arak.

La irana novaĵ-agentejo Mehr raportis, ke Salehi diris en la malferma ceremonio, ke funkciigo de la dua cirkvito estas alia grava paŝo de Irano post plua disvolvado de la reaktoro.

Laŭ raporto, la denove projektita pezakva reaktoro Arak konsistas el du cirkvitoj. La unua estas uzata por eligi varm-kvanton el la kerno de la reaktoro, dum la dua havas la taskon transigi la varm-kvanton de la unua cirkvito al la malvarmiga turo kaj fine eligi ĝin al la ekstero.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin